<< Konkurso de saltado H. C. Andersen: Fabeloj

Paŝtistino kaj kamentubisto

Ĉu vi iam vidis vere malnovmodan ŝrankon, tute nigran pro maljuneco kaj kun skulptitaj spiralaĵoj kaj foliaĵoj? Ĝuste tia staris en unu loĝejo. Ĝi estis heredaĵo el la tempo de la praavino, kaj la skulptaĵo, per kiu ĝi estis kovrita de supre ĝis malsupre, prezentis rozojn kaj tulipojn. La plej strangaj spiralaĵoj troviĝis sur ĝi, kaj el ili elstaris malgrandaj kapoj de cervoj kun multepintaj kornoj. Sed en la mezo sur la ŝranko staris skulptita tuta viro; li havis ridindan aspekton, kaj li mem efektive ridis, aŭ pli ĝuste li rikanis, ĉar oni neniel povis tion nomi ridado. Krom tio li havis kaprajn piedojn, malgrandajn kornojn, elirantajn el la frunto, kaj longan barbon. La infanoj, kiuj ordinare ludadis en la ĉambro, nomis lin ĉiam la kapropieda supera kaj suba ĝenerala ĉefmilitestro. Lia nomo estis konforma al lia aspekto; kiel lia formo estis skulptita kun granda malfacileco, tiel ankaŭ lia nomo estis tre malfacile elparolebla, kaj ne ekzistas multe da homoj, kiuj povus fieri per tia titolo. Multe da arto kaj penoj estis eluzita, por ekzistigi lin. Seninterrompe li rigardadis al la tualeta tablo, ĉar tie staris ĉarma malgranda paŝtistino el porcelano. Ŝiaj ŝuoj estis oritaj, ŝia vesto estis belete bukita per rozo, kaj krom tio ŝi havis oran ĉapelon kaj paŝtistan bastonon; ŝi estis io ĉarma, Tute apud ŝi staris malgranda kamentubisto, karbonigra, sed ankaŭ el porcelano. Li estis tiel same eleganta kaj pura, kiel ĉiu alia; ke li prezentis kamentubiston, tio estis kaŭzita nur de kaprico de la fabrikisto de porcelanaĵoj; ĉi tiu tiel same bone povus fari el li reĝidon, ĉar estis tute egale.

Tre ĉarme li staris tie kun sia ŝtupetaro kaj kun vere knabina vizaĝo kiel lakto kaj sango, kaj tio en efektiveco estis eraro, ĉar iom nigra li ja povus esti. Li staris plej proksime de la paŝtistino. Ambaŭ ili estis starigitaj tie, kie ili staris, kaj ĉar ili estis starigitaj tiel proksime, ili interfianĉiĝis. Kaj efektive tio estis tre ĝusta partio, ambaŭ estis junaj, ambaŭ estis el la sama porcelano kaj egale rompeblaj.

Proksime de ili staris ankoraŭ alia figuro de triobla grandeco. Ĝi prezentis maljunan Ĥinon, kiu povosciis balanci la kapon; li ankaŭ estis el porcelano, kaj li diris, ke li estas la avo de la malgranda paŝtistino, kion li tamen ne povis pruvi. Li asertis, ke li havas potencon super ŝi, kaj tial al la kapropieda supera kaj suba ĝenerala ĉefmilitestro, kiu svatiĝis pri la malgranda paŝtistino, li kapbalancis sian jeson.

"Vi ricevas edzon," diris la maljuna Ĥino, "edzon, kiu, kiel mi supozas, estas el mahagona ligno; li povas fari vin kapropieda supera kaj suba ĝenerala ĉefmilitestredzino. Li havas plenan ŝrankon da arĝentaĵoj, ne kalkulante la enhavon de la sekretaj fakoj."

"Sed mi ne volas iri en la malluman ŝrankon!" diris la malgranda paŝtistino; "oni diris al mi, ke li tie havas dekunu porcelanajn edzinojn!"

"Tiam vi estos la dekdua!" diris la Ĥino. "Kiam hodiaŭ nokte krakos en la malnova ŝranko, vi festos vian interedziĝon, kiel mi estas Ĥino!" Kaj li ekbalancis la kapon kaj endormiĝis.

Sed la paŝtistino ploris kaj rigardis sian plejamaton, la porcelanan kamentubiston.

"Mi petas vin plej insiste," ŝi diris, "iru kun mi en la malproksiman mondon, ĉar ĉi tie ni ne povas resti!"

"Mi faros ĉion, kion vi volas!" diris la malgranda kamentubisto. "Ni tuj iru; mi estas konvinkita, ke mi povos liveri al vi vivrimedojn per mia profesio!"

