<< Cikonioj H. C. Andersen: Fabeloj

Kupra porko

En la urbo Florenco, ne malproksime de la "Piazza del Granduca", troviĝas malgranda transversa strato, kiu, se mi ne eraras, estas nomata "Porta Rossa". Sur ĝi, kiu antaŭe estis vendejo por verdaĵoj, troviĝas plej perfekte artiste farita porko el kupro. La freŝa, klara akvo fluetas el, la buŝo de la besto, kiu pro maljuneco aspektas tute mallume verda. Nur la rostro brilas, kvazaŭ ĝi estus polurita, kaj ĝi estas efektive polurita de la multaj centoj da infanoj kaj malriĉaj homoj, kiuj ĉirkaŭprenas ĝin per siaj manoj kaj almetas sian buŝon al la buŝego de la besto, por trinki. Ĉi estas bela bildo, kiam oni vidas, kiel la belforman beston ĉirkaŭprenas beleta duonnuda bubo, kiu almetas sian freŝan buŝon al la rostro de la besto.

Ĉiu, kiu venas en Florencon, devas nur demandi la unuan renkontitan almozulon pri la kupra porko, kaj li certe ĝin trovos. Estis malfrue vespere en vintro, la montoj estis kovritaj de neĝo, sed lumis la luno, kaj la luno en Italujo donas tian lumon, kiu ne estas malpli bona ol neluma vintra tago en nordo, ĝi estas eĉ pli bona, ĉar la aero lumas, la aero vigligas, dum en nordo, la malvarma, griza, kvazaŭ plumba tago nin premas al la tero, al la malvarma, malseka tero, kiu iam premos nian ĉerkon.

En la palaca ĝardeno de la granda duko, sub la ŝirmo de pinioj, kie eĉ en vintro floras miloj da rozoj; sidis jam dum tuta tago unu malgranda ĉifonvestita knabo, tia knabo, kiu povus prezenti per si bildon de Italujo, tiel bela, tiel ridetanta kaj tamen tiel suferanta li aspektis. Li estis malsata kaj soifa, neniu donis al li speson, kaj kiam fariĝis mallume kaj la ĝardeno devis esti ŝlosfermata, la pordisto lin forpelis. Longe li staris revante sur la ponto, kiu kondukas trans Arnon, kaj rigardis la stelojn, kiuj speguliĝis en la akvo inter li kaj la belega marmora ponto.

Li direktis sin al la kupra porko, duone genuis, ĉirkaŭprenis per siaj brakoj ĝian kolon, almetis sian malgrandan buŝon al ĝia brilanta rostro kaj trinkis avide la freŝan akvon. Apude kuŝis kelke da salatfolioj kaj kelke da kaŝtanoj, kaj ili servis al li kiel vespermanĝo. Eĉ unu homo ne estis sur la strato, li estis tute sola, li sidiĝis sur la dorso de la kupra porko, klinis sin antaŭen, tiel ke lia malgranda bukla kapeto ripozis sur la kapo de la besto, kaj, antaŭ ol li tion povis rimarki, li endormiĝis.

Estis noktomezo, la kupra porko sin movis; li aŭdis, ke ĝi diris tute klare: "Vi, malgranda knabo, tenu vin forte, ĉar mi tuj ekkuros!" Kaj ĝi efektive ekkuris kun li; tio estis neordinara galopado. Antaŭ ĉio ili venis sur la Piazza del Granduca. La bronza ĉevalo, kiu portis sur si la statuon de la duko, laŭte blekis. La mikskolora blazono sur la malnova urbodomo lumis kvazaŭ travidebla, kaj David de Michel Angelo svingadis sian ŝtonĵetilon. Stranga vivo ĉie montriĝis. La grupoj, kiuj prezentis Perseon kaj la rabon de la Sabinoj, estis eĉ tro vivaj. Morta krio eksonis de ili trans la belan dezertan placon.

Ĉe la Palazzo degli Uffici, sub la arkadoj, kie la nobelaro en la tempo de la granda fasto kolektiĝas por karnavalaj ŝercoj, la kupra porko haltis.

"Tenu vin forte!" diris la besto, "tenu vin forte, ĉar nun mi kuros supren laŭ la ŝtuparo." La knabo ne diris ankoraŭ eĉ unu vorton, duone li tremis, duone li estis feliĉa.

