<< ĈAPITRO V B. Prus: La Faraono

ĈAPITRO VI

Oni eniradis en la palacon de l' faraono en Memfiso tra pordego inter du kvinetaĝaj turoj aŭ pilonoj. La eksteraj muroj de ĉi tiuj konstruaĵoj el griza sabloŝtono de la malsupro ĝis la tegmento estis kovritaj per skulptaĵoj.

Sur la supro de la pordego oni vidis la insignon aŭ la simbolon de l' ŝtato: globon kun flugiloj, de post kiu elrigardis du serpentoj. Pli malalte sidis vico da dioj, al kiuj la faraonoj faris oferojn. Sur la flankaj kolonoj ankaŭ estis skulptitaj dioj en kvin vicoj, unu super alia, kaj sub ili hieroglifaj surskriboj.

Sur la muroj de ĉiu pilono la ĉefan lokon okupis skulptaĵo de Ramzes Granda, kiu en unu mano havis levitan hakilon kaj per la alia tenis je la haroj aron da homoj, ligitajn en faskon kvazaŭ petroselo. Super la reĝo ankaŭ sidis du vicoj da dioj, unu super la alia; ankoraŭ pli alte vico da homoj portantaj oferojn, kaj sub la pinto de l' pilonoj ― bildoj de flugilaj serpentoj, intermiksitaj kun bildoj de skaraboj.

Ĉi tiuj kvinetaĝaj pilonoj, kun muroj mallarĝiĝantaj supren, ĉi tiu trietaĝa pordego, kiu kunigis ilin, la skulptaĵoj, kies malgaja fantazio miksis kruelecon kun pieco, faris premegan impreson. Ŝajnis, ke estas malfacile eniri tien, ne eble eliri, kaj malfeliĉo ― vivi.

Tra la pordo, antaŭ kiu staris la armeo kaj amaso da simplaj oficistoj, oni eniradis en la korton, ĉirkaŭitan de portikoj, apogitaj sur unuetaĝaj kolonoj. Tio estis hela malgranda ĝardeno, en kiu oni kulturis malgrandajn aloojn, palmojn, oranĝarbojn kaj cedrojn en vazoj, ĉiuj estis ordigitaj en vicoj laŭ la kresko. En la mezo ŝprucis fontano; la vojetoj estis surŝutitaj per kolora sablo.

Ĉi tie sub la portikoj sidis aŭ promenis altrangaj oficistoj de l' ŝtato, mallaŭte murmuretante.

El la korto, tra alta pordo, oni eniradis en salonon, apogitan sur dek du trietaĝaj kolonoj. La ĉambrego estis granda, sed ŝajnis malvasta pro la dikeco de la kolonoj. Lumigis ĝin malgrandaj fenestroj en la muroj kaj granda ortangula truo en la plafono. Malvarmo de l' ombro regis tie, kaj preskaŭ krepusko, kiu tamen ne malhelpis vidi la flavajn murojn kaj kolonojn kovritajn per pentraĵoj en vicoj, unu super la alia. Supre folioj kaj floroj, pli malsupre dioj, sube homoj, portantaj iliajn statuojn aŭ farantaj oferojn, kaj inter ĉi tiuj grupoj linioj de hieroglifoj. Ĉio ĉi estis pentrita per klaraj, preskaŭ tranĉantaj koloroj: verda, ruĝa kaj blua.

En ĉi tiu salono, sur la mozaika planko staris silente, en blankaj vestoj kaj nudpiede, la pastroj, la plej altaj oficistoj de l' ŝtato, la milita ministro Herhor kaj la militistestroj: Nitager kaj Patroklo, alvokitaj de la faraono.

Lia sankteco Ramzes XII, kiel ĉiam antaŭ la konsilo, faris oferojn al la dioj en sia kapelo. Tio daŭris sufiĉe longe. Ĉiumomente el la pli malproksimaj salonoj alkuris iu pastro aŭ oficisto, komunikante detalojn pri la diservo.

