<< Ĉe la plej ekstrema maro H. C. Andersen: Fabeloj

Ŝparmonujo

La ĉambro de la infanoj estis plena de ludiloj; supre sur la ŝranko staris la ŝparmonujo, kiu estis el argilo kaj havis la formon de porko. Sur la dorso ĝi kompreneble havis fendon, kiun oni ankoraŭ pligrandigis per tranĉilo, por ke ankaŭ arĝentaj taleroj povu trapenetri; kaj du taleroj efektive jam enmigris tien krom la multaj malgrandaj moneroj. La ŝparmonujo estis tiel plene ŝtopita, ke la mono ĉe la skuado plu ne sonoris, kaj tio estas la plej alta grado, kiun ŝparmonujo povas atingi. Nun la porko staris supre sur la ŝranko kaj rigardadis malsupren sur ĉion en la ĉambro, ĝi sciis ja, ke per tio, kion ĝi enhavas en sia korpo, ĝi ĉion povas aĉeti, kaj tio donas agrablan konscion.

Tion pensis ankaŭ la aliaj, kvankam ili tion ne diris laŭte, ili ja havis sufiĉe da aliaj temoj por parolado. Unu tirkesto de la komodo estis duone elŝovita, kaj tie oni povis vidi grandan pupon, kiu estis iom malnova kaj havis flikkudritan kolon. Ĝi elrigardis kaj diris: "Ni nun ludu homojn; tio ĉiuokaze iom valoras." Tiam fariĝis ĝenerala movado, eĉ la bildoj sur la muro returnis sin, por montri, ke ili ankaŭ havas malantaŭan flankon, kaj tion neniu povis nei.

Estis mezo de la nokto, la luno enbrilis tra la fenestro kaj donis senpagan lumon. Jen la ludo devis komenciĝi, kaj ĉio estis invitita, eĉ la infana kaleŝeto, kvankam ĝi apartenis al la pli malsubtilaj ludiloj. "Ĉiu havas sian specialan bonecon," ĝi diris, "ne ĉiuj povas esti nobelaj, iu devas plenumi la laborojn, kiel oni ordinare diras."

Nur la ŝparmonujo sola ricevis la inviton skribe; ĝi okupis tro altan situacion, ke oni povu supozi, ke ĝi akceptos inviton buŝan. Ĝi ankaŭ ne bonvolis doni respondon, ĉu ĝi venos, kaj ĝi ne venis. Se oni volas, ke ĝi partoprenu, ĝi devas povi ĝui la ludon el sia loĝejo, al tio oni povas sin alkonformigi; kaj ili sin alkonformigis.

La malgranda pupteatro tuj estis starigita tiel, ke oni povis rekte enrigardi. Ili volis antaŭe ludi komedion kaj poste oni intencis aranĝi tetrinkadon, ĉe kiu samtempe estos farataj spiritekzercoj. La balancĉevalo parolis pri kurdresado kaj pri rasa sango, la infana kaleŝeto pri fervojoj kaj pri la forto de vaporo, ― tio apartenis ja al ilia fako, kaj ili povosciis paroli pri tio. La ĉambra horloĝo parolis pri politik' tik' tik'; ĝi sciis, kion sonis la sonorilo, sed oni asertis, ke ĝi iras malĝuste. La kana bastono staris fiere sur sia pinto kaj apogis sin per sia arĝenta kapeto, ĝi estas ja metalgarnita supre kaj malsupre. Sur la sofo kuŝis du broditaj kusenoj, sufiĉe beletaj, sed iom malsaĝaj. Kaj tiamaniere la komedio povis komenciĝi.

Ĉiuj sidis kaj rigardis; poste iu proponis, ke oni aplaŭdu, kraku kaj bruu, por elesprimi la ĝeneralan ĝojon. Sed la rajdvipo diris, ke ĝi neniam krakas por fari komplezon al maljunuloj, sed nur por la honoro de nefianĉigitaj. "Mi krakas por ĉiuj!" asertis la krakpizo. "Ĉu por junuloj, ĉu por maljunuloj, ĉiam do estas krakate!" diris la kraĉujo. Tiaj proksimume estis la pensoj, per kiuj ĉiu sin okupis dum la teatra prezentado. La teatraĵo estis tute senvalora, sed oni ĝin bone prezentis. Ĉiuj aktoroj turnis eksteren sian pentritan flankon, ili estis tiel faritaj, ke oni rigardu nur unu ilian flankon, ne la dorsan flankon. Ĉiuj ludis bonege, tute en la antaŭa parto de la teatro; la drato, per kiu ili estis kondukataj, estis tro longa, sed pro tio ili fariĝis pli rimarkeblaj; la flikkudrita pupo estis tiel kortuŝita, ke ĝia kunkudro disiĝis, kaj eĉ la ŝparmonujo estis tiel efikita, ke ĝi decidis ion fari por unu el la aktoroj kaj enskribi en sia testamento, ke li, kiam venos iam la tempo, kuŝu apud ĝi en la nefermita ĉerko.

La ĝuo efektive estis tiel alta kaj pura, ke oni decidis ne trinki teon, sed tuj komenci la spiritekzercojn, kion oni nomis "ludi homojn". Tiu homado absolute ne enhavis en si ian malican mokon, ĉar ili nur ludis.

Ĉiu estis okupita de siaj propraj pensoj kaj de la rimarkindaj ideoj de la ŝparmonujo. Ĝiaj pensoj estis direktitaj plej malproksimen en la estontecon, ĝi pensis ja pri testamento kaj enterigo kaj pri tio, kio tiam devas esti farata. ― Ha, kiam ajn tio venas, ĝi ĉiam venas, antaŭ ol oni ĝin atendas. ― Krak'! jen ĝi falis de la ŝranko, kuŝis sur la planko en mil pecetoj, kaj la moneroj gaje dancis ĉirkaŭen kaj saltis. La plej malgrandaj turniĝis en rondo, la grandaj ruliĝis, precipe unu el la arĝentaj taleroj, kiu nepre volis iri matproksimen en la mondon. Nu, ĝia deziro plenumiĝis, kaj ĉiuj aliaj devis ĝin sekvi. La pecetoj de la argila porko estis ĵetitaj en la balaaĵejon, sed jam en la sekvanta tago sur la ŝranko staris denove simila ŝparmonujo. Moneroj ankoraŭ ne troviĝis en ĝi, kaj tial ĝi ankaŭ ne povis kraktinti; per tio ĝi similis al la antaŭa, kaj tio jam estas ia komenco, ― kaj per tio ni finos.