"Se ni almenaŭ jam estus forlasintaj la tablon!" ŝi respondis; "mi fariĝos denove gaja nur tiam, kiam ni estos jam ekstere en la malproksima mondo!"

Li konsolis ŝin kaj montris al ŝi, kiel ŝi devas meti sian piedeton sur la skulptitajn randojn kaj sur la oritajn foliaĵojn ĉirkaŭ la piedo de la tablo; sian ŝtupetaron li ankaŭ uzis kiel helpon, kaj tiamaniere ili baldaŭ estis malsupre sur la planko. Sed kiam ili ekrigardis la malnovan ŝrankon, ili rimarkis en ĝi strangetan maltrankvilecon. Ĉiuj skulptitaj cervoj elstarigis pli antaŭen siajn kapojn, levis la kornarojn kaj turnis la kolojn. La kapropieda supera kaj suba ĝenerala ĉefmilitestro ekscitite saltis supren kaj kriis al la maljuna Ĥino: "Jen ili forkuras! Jen ili forkuras!"

Forta teruro atakis ilin, kaj rapide ili ensaltis en la fakon de la subfenestra benko.

Tie kuŝis tri aŭ kvar ludkartaroj, kiuj estis ne kompletaj, kaj malgranda pupa teatro, kiu, kiom la cirkonstancoj tion permesis, estis aranĝita por ludo. Tie oni ĝuste en tiu momento ludis komedion, kaj ĉiuj damoj, la karoa, kera, trefa kaj pika, sidis en la unua vico kaj ventumadis sin per siaj tulipoj, kaj post ili staris ĉiuj buboj kaj montris, ke ili havas kapon, eĉ ne sole supre, sed ankaŭ malsupre, kiel la ludkartoj ja ordinare havas. La teatraĵo traktis pri du geamantoj, al kiuj la sorto ne permesis ricevi sin reciproke, kaj la paŝtistino ploris pri tio, ĉar tio estis kiel ŝia propra historio.

"Mi ne povas tion elteni!" ŝi ekkriis. "Mi devas eliri el la fako." Sed kiam ili denove staris sur la planko kaj ekrigardis al la tablo supren, ili vidis, ke la maljuna Ĥino vekiĝis kaj balanciĝadis per la tuta korpo; en sia malsupra parto li estis ja nur bulo.

"Jen venas la maljuna Ĥino!" ekkriis la malgranda paŝtistino kaj falis pro aflikto sur siajn porcelanajn genuojn.

"Mi havas ideon!" diris la kamentubisto. "Ni rampu en la vazon, kiu staras tie en la angulo; tie ni povas kuŝi sur rozoj kaj lavendoj, kaj al li, se li alproksimiĝos, ni povos ŝuti salon en la okulojn!"

"Tio ne povas savi nin por ĉiam!" respondis la paŝtistino; "krom tio mi scias, ke la maljuna Ĥino kaj tiu vazo iam estis fianĉigitaj inter si, kaj malnova amo, kiel oni diras, ne rustiĝas. Ne, restas nenia alia rimedo, ol iri en la malproksiman mondon!"

"Ĉu vi efektive havas la kuraĝon iri kun mi en la malproksiman mondon?" demandis la kamentubisto. "Ĉu vi pripensis, kiel granda ĝi estas kaj ke ni neniam plu povos reveni ĉi tien?"

"Mi pripensis!" ŝi diris decide.

La kamentubisto fikse ŝin ekrigardis kaj diris: "Mia vojo iras tra la kamentubo! Ĉu vi efektive havas la kuraĝon rampi kun mi tra la forno, kiel tra la interno, tiel ankaŭ tra la tubo? Per tiu vojo ni venos en la kamentubon, kaj tie mi estas en mia elemento. Ni leviĝos tiel alten, ke ili ne povos nin atingi, kaj tute supre tie troviĝas truo, tra kiu ni eliras en la malproksiman mondon."

Kaj li alkondukis ŝin al la pordeto de la forno.

"Hu, kiel nigre tie estas!" ŝi diris, ŝi tamen iris kun li tra la interno kaj tra la tubo, kie ŝin ĉirkaŭis plej mallumega nokto.

"Nun ni estas en la kamentubo!" li diris; "kaj vidu, super ni briletas plej bela stelo!"