― La sinjoro jam rompis la sigelon de la kapelo... Li jam lavas la dion... Li jam vestas lin... Li jam fermis la pordon.

La vizaĝoj de la ĉeestantoj, malgraŭ ilia alta rango, ŝajnis maltrankvilaj kaj malgajaj. Nur Herhor estis indiferenta, Patroklo senpacienca, kaj Nitager de tempo al tempo rompis la solenan silenton per sia potenca voĉo. Post ĉiu nekonvena diro de la maljuna generalo, la korteganoj moviĝis, kiel timigitaj ŝafinoj, kaj poste rigardis unu alian, kvazaŭ dirante:

"Tio estas maldelikatulo, la tutan vivon li persekutas barbarojn, oni do povas pardoni al li..."

En la pli malproksimaj ĉambroj eksonis sonoriloj kaj ektintis armiloj. En la salonon eniris en du vicoj deko da gvardiistoj en oritaj kaskoj kaj kirasoj, kun nudaj glavoj, poste du vicoj de pastroj, kaj fine la faraono, portata sur trono, ĉirkaŭita de nuboj de bonodorfumo.

La estro de Egipto, Ramzes XII estis homo preskaŭ sesdekjara, kun velkinta vizaĝo. Li havis blankan togon, sur la kapo ruĝe-blankan kufon kun ora serpento, en la mano longan bastonon.

Kiam la faraono aperis, ĉiuj falis sur la vizaĝon. Nur Patroklo, kiel barbaro, kontentiĝis per profunda saluto, kaj Nitager ekgenuis sur unu genuo, sed tuj leviĝis.

La portilo haltis antaŭ baldakeno, sub kiu staris alte ebona trono. La faraono malrapide eliris el la portilo, momenton rigardis la ĉeestantojn, kaj poste sidiĝinte sur la trono fiksis la okulojn sur la kornico de l' salono, kie estis pentrita roza globo kun bluaj flugiloj kaj verdaj serpentoj.

Dekstre de l' faraono stariĝis la ĉefa skribisto, maldekstre la juĝisto kun bastono, ambaŭ en grandegaj perukoj. Post signo, farita de l' juĝisto, ĉiuj sidiĝis aŭ ekgenuis sur la planko, kaj la skribisto sin turnis al la faraono:

― Nia sinjoro kaj potenca estro! Via servisto Nitager, la granda gardisto de la orienta limo, venis por honori vin kaj alportis la tributon de la venkitaj popoloj: vazon el verda ŝtono plenan de oro, tricent bovojn, cent ĉevalojn kaj bonodoran lignon Teŝep.

― Tio estas mizera tributo, mia sinjoro ― diris Nitager. ― Verajn trezorojn ni trovis nur sur la bordoj de Eŭfrato, kie al la malhumilaj, kvankam ankoraŭ malfortaj reĝoj oni devas rememorigi la tempojn de Ramzes Granda.

― Respondu al mia servisto Nitager ― diris la faraono al la skribisto ― ke liaj vortoj estos atente konsideritaj. Kaj nun demandu lin, kia estas lia opinio pri la militaj kapabloj de mia filo kaj heredonto, kontraŭ kiu li havis la honoron batali apud Pi-Bailos?

― Nia estro, sinjoro de naŭ popoloj, demandas vin, Nitager... ― komencis la skribisto.

Subite ― imagu la skandalon ― la generalo interrompis maldelikate:

― Mi mem aŭdas, kion diras mia sinjoro... Kiam li sin turnas al mi, nur la kronprinco, ne vi, granda skribisto, povus esti lia buŝo.

La skribisto terurite ekrigardis la trobravan, sed la faraono diris:

― Mia fidela servisto, Nitager, estas prava.

La ministro de la milito kliniĝis.

Nun la juĝisto anoncis al ĉiuj ĉeestantoj: al la pastroj, oficistoj kaj gvardiistoj, ke ili povas eliri en la korton, kaj li mem kun la skribisto, kliniĝinte antaŭ la trono, unuaj forlasis la salonon. Restis nur la faraono, Herhor kaj la du generaloj.

