<< Malbona princo (Legendo) H. C. Andersen: Fabeloj

La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj

Kiam la vento blovas super la herbo, tiam ĉi tiu krispiĝas kiel trankvila akvo, sed kiam la vento blovas super la greno, tiam ĉi tiu ondiĝas kiel la maro; tio estas la danco de la vento. Aŭskultu tamen, kion ĝi rakontas; ĝi ĉion laŭte elkantas, kaj tio sonas alie en la arboj de la arbaro ol tra la truoj, fendoj kaj krevoj de la muro. Ĉu vi vidas, kiel la vento tie supre pelas la nubojn, kvazaŭ ili estus ŝafaro? Ĉu vi aŭdas, kiel la vento ĉi tie malsupre krias tra la korta pordo, kvazaŭ ĝi estus la gardisto kaj trumpetus per korno? Mirinde ĝi siblas en la kamentubon kaj en la kamenon; la fajro ĉe tio flamas pli gaje kaj kraketas, enlumas en la ĉambron, kaj tiam ĉi tie estas varme kaj komforte, tiel ke oni volonte sidas kaj aŭskultas. Nun la vento rakontu! Ĝi scias fabelojn kaj historiojn, pli ol ni ĉiuj kune. Aŭskultu do, kiel ĝi rakontas:

"Hu-u-u!" tia estas rekantaĵo de gŝia kanto.

* * *

Ĉe la granda Belto staras malnova kastelo kun dikaj ruĝaj muregoj", rakontas la vento. "Mi konas ĉiun ŝtonon, mi vidis ĝin jam antaŭe, kiam ĝi troviĝis ankoraŭ en la kastelo de Marsk Stig. La posedanto malriĉiĝis, la ŝtono denove leviĝis kaj formis novan muregon, novan kastelon, en alia loko, la kastelon Borreby, kiu staras ankoraŭ nun.

Mi vidis kaj konis la alte nobelajn virojn kaj virinojn, la ŝanĝiĝantajn generaciojn, kiuj tie loĝis. Nun mi rakontos pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj!

Kun fiere levita kapo li iradis, li estis el reĝa devenantaro. Li povosciis pli ol peli cervon kaj malplenigi kruĉon, ― tion oni baldaŭ vidos, diris li mem.

Rigide lia edzino en vestoj el orŝtofo iradis sur la frotpurigita pargeta planko; belegaj tapetoj kovris la murojn, kaj la artiste skulptitaj mebloj estis multekostaj kaj grandvaloraj. Arĝentajn kaj orajn vazojn ŝi alportis en la domon; germana biero kuŝis en la kelo; nigraj fajraj ĉevaloj blekis en la stalo; granda riĉeco montriĝis ĉie en la kastelo Borreby.

Ankaŭ infanoj tie troviĝis; tri elegantaj knabinoj, Ido, Johanino kaj Anno-Doroteo. Mi memoras la nomojn ankoraŭ tre precize.

Tio estis riĉaj homoj, tio estis grandsinjoraj homoj, naskitaj kaj elkreskintaj en lukso! "Hu-u-u!" kantis la vento, kaj poste ĝi rakontis plue.

"Tie mi ne vidis, kiel en la aliaj malnovaj kasteloj, ke la altmoŝta sinjorino sidas kun ŝiaj servistinoj en la ĉambrego kaj turnas la ŝpinilon; ŝi ludadis la bonsonan liuton kaj kantadis, tamen ne ĉiam la malnovajn patrujajn kantojn, sed kantojn en fremda lingvo. Tie regis vivo kaj societemeco, eminentaj fremduloj venadis de proksime kaj de malproksime, muziko sonadis, pokaloj sonadis, mi ne povis superbrui ilin!" diris la vento. "Tie regis malhumileco kun lukso kaj riĉeco, sinjoreco, sed ne Dio!"