Efektive tio estis stelo en la ĉielo, kiu lumis rekte sur ilin, kvazaŭ ĝi volus montri al ili la vojon. Kaj ili grimpis kaj grimpis sur abomeninda vojo tiel alten, tiel alten. Sed li levadis kaj ŝovadis, li tenis ŝin kaj montradis al ŝi la plej bonajn lokojn; kien ŝi devas meti siajn porcelanajn piedetojn. Tiel ili iom post iom tragrimpis ĝis la rando de la kamentubo kaj sidiĝis sur ĝi, ĉar ili estis forte lacaj, pri kio certe neniu miros.

Alte super ili etendiĝis la ĉielo kun ĉiuj siaj steloj, kaj sub ili vidiĝis la tegmentoj de la domoj. Vasta panoramo prezentiĝis al ili, malproksima vido sur la grandan mondon. Tiel la kompatinda paŝtistino ĝin ne imagis al si; ŝi apogis sian kapeton al sia kamentubisto kaj ploris tiel maldolĉe, ke la oro de ŝia zono desaltis.

"Tio estas tro multe!" ŝi diris; "tion mi ne povas elteni! La mondo estas tro granda! Ho, se mi estus denove sur la malgranda tablo sub la spegulo! Neniam mi fariĝos denove gaja, antaŭ ol mi estos tie. Se mi sekvis vin en la malproksiman mondon, vi povas nun sekvi min hejmen, se vi efektive min amas."

La kamentubisto admonis ŝin per prudento, direktis la interparoladon sur la maljunan Ĥinon kaj la kapropiedan superan kaj suban ĝeneralan ĉefmilitestron, sed ŝi ĝemploris tiel, ke eĉ ŝtono aŭ pli ĝuste porcelano devis moliĝi, kaj ŝi kisis sian malgrandan kamentubiston tiel kore, ke li ne povis sin deteni, por ne cedi al ŝi, kiel ajn malsaĝa tio estis.

Tiel ili nun denove kun granda malfacileco grimpis tra la kamentubo malsupren, rampis tra la interno kaj tra la tubo, kio certe ne estis io agrabla, kaj jen ili staris en la malluma forno. Tie ili aŭskultis malantaŭ la pordeto, por sciiĝi, kiel la aferoj staras en la ĉambro. En ĝi estis tute silente; ili elrigardis, - ha, tie kuŝis la Ĥino meze sur la planko, li estis falinta de la tablo, kiam li volis postkuri ilin, kaj li kuŝis rompita en tri pecojn. La tuta dorso deapartiĝis kiel unu peco, kaj la kapo ruliĝis en angulon. La kapropieda supera kaj suba ĝenerala ĉefmilitestro staris tie, kie li ĉiam staris kaj meditis.

"Estas terure!" diris la malgranda paŝtistino, "la maljuna aveto disrompiĝis en pecojn, kaj ni estas kulpaj pri tio. Tion mi ne povas postvivi!" Kaj ŝi tordis siajn malgrandajn manetojn.

"Oni certe povos ankoraŭ kunkunglui lin!" diris la kamentubisto. "Ho jes, oni povos tre bone lin kunkunglui. Nur ne estu tuj tiel malkvieta. Se oni cementos lin en la dorso kaj donos al li solidan vinkton en la nuko; tiam li denove estas kiel nova kaj povos ankoraŭ sufiĉe nin insulti."

"Tiel vi opinias?" ŝi demandis. Kaj tiam ili returne grimpis sur la tablon kaj stariĝis sur sia antaŭa loko.

"Tiel malproksimen ni sekve venis!" diris ironie la kamentubisto. "Ni povis ne fari la klopodojn!"

"Se ni nur antaŭe kunkungluus la maljunan aveton!" diris la paŝtistino. "Ĉu tio kostos tre multe?" Kaj oni lin kunkungluis. La posedantoj lasis cementi lin en la dorso, bona vinkto estis trametita tra lia kolo, kaj li fariĝis kiel nova, nur balanci la kapon li plu ne povis.

"Videble vi fariĝis fiera de tiu tempo, kiam vi rompiĝis!" diris la kapropieda supera kaj suba ĝenerala ĉefmilitestro, "ŝajnas al mi, ke tio tute ne estas deca kaŭzo por fieriĝo! Ĉu mi ŝin havos, aŭ ĉu mi ŝin ne havos?"

La kamentuhisto kaj la malgranda paŝtistino petege rigardis la maljunan Ĥinon; ili timis, ke li kapjesos; sed li ne povis tion fari; kaj li ne volis rakonti al fremdulo, ke li havas konstantan vinkton en la nuko. Tial la porcelanaj hometoj restis kune kaj benis la vinkton de la aveto kaj amis sin reciproke, ĝis ili rompiĝis.