― Klinu viajn orelojn, estro, kaj aŭskultu miajn plendojn ― komencis Nitager. ― Hodiaŭ matene, la pastro oficisto, kiu laŭ via ordono venis olei miajn harojn, diris al mi, ke irante al vi mi demetu la sandalojn en la vestiblo. Sed estas ja afero konata ne nur en Supra kaj Malsupra Egipto, sed eĉ ĉe Ĥetoj, Libianoj, Fenicianoj kaj en la lando Punt, ke antaŭ dudek jaroj vi permesis al mi aperadi antaŭ vi en sandaloj.

― Vi diras la veron ― diris la faraono. ― Diversaj malordoj englitis en mian kortegon.

― Ordonu nur, reĝo, kaj miaj veteranoj tuj faros ordon... ― rapidis diri Nitager.

La milita ministro faris signon. Enkuris kelke da servistoj: unu alportis la sandalojn kaj piedvestis Nitageron, aliaj starigis antaŭ la trono multekostajn taburetojn por la ministro kaj generaloj.

Kiam la tri altranguloj sidiĝis, la faraono demandis:

― Diru al mi, Nitager, ĉu vi kredas, ke mia filo estos bona militestro?... Sed parolu sincere?

― Per Amon de Teboj, per la gloro de miaj antaŭuloj, en kiuj fluis reĝa sango, mi ĵuras, ke Ramzes, via heredonto, estos granda militestro, se la dioj permesos al li ― respondis Nitager. ― Li estas ankoraŭ juna knabo, preskaŭ infano, tamen kun granda lerteco li kolektis la regimentojn, armis per ĉio kaj faciligis ilian marŝon. Sed plej multe plaĉis al mi, ke li ne perdis la kapon, kiam mi baris al li la vojon, sed ekkondukis la siajn al la atako. Li estos granda militestro kaj venkos Asirianojn, kiujn oni devas venki hodiaŭ, se ni ne volas, ke niaj nepoj vidu ilin sur la bordoj de Nilo.

― Kion vi diras pri tio Herhor? ― demandis la faraono.

― Koncerne Asirianojn, mi pensas, ke Nitager tro frue ĉagreniĝas pro ili. Ni estas ankoraŭ malsanaj post la lastaj militoj kaj ni devas plifortiĝi, antaŭ kiam ni komencos novan bataladon ― diris la ministro.

― Koncerne la kronprincon, Nitager prave diras, ke la junulo posedas la ecojn de l' estro: li estas ruza kiel vulpo kaj atakema kiel leono. Tamen li faris hieraŭ multe da eraroj...

― Kiu el ni ne faris ilin?... ― intermetis Patroklo, ĝis nun silentanta.

― La kronprinco ― daŭrigis la ministro ― saĝe kondukis la ĉefan korpuson, sed li malzorgis sian stabon, jen kial ni marŝis tiel malrapide kaj senorde, ke Nitager povis bari al ni la vojon...

― Eble Ramzes kalkulis je via ekscelenco? ― demandis Nitager.

― En la administrado kaj milito oni devas kalkuli je neniu: unu sola nerimarkita ŝtoneto povas faligi nin ― diris la ministro.

― Se via ekscelenco ne estus depuŝinta nian kolonon de la ŝoseo pro iaj skaraboj...

― Vi estas, ekscelenco, fremdulo kaj idolisto ― respondis Herhor ― kaj tial vi tiel parolas. Ni Egiptanoj komprenas, ke kiam la popolo kaj soldatoj ĉesos respekti la skarabojn, iliaj filoj ĉesos timi la ureuson. La malŝato al la dioj naskos ribelon kontraŭ la faraono.

― Kaj por kio servas la hakiloj? ― interrompis Nitager. ― Kiu volas konservi la kapon sur la nuko, tiu obeu la ĉefestron.

― Kia do estas via definitiva opinio pri la kronprinco? ― demandis la faraono Herhoron.