"Estis ĝuste la vespero de bela Maja tago," rakontis la vento, „mi venis de okcidente, mi estis ruiniginta la ŝipojn ĉe la okcidenta bordo de Jutlando, mi estis kurinta trans la erikejon kaj la arbarverdan marbordon kaj venis nun senspire trans la Belton. Ĉe la bordo de Zelando mi kuŝiĝis por ripozi, proksime de la kastelo Borreby, kie staris ankoraŭ la arbaro kun belegaj kverkoj.

La junuloj el la ĉirkaŭaĵo elvenis kaj kolektis branĉaĵon kaj branĉojn, la plej grandajn kaj plej sekajn, kiujn ili povis trovi. Ili iris kun tio en la vilaĝon, metis tion en formo de amasetoj, ekbruligis ilin, kaj knabinoj kaj knaboj dancis ĉirkaŭ ili kun kantado.“

"Mi kuŝis silente", diris la vento, „sed senbrue mi blovis sur unu branĉon, kiu estis kuŝigita de la plej bela junulo. Ĝi ekflamis, flamis pli alte ol ĉiuj aliaj. Li estis la elektito, li fariĝis la reĝo de la festo kaj antaŭ ĉio elektis al si inter la knabinoj sian reĝinon. Estis ĝojo, estis gajeco, pli granda ol en la kastelo Borreby.

* * *

Al la kastelo veturis en ora kaleŝo kun ses ĉevaloj la altmoŝta sinjorino kaj ŝiaj tri filinoj, tiel elegantaj, tiel junaj, tri ĉarmaj floroj: rozo, lilio kaj pala hiacinto. La patrino mem estis luksa tulipo, ŝi salutis neniun el la tuta kolektiĝinta societo, kiu haltis en sia amuziĝo kaj riverencis kaj salutis per la piedoj; oni povus pensi, ke la sinjorino timis, ke de saluto ŝi rompiĝus.

La rozo, la lilio kaj la pala hiacinto, jes, mi vidis ilin ĉiujn tri! Kies reĝinoj ili iam fariĝos? mi pensis. Ilia elektito estos fiera kavaliro, eble eĉ princo!

Hu-u-u!

La kaleŝo veturis kun ili pluen, kaj la vilaĝanoj daŭrigis sian dancadon.

"Sed en la nokto, kiam mi leviĝis," rakontis la vento, "la altmoŝta sinjorino kuŝiĝis, por neniam plu leviĝi. Ŝin trafis tio, kio trafas ĉiujn homojn, tio estas nenio nova. Valdemaro Doe dum unu momento staris serioze kaj enpensiĝinte; la plej fiera arbo povas fleksiĝi, sed ne rompiĝi, diris ia voĉo en li. La filinoj ploris, kaj ĉiuj en la kastelo viŝis al si larmojn el la okuloj, sed sinjorino Doe forflugis, ― kaj mi ankaŭ flugis pluen! Hu-u-u!" diris la vento.

* * *

Mi revenis, mi ofte revenadis, trans Funen kaj la akvon de Belto, kaj mi ripozis ĉe la bordo proksime de Borreby, apud la belega kverka arbaro. Tie havis siajn nestojn la maraglo, la arbaraj kolomboj, la blue-nigraj korvoj kaj eĉ la nigra cikonio. Estis frua sezono, kelkaj havis ovojn, aliaj havis jam idojn. Ha, kiel ili flugadis, kiel ili kriadis! Oni aŭdis frapojn de hakilo, unu post la alia. La arbaro estis elhakota, Valdemaro Doe volis konstrui multekostan ŝipon, militan ŝipon, triferdekulon, kiun la reĝo certe aĉetos, kaj tial la arbaro estis elhakata, la rekonilo de la maristoj, la loĝejo de la birdoj. Kun timego flugadis tien kaj reen alaŭdfalko, kies neston oni detruis; la maraglo kaj ĉiuj arbaraj birdoj devis forlasi sian hejmon, flugadis senplane kaj kriadis de timo kaj kolero; mi komprenis bone ilian malĝojon kaj iliajn vortojn. La kornikoj kaj monedoj kriis moke tute laŭte: "For el la nesto! For el la nesto! For, for!"

