<< Filino de la marĉa reĝo H. C. Andersen: Fabeloj

Kuristoj

Premio estis destinita, eĉ du premioj estis destinitaj, malgranda kaj granda, pro plej rapida kurado, ne pro unufoja kuro, sed pro egalmezura rapideco de kurado en la daŭro de tuta jaro.

"Mi ricevis la unuan premion!" diris la leporo. "Devas ja esti justeco, kiam en la decidantaro troviĝas membroj de la propra familio kaj bonaj amikoj; sed ke la limako ricevis la duan premion, tion mi trovas preskaŭ ofenda por mi!"

"Ne!" asertis la barila paliso, kiu estis atestanto ĉe la disdono de la premioj, "diligenteco kaj bona volo ankaŭ devas esti atentataj, tion diris multaj estimindaj personoj, kaj tion mi ankaŭ trovis tre ĝusta. Estas vero, ke la limako uzis duonon da jaro, por veni trans la sojlon de la pordego, sed ĉe tiu streĉita laborado, kio ĝi ĉiuokaze estis por ĝi, ĝi rompis al si la femuron. Ĝi vivis ekskluzive nur por sia kurado, kaj krom tio ĝi kuris ankoraŭ kun sia domo! Ĉio ĉi tio estas atentinda, ― kaj tial ĝi ricevis la duan premion!"

"Min oni ja ankaŭ povus konsideri!" diris la hirundo; "pli rapida ol mi, mi pensas, montriĝis neniu, kaj kie nur mi ne estis! malproksime, malproksime, malproksime!"

"Ĝuste tio estas via malfeliĉo", respondis la barila paliso; "vi tro multe vagas! Kiam komencas frosti, vi tuj strebas ĉiam antaŭen, ekster la landon. Vi ne havas patriotismon! Vin oni ne povas konsideri!"

"Sed se mi dum la tuta vintro kuŝis en la marĉejo!" diris la hirundo, "tradormis la tutan tempon, ĉu en tia okazo mi povas esti konsiderata?"

"Havigu al vi ateston de la vulpo, ke vi tradormis duonon de la tempo en la patrujo, tiam oni povos konsideri vin ankaŭ! "

"En efektiveco mi meritus la unuan premion, ne la duan!" diris la limako. "Mi scias tre certe, ke la leporo kuris nur pro timemeco, kiam ĝi pensis, ke prokrasto estus danĝera; sed mi kontraŭe faris mian kuradon tasko de mia vivo, kaj en la servado mi fariĝis kriplulo. Se iu devis ricevi la unuan premion, ĝi certe estis nur mi sola. Tamen mi ne volas komenci malpacon pro tio, ion similan mi malestimas!"

Kaj ĝi kraĉis.

"Mi povas garantii per mia tuta elokventeco, ke ĉiu el la premioj, almenaŭ koncerne mian voĉon en tiu afero, estas donita nur laŭ tute justaj konsideroj!" diris la malnova termezura stango en la arbaro, kiu estis membro de la decidanta juĝantaro. "Mi ĉiam agas orde, kun pripenso kaj prikalkulo. Ĉe ĉiu disdonado mi gvidis min per io difinita, mi ĉiam decidas laŭ alfabeta ordo. La nomoj de la leporo kaj de la limako ambaŭ komenciĝas per ‚L’; sed la leporo havas post la ‚L’ la literon ‚e’ kaj la limako la literon ‚i’, kaj ĉar ‚e’ staras en la alfabeto antaŭ ‚i’, tial mi aljuĝis la unuan premion al la leporo kaj la duan al la limako. Ĉiam en ĉiu afero devas esti ordo! Oni devas havi ion, per kio oni sin gvidas."

"Se mi ne estus unu el la juĝantoj, mi donus la voĉon por mi mem," diris la mulo, kiu ankaŭ apartenis al la asesoroj. "Oni devas konsideri ne sole la rapidecon, sed oni devas atenti ankaŭ aliajn aferojn, ekzemple la cirkonstancon, kiom multe oni havas la kapablon tiri. Tamen mi ĉi fojon tion ne akcentus, ankaŭ ne la saĝecon de la leporo, ke ĝi dum sia forkurado subite saltas flanken kaj per tio falsvojigas la homojn. Ne, ekzistas ankoraŭ io, al kio multaj atribuas grandan gravecon kaj kion oni neniel devas lasi sen atento, ― ĝi estas tio, kion oni nomas la belo. Tion mi atentis; mi rigardis la belajn, bone elkreskintajn orelojn de la leporo; estas plezuro admiri ilian longecon! Ŝajnis al mi, kvazaŭ mi vidas min mem, kiam mi estis ankoraŭ malgranda, kaj tial mi donis por la leporo mian voĉon."

"Silentu, silentu!" diris la muŝo. "Mi ne faros longan paroladon, mi faros nur mallongan rimarkon. Tion mi scias, ke mi kurantaŭiĝis pli ol je unu leporo. Antaŭ nelonge mi al unu el la plej junaj leporoj rompis la malantaŭajn piedojn. Mi sidis sur la lokomotivo antaŭ fervoja vagonaro; tion mi ofte faras, ĉar tie oni plej bone povas observi sian propran rapidecon. Unu juna leporo kuris en granda distanco antaŭe; ĝi ne suspektis, ke mi estas ĉi tie. Fine ĝi devis forflankiĝi de la vojo, sed ĉe tio la lokomotivo transveturis al li la malantaŭajn piedojn, ĉar mi sidis sur la lokomotivo. La leporo restis kuŝante, mi veturis pluen. Ĉi tio certe estas sufiĉa, por ke mi estu ĝia venkanto? Sed mi ne pretendas pri la premio!"

"Mi opinias," pensis la sovaĝa rozo, sed ĝi tion ne diris, ĉar ĝi ne havas la naturon paroli, kvankam povus esti tre bone, se ĝi tion farus, ― "mi opinias, ke la suna radio devus ricevi la unuan premion kaj al tio ankaŭ la duan. Ĝi en unu momento traflugas la nemezureblan vojon de la suno ĝis ni kaj venas kun tia forto, ke la tuta naturo per tio vekiĝas. Ĝi estas tiel bela, ke ĉiuj rozoj ruĝiĝas kaj komencas bonodori. La alta estraro, kiu eldiris la verdikton, videble tute ĝin ne rimarkis. Se mi estus la sunradio, tiam mi farus al ĉiu el ili sunfrapon, ― sed tio farus ilin plej efektive frenezaj, kaj tiaj ili sen tio fariĝos. Mi nenion diras!" pensis la sovaĝa rozo. "Paco estu en la arbaro! Estas bele flori, bonodori kaj refreŝiĝi, vivi en la legendoj kaj kantoj! La sunradio postvivos ja nin ĉiujn!"

"En kio konsistas la unua premio?" demandis la lumbriko, kiu estis tro longe dorminta kaj nur nun alvenis.

"En libera aliro al brasika ĝardeno!" diris la mulo. "La premion proponis mi! La leporo nepre devis ĝin ricevi, kaj tial mi, kiel pensanta kaj aktiva membro de la juĝantaro, saĝe prenis sub atenton la utilecon por tiu, kiu ĝin devis ricevi; nun la leporo estas tute prizorgita. La limako ricevis la permeson sidi sur la muro, kiu ĉirkaŭas la brasikan ĝardenon, kaj varmigi sin en la suno, kaj krom tio ĝi ricevis la oficon de unu el la juĝantoj por kura konkurso. Estas bone havi inter la juĝantaro unu specialiston! Mi devas konfesi, ke mi atendas multe de la estonteco, ĉar ni jam faris tiel bonan komencon."