Ili eniris en longan galerion, kiun li tre bone konis; li jam estis iam ĉi tie. La muroj estis ornamitaj per pentraĵoj. Tie staris statuoj kaj bustoj, ĉiuj en plej bela lumo, tute tiel, kvazaŭ estus luma tago; sed plej bele estis, kiam malfermiĝis la pordoj al la flankaj ĉambroj. Jes, tiun belegaĵon la knabo rememoris, sed en tiu nokto ĉio estis en sia plej bela brilo.

Tie staris nuda belega virino, tiel bela, kiel povis krei nur la naturo kaj la plej granda majstro de marmoro. Ŝi movadis siajn ĉarmajn membrojn, delfenoj saltadis antaŭ ŝiaj piedoj, la senmorteco brilis el ŝiaj okuloj. La mondo nomas ŝin la Medicea Venero. Ambaŭflanke de ŝi staris belaj marmoraj statuoj, belformaj viroj. Unu akrigadis la glavon, li estas nomata la Akriganto; la duan grupon prezentis la Luktistoj. La glavo estis akrigata, la Luktistoj luktis pri la diino de beleco.

De tiu tuta brilo la knabo kvazaŭ blindiĝis; la muroj radiis per diversaj koloroj, kaj ĉie estis vivo kaj moviĝado. Duoble montriĝis la bildo de Venero, de la surtera Venero, tiel vivoplena kaj flama, kiel Ticiano tion vidis. Du belegaj virinaj bildoj! La belajn ne vualitajn membrojn ili etendis sur la molaj kusenoj, la brusto leviĝadis kaj la kapo moviĝadis, tiel ke la abundaj bukloj ondiĝadis ĉirkaŭ la rondaj ŝultroj, dum la mallumaj okuloj esprimadis ardantajn pensojn. Tamen neniu el ĉiuj bildoj kuraĝis eliri tute el la kadro. Eĉ la diino de beleco, la luktistoj kaj la akrigisto restis sur siaj lokoj, ĉar la aŭreolo, kiu radiis de la Dipatrino, de Jesuo kaj de Johano, ilin katenis. La sanktulbildoj estis plu ne bildoj, sed la sanktuloj mem.

Kia brilo kaj kia beleco estis en la salonoj! Kaj la knabo ĉion vidis; la kupra porko iris paŝo post paŝo preter ĉiuj belegaĵoj kaj ĉarmegaĵoj. Unu vidaĵo forpuŝis la alian, sed nur unu bildo restis tute fortike en lia animo, precipe pro la gajaj, feliĉaj infanoj, kiuj troviĝis sur ĝi kaj al kiuj la knabo jam iam ĉe taglumo aprobe balancis sian kapon.

Multaj kredeble preteriras antaŭ tiu bildo senatente, kaj tamen ĝi enhavas en si tutan trezoron da poezio: tio estas Kristo, kiu malsupreniras en la inferon, sed ĉirkaŭ li oni vidas ne kondamnitojn, sed nur la idolistojn. La Florencano Angiolo Bronzino pentris tiun bildon; plej bele estas esprimita la certeco de la infanoj pri tio, ke ili venos en la ĉielon: du knaboj jam ĉirkaŭprenas unu la alian, unu knabo etendas la manon al alia, kiu troviĝas ankoraŭ profunde, kaj li montras sur sin mem, kvazaŭ li volus diri: "Mi iras en la ĉielon!" Ĉiuj aliaj staras kun necerteco aŭ kun espero aŭ kliniĝas, humile preĝante, antaŭ la Sinjoro Jesuo.

Tiun bildon la knabo rigardis pli longe ol ĉiun alian. La kupra porko longe kaj silente staris antaŭ ĝi. Oni aŭdis mallaŭtan ĝemon. Ĉu ĝi venis el la bildo aŭ el la brusto de la besto? La knabo levis la manon al la ridetantaj infanoj. Subite la besto kun li forgalopis, antaŭen tra la nefermita vestiblo.

"Dankon kaj benon al vi, ho bonega besto!" diris la malgranda knabo kaj karesis la kupran porkon, kiu saltis kun li malsupren laŭ la ŝtuparo, bum, bum!