Meze de la arbaro apud grupo de laboristoj staris Valdemaro Doe kun siaj tri filinoj, kaj ĉiuj ridis pri la sovaĝa angora kriado de la birdoj. Nur la plej juna filino, Anno-Doroteo, sentis kompaton en sia koro, kaj kiam oni volis faligi ankaŭ duone velksekiĝintan arbon, sur kies nudaj branĉoj havis sian neston la nigra cikonio, kies idoj scivole rigardis el la nesto, ŝi petis por ĝi, ŝi petis kun larmoj en la okuloj, kaj tial oni permesis, ke la arbo kun la nesto de la nigra cikonio restu. Tio cetere estis nur malgrava afero.

Oni hakis, oni segis, ― oni konstruis triferdekulon. La lulilo de la konstruisto estis starinta nur en malgrava kabano, sed nobelaj moroj kaj nobelaj manieroj lin distingis. La frunto kaj la okuloj atestis pri lia saĝeco kaj lia kapableco, kaj Valdemaro Doe volonte aŭskultadis, kiam li rakontis. Ankaŭ la malgranda Ido volonte aŭskultadis, la plej aĝa, dekkvinjara filino; kaj dum li estis konstruanta ŝipon por la patro, li konstruis por si mem ĥimerkastelon, en kiu li kaj la malgranda Ido sidis kiel edzo kaj edzino, kaj tio efektive fariĝus, se nur la kastelo estus konstruita el ŝtonoj kaj ĉirkaŭita de remparoj kaj fosoj, ĝardenoj kaj arbaroj. Sed ĉe sia tuta saĝeco la majstro tamen estis nur malriĉa birdo, kaj kion havas por fari la pasero en la rondo de la gruoj? Hu-u-u! Mi forflugis, kaj li ankaŭ forflugis, ĉar oni ne permesis al li resti, kaj la malgranda Ido paciĝis kun tio, ĉar ŝi devis paciĝi.

* * *

En la ĉevalejo blekis la nigraj ĉevaloj, kiuj meritis admiradon, kaj oni ilin admiris. La admiralo estis sendita de la reĝo mem, por pririgardi la novan militan ŝipon kaj trakti pri la aĉeto. Li eldiris laŭte sian admiron pri la fajraj ĉevaloj; mi bone tion aŭdis,“ diris la vento; „mi sekvis la sinjorojn tra la malfermita pordo kaj disĵetis la pajlerojn kiel orajn fadenojn antaŭ iliajn piedojn. Valdamaro Doe volis havi oron, la admiralo volis havi la nigrajn ĉevalojn, tial li tiel ilin laŭdis, sed tio ne estis komprenita, kaj tial ankaŭ la ŝipo ne estis aĉetita. Ĝi staris, kovrita per tabulegoj, ĉe la bordo, kiel arkeo de Noa, kiu neniam iris sur la maron. Hu-u-u! Kaj tio estis ploreginda afero.

En la vintro, kiam neĝa kovro kuŝis sur la kampo, kiam naĝanta glacio plenigis Belton kaj mi ĝin puŝis al la bordo,“ rakontis plue la vento, „venis korvoj kaj kornikoj, unuj pli nigraj ol la aliaj, en grandaj svarmoj; ili sidiĝis sur la dezerta, senviva, soleca ŝipo ĉe la bordo kaj kriis raŭke kaj plendis pri la arbaro, kiu malaperis, pri la multaj belegaj birdaj nestoj, kiuj estis detruitaj, pri la senrifuĝaj maljunaj birdoj, pri la senrifuĝaj birdidoj, kaj ĉio fariĝis por la malnova neuzeblaĵo, por la fiera ŝipo, kiu estis neniam elnaĝonta.

