H. C. Andersen: Fabeloj

Rozo de la tombo de Homero

Ĉiuj kantoj de la oriento parolas pri la amo de la najtingalo al la rozo; en la silentaj stellumaj noktoj la flugilhava kantisto faras serenadon al sia bonodora floro.

Ne malproksime de Smirna, sub la altaj platanoj, kie la komercisto pelas siajn ŝarĝitajn kamelojn, kiuj fiere levas siajn longajn kolojn kaj peze marŝas sur sankta tero, mi vidis florantan rozarbetaĵon; sovaĝaj kolomboj traflugadis inter la branĉoj de la altaj arboj, kaj iliaj flugiloj lumis, kvazaŭ ili estus el perlamoto.

Sur la rozarbetaĵo unu floro estis la plej bela el ĉiuj, kaj al ĝi la najtingalo kantis sian amdoloron. Sed la rozo silentis; eĉ unu guto da roso ne kuŝis sur ĝiaj folioj kiel larmo de kompato. Kune kun sia branĉo ĝi klinis sin super kelke da grandaj ŝtonoj.

"Ĉi tie kuŝas la plej granda kantisto de la tero!" diris la rozo, "super lia tombo mi volas bonodori, sur ĝin mi volas ŝuti miajn foliojn, kiam la ventego ilin deŝiras de mi. La kantisto de Iliado fariĝis tero en la tero, el kiu mi kreskas. Mi, rozo de la tombo de Homero, estas tro sankta, por ke mi floru por la kompatinda najtitigalo!"

Kaj la najtingalo kantis tiel longe, ĝis ĝi mortis de sopirado!

La kamelpelisto venis kun siaj ŝarĝitaj kameloj kaj siaj nigraj sklavoj. Lia malgranda knabo trovis la mortintan birdon; la malgrandan kantiston li enterigis en la tombo de la granda Homero; kaj la rozo tremis en la vento. Venis la vespero, la rozo kunkunfaldis siajn foliojn pli dense kaj sonĝis, sonĝis, ke estas belega luma tago. Grupo da fremdlandaj, Frankaj viroj venis, ili entreprenis pilgriman vojaĝon al la tombo de Homero. Inter la fremduloj estis unu kantisto el nordo, el la hejmo de la nebuloj kaj nordaj lumoj. Li derompis la rozon, premplatigis ĝin en libro kaj forportis ĝin tiamaniere kun si en alian parton de la mondo, en sian malproksiman patrujon. Kaj la rozo forvelkis de malĝojo kaj kuŝis en la premanta libro, kiun li malfermis en sia patrujo. Tiam li diris: "Jen estas rozo de la tombo de Homero!"

Tiel sonĝis la floro; kaj ĝi vekiĝis kaj tremis en la vento. Guto da roso falis de ĝiaj folioj sur la tombon de la kantisto. Kaj la suno leviĝis, la tago fariĝis varmega, kaj la rozo ardis pli bele ol antaŭe, ĝi estis ja en sia varma Azio. Subite oni ekaŭdis paŝojn, venis fremdlandaj Frankoj, kiel la rozo vidis en sia sonĝo, kaj inter la fremduloj troviĝis poeto el nordo. Li rompis la rozon, metis kison sur ĝian freŝan buŝon kaj forportis ĝin kun si en la hejmon de la nebuloj kaj de la nordaj lumoj.

Kiel mumio la kadavro de la floro kuŝas nun en lia Iliado, kaj kvazaŭ en sonĝo ĝi aŭdas, kiel li malfermas la libron kaj diras: "Jen estas rozo de la tombo de Homero!"