― Vivanta bildo de la suno, filo de l' dioj ― respondis la ministro. ― Ordonu sanktolei Ramzeson, donu al li grandan ĉenon kaj dek talentojn, sed ne nomu lin komandanto de la korpuso de Memfiso. La kronprinco estas tro juna, tro flamema, tro nesperta por ĉi tiu tasko. Ĉu ni povas proklami lin egala al Patroklo, kiu en dudek bataloj piedpremis Etiopianojn kaj Libianojn. Ĉu ni povas loki lin apud Nitager, kies sola nomo de dudek jaroj paligas niajn malamikojn de l' oriento kaj nordo?

La faraono apogis la kapon sur la mano, konsideris momenton kaj diris:

― Foriru en paco kaj favorataj de mi. Mi agos, kiel ordonas la saĝo kaj justeco...

La altranguloj malalte kliniĝis, kaj Ramzes ne atendante la sekvantaron pasis en siajn ĉambrojn.

Kiam la du generaloj restis solaj en la vestiblo, Nitager sin turnis al Patroklo:

― Ĉi tie, mi vidas, la pastroj estras kvazaŭ ĉe si. Sed kia komandanto estas Herhor!... Li venkis nin, antaŭ kiam ni komencis paroli kaj... li ne donos la korpuson al la kronprinco!...

― Li tiel laŭdis min, ke mi ne kuraĝis ekparoli ― respondis Patroklo.

― Cetere, li vidas malproksime, kvankam li ne diras ĉion. Post la kronprinco englitus en la korpuson diversaj sinjoridoj, kiuj kun kantistinoj veturas militon, kaj ili okupus plej altajn postenojn. Kompreneble la maljunaj oficiroj komencus fari nenion kolerante, ke ili ne ricevas avancon; la elegantuloj farus nenion pro la amuzoj, kaj la korpuso fendiĝus, jam sen atako kontraŭ malamiko. O, Herhor estas saĝulo!...

― Ne kostu al vi lia saĝo pli multe, ol la nesperto de Ramzes! ― murmuretis la Greko.

Tra serio da ĉambroj, plenaj de kolonoj kaj ornamitaj per pentraĵoj, kie ĉe ĉiu pordo la pastroj kaj palacaj oficistoj profunde salutis lin, la faraono pasis al sia kabineto. Tio estis duetaĝa salono; sur ĝiaj alabastraj muroj per oro kaj helaj koloroj estis pentritaj la plej gravaj faktoj de la regado de Ramzes XII: respektego de la loĝantoj de Mezopotamio, la veno de senditoj de la reĝo de Buĥten kaj la triumfa vojaĝo de l' dio Ĥonsu tra la lando Buĥten.

En la salono estis ornamita per oro kaj per juveloj malakita statuo de Horus kun birda kapo, antaŭ ĝi altaro en formo de detranĉita piramido, reĝaj armiloj, multekostaj apogseĝoj kaj benkoj, fine tabletoj ŝarĝitaj per bagatelaĵoj.

Kiam la faraono aperis, unu el la ĉeestantaj pastroj bruligis incenson antaŭ li, kaj unu el la oficistoj anoncis la kronprincon, kiu preskaŭ en la sama momento eniris kaj salutis la patron. Sur la esprimplena vizaĝo de l' kronprinco estis videbla febra maltrankvilo.

― Mi ĝojas, erpartre ― diris la faraono ― ke vi revenas sana el la laciga vojaĝo.

― Vivu via sankteco eterne kaj plenigu per siaj faroj la du mondojn!

― respondis la princo.

― Miaj militaj konsilistoj ― daŭrigis la faraono ― ĵus rakontis al mi pri via laboro kaj prudento.

La vizaĝo de l' kronprinco tremis kaj aliiĝis. Li fiksis siajn grandajn okulojn sur la okuloj de l' faraono kaj aŭskultis.

― Viaj agoj ne restos sen rekompenco. Vi ricevos dek talentojn, grandan ĉenon kaj... du grekajn regimentojn, kiujn vi ekzercos.

La princo ŝtoniĝis de surprizo, sed post momento demandis per sufokita voĉo:

― Kaj la korpuso de Memfiso?...