Mi blovis en la neĝon, tiel ke ĝi gaje ekturniĝis; ĝi alte amasiĝis ĉirkaŭ la ŝipo kaj sur ĝi. Mi aŭdigis al ĝi mian voĉon, por ke ĝi povu rimarki, kion vento havas por diri. Mi povas laŭdi min, ke mi kunlaboris kiom mi povis, por ke ĝi kolektu al si sperton. Hu-u-u!

Kaj la vintro foriris, vintro kaj somero, ili foriris kaj foriras tiel same, kiel mi foriras, kiel forbloviĝas la neĝo, kiel forfalas la floraĵo de la pomarbo kaj kiel forskuiĝas la folioj. For, for! ankaŭ la homoj formalaperas!

Sed ankoraŭ la filinoj estis junaj, la malgranda Ido estis rozo belaspekta kiel tiam, kiam la ŝipkonstruisto ŝin vidis. Ofte mi ludis kun ŝiaj longaj brunaj haroj, kiam ŝi enpense staris apud la pomarbo en la ĝardeno kaj ne rimarkis, ke mi ŝutas al ŝi floraĵojn sur la harojn, kiuj disliberiĝis, kaj ŝi rigardis la ardantan sunon kaj la oran ĉielon tra la mallumaj arbetaĵo; kaj arboj de la ĝardeno.

Ŝia fratino Johanino estis kiel lilio, brilanta kaj rigida; kun fiere levita kapo ŝi iradis, kaj, simile al sia patrino, ŝi neniam respondis al afabla saluto, timante, ke de resaluto ŝi povus rompiĝi. Volonte ŝi iradis en la grandan salonon, kie pendis la portretoj de la prapatroj; la virinoj sur la portretoj havis sur si veluron kaj silkon kaj malgrandajn ĉapeletojn kun riĉa perla brodaĵo sur la plektitaj haroj. Tio estis belaj virinoj! Iliajn edzojn oni vidis vestitajn en ŝtalo aŭ en multekostaj manteloj, subŝtofitaj per sciuraj feloj, kaj kun blueta kolkrispo. La glavo estis zonita ĉirkaŭ la femuro, ne ĉirkaŭ la lumbo. Kie iam pendos sur la muro la portreto de Johanino, kaj kiel aspektos ŝia nobela edzo? Pri tio ŝi pensis, pri tio ŝi flustris, mi tion aŭdis, kiam mi tra la longa koridoro enkuris en la salonon kaj elkuris returne.

Anno-Doroteo, la pala hiacinto, nur dekkvarjara infano, estis silentema kaj meditema; la grandaj akvobluaj okuloj aspektis enpensigitaj, sed ĉirkaŭ la buŝo ludis infana rideto, mi ne povis ĝin forblovi, kaj mi tion ankaŭ ne volis.

Mi renkontis ŝin en la ĝardeno, en la interkrutejo kaj ĉe la kamplimoj, kie ŝi kolektis herbojn kaj florojn, pri kiuj ŝi sciis, ke ŝia patro povas ilin uzi por trinkaĵoj kaj gutoj, kiujn li povosciis distili; Valdemaro Doe estis malhumila kaj fiera, sed ankaŭ multescia kaj sperta. Oni tion bone sciis, oni flustris al si pri tio diversajn rakontojn. Fajro brulis en lia kameno eĉ en somero; la pordo de la ĉambro estis ŝlosita; tage kaj nokte li laboradis senlace en sia laboratorio, sed li ne parolis pri tio multe; la fortojn de la naturo oni devas primajstri sekrete. Li esperis, ke li baldaŭ ellernos la plej bonan arton ― la arton fari oron.

Tial el lia kameno ĉiam montriĝadis fumo, tial tie kraketadis kaj flamadis. Jes, mi ankaŭ tion vidis!“ rakontis la vento. „Lasu tion, lasu tion! mi kantis tra la kamentubo; restos nur fumo, vaporo, haladzo kaj cindro! Vi forbruligos ĉe tio vin kaj la viajn! Hu-u-u! Lasu tion, lasu tion! Sed li ne forlasis sian entreprenon.

