<< Anneto H. C. Andersen: Fabeloj

Infana babilado

Ĉe la gesinjoroj grandnegocistoj estis granda kunveno de infanoj, infanoj de riĉaj homoj kaj infanoj de altklasaj homoj. La grandnegocisto estis homo bonstata kaj klera. Li mem estis studinta en la universitato, laŭ la deziro de sia patro, kiu komence estis nur brutkomercisto, sed honesta kaj agema. Tio donis monon, kaj al tio la grandkomercisto ŝuldis sian prosperon. Saĝon li havis, kaj eĉ koron, tamen pri tio oni malpli parolis ol pri lia multo da mono.

Lin konstante vizitadis altkvalitaj homoj, altkvalitaj per la nobeleco de sia naskiĝo kaj altkvalitaj per nobeleco de la spirito, tiaj, kiuj havis ambaŭ nobelajn titolojn, kaj tiaj, kiuj havis neniun el ili. Tie nun estis kunveno de infanoj, infana amuziĝo, kaj infanoj eldiras libere, kion ili havas en la koro. Inter la malgranda gastaro troviĝis unu plej ĉarma knabino, sed terure fiera. Tion rezultigis la servistoj per siaj kisoj kaj karesoj, sed ne ŝiaj gepatroj, ĉar ili estis tro prudentaj por tio. Ŝia patro estis palacano, kaj tio, kiel ŝi sciis, estis terure grava afero.

"Mi estas palaca infano!" ŝi diradis. Ŝi povus tiel same bone esti kela infano, ĉar nek la unuan staton nek la duan oni povas atingi per siaj propraj faroj. Krom tio ŝi rakontis al la aliaj infanoj, ke ŝi estas "moŝtnaskita", kaj ŝi diris plue, ke se oni ne estas moŝtnaskita, oni povas fariĝi nenio. Lerni kaj esti tre diligenta nenion helpas, se oni ne estas moŝtnaskita, tiam oni nenion povas atingi.

"Kaj el tiuj, kiuj havas simplan nomon, neniam povas io fariĝi," ŝi diris. "Oni devas alarkigi la brakojn al la flankoj kaj teni malproksime de si tiujn, kiuj havas simplan nomon." Ĉe tio ŝi alarkigis ŝiajn malgrandajn ĉarmajn braketojn kun la pintaj kubutoj al siaj flankoj, por montri, kiel oni devas agi. Kaj la malgrandaj braketoj estis tiel ĉarmaj; ŝi estis dolĉa infano.

Sed la malgranda filino de la grandnegocisto tre ekkoleris. La nomo de ŝia patro estis simpla, kaj tial ŝi diris tiel fiere, kiel ŝi povis:

"Sed mia patro povas, tuj kiam li ekvolus, aĉeti bombonojn je cent spesmiloj! Ĉu via patro tion povas?"

"Jes, sed mia patro," interrompis ŝin la malgranda filino de verkisto, "povas vian patron kaj ankaŭ vian kaj ĉiujn patrojn meti en la gazeton. Ĉiuj homoj lin timas, diras panjo, ĉar mia patro estas tiu, kiu regas en la gazeto."

Ĉe tio la knabineto alte levis la kapon, kvazaŭ ŝi estus vera princino, kiu devas sin teni fiere.

Sed ekstere antaŭ la duone malfermita pordo staris malriĉa knabo kaj enrigardis tra la fendo. La knabo ne havis la rajton eĉ eniri en la ĉambron, tiel malaltstata li estis. Li estis turnadinta la rostostangon por la kuiristino, kaj nun li ricevis la permeson stari malantaŭ la pordo kaj enrigardi al la elegante vestitaj infanoj, kiuj tie gaje amuziĝis, kaj tio estis por li tre multe.

"Se mi povus ankaŭ esti unu el ili!" li pensis, kaj li aŭskultis, kio tie estis parolata, kaj tio donis sufiĉe da kaŭzo, por esti afliktita. Eĉ unu spesdekon ne havis liaj gepatroj hejme sur la fundo de sia kofro, ili ne havis la rimedojn por aboni gazeton, des pli por ĝin verki, kaj la plej malbona estis ankoraŭ tio, ke la nomo de lia patro, kaj sekve ankaŭ lia, estis tre simpla, kaj el li sekve neniam io fariĝos en la mondo. Tio estis tre malĝojiga.

Tio estis en tiu vespero.

* * *

Depost tiam pasis jaroj, kaj el la infanoj fariĝis homoj.

Belega domo staris en la urbo, ĝi estis plena de belegaĵoj, ĉiuj volis ilin vidi, eĉ homoj el ekster la urbo venis, por tion admiri. Kiu, laŭ via opinio, el la infanoj, pri kiuj ni rakontis, povis diri, ke tiu domo estas lia? Nu, kredeble estas facile diveni? Ne, ne tiel facile. La domo apartenis al la malgranda malriĉa knabo; io tamen fariĝis el li, kvankam lia nomo estis tre simpla ― Thorwaldsen.

Kaj la tri aliaj infanoj? El tiuj infanoj, kiuj apartenis al la nobelara deveno, mona kaj spirita, neniu faris ion eminentan, kio meritus mencion, neniu superis la aliajn. Sed bonaj kaj bravaj homoj tamen fariĝis el ili; ili havis en ŝi bonan grundon. Tio, kion ili tiam pensis kaj parolis, estis nur infana babilado.