<< Ŝi estis tute sentaŭga H. C. Andersen: Fabeloj

Lasta perlo

Estis iam riĉa domo, feliĉa domo. Ĉio en ĝi, kiel la gesinjoroj, tiel ankaŭ la servistoj, eĉ la amikoj de la domo, estis feliĉaj kaj ĝojaj; hodiaŭ naskiĝis heredanto, filo; kaj la patrino kaj la infano fartis bone.

La lampo en la komforta dormoĉambro estis duone kovrita, pezaj silkaj kurtenoj el multekostaj ŝtofoj pendis tute kuntiritaj antaŭ la fenestroj.

La tapiŝo ŝur la planko estis dika kaj mola kiel musko, ĉio logis al dormeto, al dormo, al refortiga ripozo, kal al tiu allogo ankaŭ la flegistino ne povis kontraŭstari, ŝi dormis, kaj ŝi povis tion fari, ĉar ĉio estis bona, ĉio estis kontentiga. La protekta spirito de la domo staris ĉe la kapoparto de la lito; super la infano ĉe la brusto de la patrino etendiĝis plenforma reto el brilantaj steloj, riĉa aspektaĵo, ĉiu el tiuj steloj estis perlo de feliĉo. La bonaj feinoj de la vivo ĉiuj alportis al la ĵusnaskito siajn donojn; tie brilis sano, riĉeco, feliĉo, amo, per unu vorto ĉio, kion homoj povas deziri al si sur la tero.

"Ĉio estas alportita kaj donita al la infano!" diris la protekta spirito.

"Ne!" eksonis subite voĉo tute apude, ĝi venis de la bona anĝelo de la infano. "Unu feino ankoraŭ ne alportis sian donon, sed ŝi ĝin alportos, ŝi ĝin iam alportos, se ĝis tiam eĉ pasos multe da jaroj. La lasta perlo mankas!"

"Mankas! Ĉi tie nenio devas mankil Kaj se efektive estas tiel, tiam ni ŝin serĉu, la potencan feinon, ni iru al ŝi!"

"Ŝi venos, ŝi iam venos! Ŝia perlo havas la destinon definitive ligi la florkronon."

"Kie ŝi loĝas? Kie estas ŝia hejmo? Diru ĝin al mi, mi iros kaj prenos la perlon!"

"Vi tion volas!" diris la bona anĝelo de la infano; "mi kondukos vin al ŝi, kie ajn ŝi estos trovebla! Ŝi ne havas konstantan restejon, ŝi eniras en la palacon de la reĝo, kiel ankaŭ en la kabanon de la plej malriĉa vilaĝano, kaj neniun homon ŝi preterpasas sen postesigno, al ĉiuj ŝi alportas sian donacon, ĉu ĝi estas tuta mondo, ĉu ludilo! Ankaŭ al ĉi tiu infano ŝi venos, pli aŭ malpli frue. Sed bone, ni iru, por preni la perlon, la lastan perlon en ĉi tiu riĉaĵo!"

Mano en mano ili ŝvebis al tiu loko, kiu en tiu momento estis la hejmo de la feino.

Tio estis granda domo kun mallumaj koridoroj, malplenaj ĉambroj, kaj mirinde silenta; vico da fenestroj estis malfermita, tiel ke la malvarma aero povis enpenetri; la longaj blankaj malsuprenpendantaj kurtenoj moviĝadis en la blovado de la aero. Meze en la ĉambro staris malfermita ĉerk

o, kaj en ĉi tiu kuŝis la kadavro de virino, kiu estis ankoraŭ en sia plej bona aĝo; ŝi estis kovrita per plej belaj rozoj, tiel ke oni povis vidi nur la kunmetitajn delikatajn manojn kaj la serenigitan de la morto noblan vizaĝon kun la alta seriozeco de konsekriteco al Dio.

Apud la ĉerko staris la edzo kaj la infanoj, tuta amaseto; la plej malgranda sidis sur la brako de la patro; ili donis sian lastan saluton. La edzo kisis al ŝi la manon, la karan manon, kiu nun estis kiel velkinta folio kaj kiu antaŭe vartadis kaj flegadis ilin kun forto kaj karesemeco.

Maldolĉaj, pezaj larmoj falis per grandaj gutoj sur la plankon, sed neniu vorto estis dirita. La profunda silento ĉirkaŭe kaŝis en si tutan mondon da doloroj. Silente, kun retenata plorĝemado ili foriris.

Kandelo tie staris, la flamo flagradis en la aerblovo, neniu ordis la longan ruĝan meĉbrulaĵon. Fremdaj homoj eniris, ili metis la kovrilon de la ĉerko super la mortintinon, ili albatis la najlojn, laŭte sonis la batoj de la martelo tra la ĉambroj kaj koridoroj de la domo, penetrante dolorplene en la sangantajn korojn.

"Kien vi min kondukas?" demandis la protekta spirito; "ĉi tie ne loĝas feino, kies perlo kunalie apartenas al la plej bonaj donoj de la vivo!" "En ĉi tiu loko ŝi loĝas, ĉi tie en ĉi tiu sankta horo," diris la gardanta anĝelo kaj montris al unu angulo; tie, kie dum sia vivo la patrino estis sidinta inter floroj kaj pentraĵoj, kie ŝi, kiel la benplena feino de la domo, ame ridetadis al la edzo, al la infanoj kaj al la amikinoj, kie ŝi, kiel la sunradio de la domo, estis la koro kaj subteno de ĉio, ― tie nun sidis fremda virino en longaj silkaj vestoj. Tio estis la malĝojo, ŝi regis nun ĉi tie kiel mastrino, ŝi estis nun patrino anstataŭ la mortintino. Brule varmega larmo ruliĝis malsupren sur ŝian bruston, ĝi aliformiĝis en perlon. Ĝi brilis per ĉiuj koloroj de la ĉielarko, kaj la anĝelo ĝin prenis, kaj la perlo lumis kiel stelo en la sepkolora brilo.

"La perlo de la malĝojo, la lasta, kiu ne devas manki, per kiu la brilo kaj potenco de la aliaj fariĝas ankoraŭ pli alta. Rigardu ĉi tie la brilon de la ĉielarko, de tiu, kiu interligas la teron kun la ĉielo. Anstataŭ ĉiu el niaj karuloj, kiu foriĝas de ni per la morto, ni havas unu amikon en la ĉielo pli, al kiu iras nia sopirado. En la tera nokto ni rigardas supren al la steloj, al la perfekteco. Rigardu la perlon de la malĝojo, en ĝi kuŝas la spiritaj flugiloj, kiuj portas nin for de ĉi tie."