La belegaj ĉevaloj en la stalo, ― kio fariĝis el ili? Kio fariĝis el la malnovaj arĝentaj kaj oraj vazoj en la kestoj, el la bovinoj sur la kampo, el la bieno kaj la kastelo? Jes, ili fandiĝis, fandiĝis en la fandujo, kaj oro tamen ne montriĝis.

Fariĝis malplene en la grenejo kaj en la provizejo, en la kelo kaj en la subtegmento. Ju pli malbone staras la homoj, des pli da musoj. Unu fenestra vitro krevis, alia rompiĝis, mi ne bezonis eniri tra la pordo,“ diris la vento. „Kie fumas la kamentubo, tie oni kuiras manĝaĵon, la kamentubo tie efektive fumis, sed ĝi englutis ĉiujn tagmanĝojn pro la ruĝa oro.

Mi blovis tra la pordego de la kastelo kiel gardisto, kiu trumpetas per la korno, sed tie estis neniu gardisto,“ diris la vento. „Mi turnis la ventmontrilon sur la tegmento tiel, ke ĝi knaris, kvazaŭ la gardisto ronkus sur la turo, sed neniu gardisto tie troviĝis. Ratoj kaj musoj tie troviĝis; malriĉeco kovris la tablon, malriĉeco sidis en la vesta ŝranko kaj en la manĝaĵkorbo; la pordo deŝoviĝis de la hokoj, ricevis fendojn kaj krevojn. Mi eniradis kaj eliradis,“ diris la vento, „tial mi ĉion bone scias.

En la fumo kaj cindro, en ĉagreno kaj sendormaj noktoj griziĝis la haroj en la barbo kaj ĉe la tempioj, la haŭto fariĝis sulka kaj flava, la okuloj brilis per avida serĉado de oro, de la atendata oro.

Mi blovis al li fumon kaj cindron en la vizaĝon kaj en la barbon; anstataŭ la oro venis ŝuldoj. Mi kantis tra la rompitaj fenestraj vitroj kaj tra la fendoj de la muroj, mi blovis eĉ en la dormĉambron de la filinoj, kie iliaj vestoj kuŝis senkoloriĝintaj kaj diafanaj, ĉar ili devis esti uzataj tre longe. Tian kanton oni al la infanoj en la lulilo ne kantis! La iama grandsinjora vivo aliformiĝis en vivon mizeran! Mi estis ankoraŭ la sola, kiu kantis en la kastelo!“ diris la vento. „Mi zorgis pri tio, ke la neĝo ilin kovru; oni diras, ke tio varmigas; brullignon ili ne havis, la arbaro estis elhakita, kie do ili povus preni lignon? Estis tiel malvarme, ke la neĝo kraketis sub la piedoj. Mi kuradis tra la aŭdotruoj kaj koridoroj, sur la frontono kaj muroj, por konservi mian viglecon kaj freŝecon. En la kastelo la nobelaj filinoj pro la malvarmo kuŝis en la lito; la patro ŝovis sin sub la felon, per kiu li ŝin kovris. Estis nenio por manĝi, nenio por hejti, jen grandsinjora vivo! H-u-u-u! Lasu tion! Sed tion sinjoro Doe ne volis kompreni.

"Post la vintro venas la printempo," li diris, "post malbonaj tempoj venas bonaj, ― sed oni devas ilin pacience atendi, atendi! Nun la bieno estas garantidonita, nun estas la plej ekstrema tempo, ― kaj certe venos la oro! Je Pasko!"

Mi aŭdis, kiel li flustris al araneo en ĝia ŝpinaĵo: "Vi lerta malgranda ŝpinisto, vi instruas al mi elteni. Se via ŝpinaĵo disŝiriĝas, vi komencas denove de la komenco kaj alkondukas al fino! Se denove disŝiriĝas, vi senlace denove komencas la laboron, de la komenco, de la komenco! Tiel oni devas agi, kaj tia persisteco estas rekompencata."