― Post unu jaro ni ripetos la manovrojn, kaj se vi faros neniun eraron en la komandado, vi ricevos la korpuson.

― Mi scias, tion faris Herhor!... ― ekkriis la kronprinco, apenaŭ haltigante sian koleron.

Li ĉirkaŭrigardis kaj aldonis:

― Mi povas neniam esti sola kun vi, mia patro... Ĉiam inter ni estas fremdaj homoj.

La faraono delikate ekmovis la brovojn, kaj lia sekvantaro malaperis, kiel aro da ombroj.

― Kion vi volas diri al mi?

― Nur jenon, patro: Herhor estas mia malamiko... Li kulpigis min antaŭ vi kaj kaŭzis al mi tian honton!...

Malgraŭ sia humila teniĝo, la princo mordis la lipojn kaj kunpremis la pugnojn.

― Herhor estas mia fidela servisto, kaj via amiko. Dank' al lia elokventeco vi estas la kronprinco. Tio estas mi, kiu ne konfidas la korpuson al juna homo, kiu lasis sin detranĉi de sia armeo.

― Mi kuniĝis kun ĝi!... ― respondis la frakasita princo. ― Tio estis Herhor, kiu ordonis ĉirkaŭiri du skarabojn...

― Vi do volas, ke pastro antaŭ la armeo malŝatu la religion?

― Mia patro ― murmuretis Ramzes per tremanta voĉo ― por ne malhelpi la marŝon de skaraboj, oni detruis kanalon kaj mortigis homon.

― Ĉi tiu homo mem mortigis sin.

― Sed pro la kulpo de Herhor.

― En la regimentoj, kiujn vi tiel lerte kolektis apud Pi-Bailos, tridek homoj mortis de laciĝo, kaj kelkcentoj estas malsanaj.

La princo mallevis la kapon.

― Ramzes ― daŭrigis la faraono ― per via buŝo parolas ne altranga estro ŝtata, kiu zorgas pri la ekzisto de la kanaloj kaj pri la vivo de la laboristoj, sed kolera homo. La kolero ne estas amiko de la justeco, kiel la vulturo ne estas amiko de la kolombo.

― Ho mia patro ― eksplodis la kronprinco ― la kolero ekscitas min ĉar mi vidas la malbonan volon de l' pastroj kaj de Herhor kontraŭ mi...

― Tamen vi mem estas nepo de ĉefepiskopo, la pastroj instruis vin... Vi ekkonis iliajn sekretojn pli bone, ol iu ajn alia princo...

― Mi ekkonis ilian nesatigeblan fieron kaj deziron regni. Sed ĉar mi ĉesigos tion, jam hodiaŭ ili estas miaj malamikoj... Herhor ne volas doni al mi unu korpuson, ĉar li preferas komandi la tutan armeon...

Ĵetinte ĉi tiujn senkonsiderajn vortojn, la kronprinco haltis terurita. Sed la faraono levis al li sian kvietan rigardon kaj respondis trankvile:

― La armeo kaj ŝtato estas regataj de mi. De mi devenas ĉiuj ordonoj kaj verdiktoj. En tiu ĉi mondo mi estas la pesilo de Oziriso, kaj mi sola pesas la aferojn de miaj servistoj: de la kronprinco, ministro aŭ popolo. Neprudenta estus tiu, kiu pensus, ke mi ne konas ĉiujn pezojn.

― Tamen, mia patro, se vi estus rigardinta la manovrojn per propraj okuloj...

― Eble mi estus vidinta generalon ― interrompis la faraono ― kiu en decida horo persekutas inter arbetoj hebrean knabinon. Sed mi volas scii nenion pri tiaj vantaĵoj.

La princo falis al la piedoj de l' patro, murmuretante:

― Tutmozis diris al vi pri tio, ho sinjoro?...

― Tutmozis estas infano, kiel vi. Li jam faras ŝuldojn, kiel estro de l' stabo de la memfisa korpuso, kaj li pensas, ke la okulo de l' faraono ne atingos liajn agojn en la dezerto.