Estis Paska mateno, la sonoriloj sonoris, la suno ludis sur la ĉielo. Febre li estis maldorminta, kuirinta kaj malvarmiginta, miksinta kaj distilinta. Mi aŭdis, kiel li ĝemis simile al senespera animo, mi aŭdis, kiel li preĝis, mi rimarkis, ke li retenas la spiron. La lampo finis sian bruladon, li tion ne rimarkis; mi blovis sur la ardantajn karbojn, ili prilumis lian krete blankan vizaĝon, kiu de tio iom ruĝetiĝis, liaj okuloj estis profunde enkaviĝintaj, ― sed jen ili fariĝis pli kaj pli grandaj, tiel ke ili preskaŭ elŝoviĝis el siaj kavoj.

Vidu la alĥemian glason! Io brilas en ĝi! Ĝi estas ardanta, pura kaj peza! Per tremanta mano li ĝin levis, per tremanta lango li ekkriis: "Oro! oro!" Li ricevis kapturnon; mi povus blovi sur lin," diris la vento, "sed mi blovis nur sur la ardantajn karbojn kaj mi sekvis lin tra pordo en tiun ĉambron, en kiu suferis de frosto liaj filinoj. Lia kamizolo estis kovrita de cindro, kiu sidis ankaŭ en lia barbo kaj en liaj konfuzitaj haroj. Li alte elrektiĝis, levis sian riĉan trezoron en la rompebla glaso kaj ekkriis, radiante de ĝojo: "Trovite! trovite! oro!" Li montris la glason, kiu brilis en la radioj de la suno. Sed lia mano tremis, la alĥemia glaso falis sur la plankon kaj rompiĝis en mil pecojn. Krevis la lasta veziko de lia feliĉo. Hu-u-u! Kaj mi forkuris el la kastelo de la orfaristo.

En malfrua tempo de la jaro, en la mallongaj tagoj, kiam en tiun regionon venas la nebulo kun sia vualo kaj ŝprucigas el ĝi malsekajn gutojn sur la ruĝajn berojn kaj senfoliajn branĉojn, mi venis en plej bona humoro, blovis iomete, blovbalais la ĉielon kaj derompis la velksekiĝintajn kaj putrantajn branĉojn. Tio ne estas granda laboro, sed oni devas ĝin fari. En alia maniero estis balaate ankaŭ en la kastelo Borreby ĉe Valdemaro Doe. Lia malamiko Ove Ramel el Basnas aĉetis per aŭkcio la kastelon kaj la tutan meblaron. Mi tamburis sur la krevintaj fenestraj vitroj, frapis per la ruiniĝintaj pordoj, fajfis tra la fendoj kaj truoj: Hu-u! Mi volis forpreni de sinjoro Ove la deziron resti ĉi tie. Ido kaj Anno-Doroteo ploris per sangaj larmoj; Johanino staris rigida kaj pala kaj mordis al si la fingron, ke ĝi sangis. Jes, tio multe povis helpi! Ove Ramel volis permesi al sinjoro Doe, ke li restu dum sia tuta vivo en la kastelo, sed li ne ricevis dankon pro sia propono. Mi aŭskultis. Mi vidis, kiel la senhava sinjoro pli fiere levis sian kapon, streĉis sian kolon, kaj mi direktis ventan puŝon kontraŭ la kastelon kaj la maljunajn tiliojn, tiel ke la plej dika branĉo rompiĝis, kvankam ĝi ne estis putra. Ĝi kuŝis antaŭ la pordo kiel balailo, por la okazo, se iu volos balai kaj estos forbalaita; tiel mi pensis en mi.

Tio estis malfacila, suferiga tago, malbona momento por teni sin rekte, sed la spirito estis fiera, la nuko estis rigida.

Krom la vestoj sur la korpo ili posedis nenion; sed ne, ili havis ankoraŭ ankaŭ la alĥemian glason, kiu antaŭ nelonge estis aĉetita kaj estis plenigita per la kolektitaj rompitaĵoj de la perdita trezoro, de tiu trezoro, kiu tiom multe promesis, sed tiom malmulte plenumis. Valdemaro Doe kaŝis ĝin sur sia brusto, poste li prenis sian bastonon en la manon, kaj la iam tiel riĉa sinjoro forlasis kun siaj tri filinoj la kastelon Borreby. Mi malvarmetigis liajn varmegajn vangojn, mi karesis lian grizan barbon kaj liajn longajn blankajn harojn, mi kantis, kiel mi nur povis: Hu-u-u! Tio estis la fino de la riĉa lukso.

Ido kaj Anno-Doroteo iris dekstre kaj maldekstre de li. Johanino returnis sin sub la portalo. Sed kion tio povis helpi, la feliĉo ja ne volis sin returni! Ŝi rigardis la ruĝajn ŝtonojn de la muregoj, kiuj devenis ankoraŭ el la kastelo de Marsk Stig, ŝi pensis pri liaj filinoj:

„De l' plej aĝa la manon la plej juna ekkaptis,
En la mondon nun ambaŭ elvagis!“

Ĉu ŝi eble pensis pri tiu kanto? Ĉi tie ili estis triope, kaj la patro ankaŭ estis kun ili! Ili ekiris laŭlonge de la vojo, sur kiu ili tiel ofte veturis en kaleŝo, ili iris petadi almozojn kun la patro, ili iris al la argila dometo, kiun ili luis pro kvin spesmiloj por jaro, tio devis fariĝi ilia nova grandsinjora loĝejo kun malplenaj muroj kaj malplenaj pladoj. Kornikoj kaj monedoj flugis super ili kaj kriis moke: "For el la nesto! For el la nesto! For, for!" kiel kriis la birdoj en la arbaro de Borreby, kiam la arboj estis elhakataj.

Sinjoro Doe kaj liaj filinoj tion aŭdis; mi blovis al ili ĉirkaŭ la oreloj, ĉar ne estis peninde tion aŭskulti.

Tiel ili enloĝiĝis en la argila dometo, ― kaj mi forkuris trans marĉojn kaj kampojn, tra nudaj bariloj kaj senfoliaj arbaroj, al la libera maro, al fremdaj landoj. Hu-u-u! Kaj tion mi faras ĉiujare, ĉiujare.“

Kio fariĝis kun Valdemaro Doe, kio fariĝis kun liaj filinoj ? La vento rakontas:

„La lasta membro de la familio, kiun mi vidis, vidis la lastan fojon, estis Anno-Doroteo, la pala hiacinto, ― ŝi tiam estis maljuna kaj fleksiĝinta, tio estis duonon da jarcento poste. Ŝi vivis pli longe ol ĉiuj, ŝi sciis la sorton de ĉiuj.

Sur la erikejo proksime de la urbo Viborg staris la nova eleganta domo de la preposto el ruĝaj ŝtonoj kaj kun dentita frontono; la fumo grase leviĝadis el la kamentubo. La milda dommastrino kaj la ĉarmaj filinoj sidis en la balkonaĵo kaj rigardis trans la ornamajn arbetaĵojn de la ĝardeno al la bruna erikejo. Kion ili rigardis! Ili rigardis la cikonian neston tie sur la kaduka domo. La malabundaj restaĵoj de la iama tegmento estis kovritaj de musko kaj de sempervivo; la ĉefan ŝirmon prezentis la nesto de cikonio, kiun tenis en bona stato la cikonio, dum ĉio alia estis elmetita al ruiniĝado.

Tio estis domo nur por rigardi, ne por tuŝi. Mi devis tie agi singarde,“ diris la vento. „Pro la nesto de la cikonio oni lasis la domon stari; en ĉiu alia rilato ĝi estis ja kiel birdotimigilo sur la erikejo. La cikonion la domanoj de la preposto ne volis forpeli, tial la kaduka dometo restis kaj la malriĉa estaĵo en ĝi povis ne malhelpate uzi la mizeran loĝejon. Ĝi povis danki pro tio la Egiptan birdon, aŭ eble tio estis la danko de tiu birdo pro tio, ke la malfeliĉulino iam petis por la nesto de ĝiaj nigraj sovaĝaj fratoj en la arbaro de Borreby? Tiam ŝi, la malfeliĉulino, estis juna infano, tre pala hiacinto en la nobela ĝardeno. Ŝi memoris tion ĉion, ŝi, Anno-Doroteo. "Ho, ho!" Jes, la homoj povoscias ĝemi, kiel tion faras la vento en junko kaj kanoj. "Ho! Sonoriloj ne sonoris super via tombo, Valdemaro Doe! La malriĉaj lernejaj knaboj ne kantis, kiam la estinta posedanto de Borreby estis metata en la teron! Ho, ĉio ja finiĝas, ankaŭ la mizero. Fratino Ido fariĝis edzino de vilaĝano; tio estis por nia patro la plej kruela elprovo! Lia bofilo mizera servutulo, kiu de sia sinjoro povis esti kondamnata al la plej malhonoraj punoj! Nun estas al li bone sub la tero, kaj al vi ankaŭ, Ido! Sed al mi ne venis ankoraŭ la fino, al mi, profundaĝa maljunulino, al mi, malfeliĉa estaĵo! Liberigu min, ho granda Sinjoro!"

Tia estis la preĝo de Anno-Doroteo en la mizera dometo, kiun oni pro la cikonio lasis stari.

Al la plej kuraĝa kaj plej forta el la fratinoj mi donis mian helpon. Kiaj estis ŝiaj pensoj, tiaj estis ankaŭ ŝiaj agoj. En la vestoj de malriĉa ŝipservisto ŝi iris en servadon al ŝipisto; ŝi estis neparolema kaj malbonhumora, sed en sia profesio ŝi estis diligenta kaj senlaca. Nur grimpi ŝi ne povosciis. Tial mi forblovis ŝin trans la ŝiprandon, antaŭ ol iu eksciis, ke ŝi estas virino, kaj per tio mi certe agis bone,“ diris la vento.

* * *

Estis Paska mateno, tiel same kiel tiam, kiam Valdemaro Doe pensis, ke li eltrovis la arton fari oron; tiam inter la kadukaj muroj sub la cikonia nesto mi aŭdis preĝejan kanton, la lastan kanton de Anno-Doroteo.

Tie ne ekzistis ia fenestra vitro, estis nur truo en la muro la suno venis simile al ora globo kaj enrigardis tra la truo, kian brilon ĝi disvastigis! Ŝiaj okuloj fermiĝis, ŝia koro disŝiriĝis! Estus ja tute tiel same, ankaŭ se la suno en tiu mateno ne prilumus la malfeliĉulinon.

La cikonio donis al ŝi protekton kaj ŝirmon ĝis ŝia morto! Mi kantis super ŝia tombo!“ diris la vento. „Mi kantis super la tombo de ŝia patro, mi scias, kie estas lia kaj kie estas ŝia tombo, neniu alia tion scias.

Novaj tempoj, aliaj tempoj! Malnova landvojo fariĝas plugtero, tombejo fariĝas libera landvojo, ― kaj baldaŭ venas la vaporo kun sia vico da vagonoj kaj brue kuras super la tomboj, kiuj estas forgesitaj kiel la nomoj. Hu-u-u!

Tio estas la historio pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj. Rakontu ĝin pli bone, vi aliaj, se vi povas!“ diris la vento kaj forturniĝis.

Kaj ĝi forflugis.