"Dankon kaj benon al vi mem!" diris la kupra porko, "mi helpis al vi, kaj vi helpis al mi, ĉar nur havante senkulpan infanon sur mia dorso, mi ricevas forton, por kuri. Jes, vi vidas, mi ankaŭ havas la eblon veni sub la radiojn de la lampo antaŭ la bildo de la Dipatrino. Mi povas porti vin ĉien, nur ne internen en la preĝejon. Sed de ekstere mi povas, se vi estas kun mi, enrigardi tra la malfermita portalo. Ne deiru de mia dorso, ĉar se vi tion faros, tiam mi fariĝos senviva, kiel vi vidas min en la tago sur la strato Porta Rossa!"

"Mi restos kun vi, ho afabla besto!" diris la knabo, kaj tiam ili ekgalopis tra la stratoj de Florenco ĝis la placo antaŭ la preĝejo Santa Croce.

La granda pordo malfermiĝis, la kandeloj radiis de la altaro tra la preĝejo eksteren sur la dezertan placon.

Stranga brilo radiis el unu tomba monumento en la maldekstra flanka koridoro, miloj da moviĝantaj steloj formis kvazaŭ aŭreolon ĉirkaŭ ĝi. Sur la tombo troviĝis blazono, ruĝa ŝtupetaro sur blua fundmuro, ĝi ŝajnis flamanta kiel fajro. Tio estis la tombo de Galilei; ĝi estas simpla monumento, sed la ruĝa ŝtupetaro sur la blua fundmuro estas signifoplena blazona signo, tia, kia decas al ĉiu arto, ĉar; en ĝi la vojo ĉiam kondukas sur flamanta ŝtupetaro supren, al la ĉielo. Ĉiuj profetoj de la spirito leviĝas al la ĉielo, kiel la profeto Elia.

En la koridoro maldekstre ĉiu statuo sur la riĉaj sarkofagoj ŝajnis kvazaŭ ricevinta vivon. Tie staris Michel Angelo, tie staris Dante kun la laŭra krono ĉirkaŭ la frunto. Alfieri, Machiavelli, - flanko ĉe flanko tie ripozas tiuj herooj de la spirito, la fiero de Italujo.

(Ĝuste kontraŭ la tombo de Galilei troviĝas la tombo de Michel-Angelo; sur la monumento troviĝas lia busto kaj ankaŭ tri figuroj: la Skulpturo, la Pentrarto kaj la Arĥitekturo. Tute apude estas la tombo de Dante (la kadavro mem troviĝas en Ravenna); sur la monumento oni vidas Italujon, kiu montras al la kolosa statuo de Dante; la Poezio ploras pri la mortinto. Kelke da paŝoj plue troviĝas la tomba monumento de Alfieri, ornamita per laŭroj, liro kaj maskoj. Italujo ploras, klinita super lia ĉerko. Machiaveli finas ĉi tie la vicon de tiuj grandaj homoj.)
Tio estas belega preĝejo, multe pli bela, kvankam ne tiel granda, kiel la konstruita el marmoro katedra preĝejo de Florenco.

Ŝajnis, ke la marmoraj statuoj moviĝas, ke la grandaj figuroj levas sian kapon ĉiam pli alten kaj ĉe kantado kaj harmoniaj sonoj rigardas en la nokto al la kolorriĉa, radianta altaro, kie blanke vestitaj knaboj svingas orajn incensilojn. La forta odoro de la incensoj fluis el la preĝejo sur la liberan placon.

La knabo etendis sian manon en la direkto al la aŭreolo, sed en la sama momento la kupra porko forgalopis; li devis bone sin alpremi al ĝi; la vento bruis ĉirkaŭ liaj oreloj, li aŭdis, kiel la pordoj de la preĝejo knarante turnas sin sur siaj hokoj, fermiĝante, sed samtempe la konscio kvazaŭ lin forlasis, li eksentis glacian malvarmon kaj malfermis la okulojn.

Estis mateno; li sidis duone deglitiĝinte de la kupra porko, kiu, kiel ĉiam, staris sur la strato Porta Rossa.

Granda timo atakis la knabon ĉe la penso pri tiu, kiun li nomis sia patrino, pri ŝi, kiu hieraŭ lin elsendis, por akiri monon. Tion li ne akiris, kaj li estis malsata kaj soifa. Ankoraŭ unu fojon li ĉirkaŭprenis la kolon de la kupra porko, kisis ĝin sur la rostro, faris al ĝi amikajn kapsignojn kaj ekmigris pluen al unu el la plej mallarĝaj stratoj, kies larĝo apenaŭ sufiĉis por bone ŝarĝita azeno. Granda fergarnita pordo staris duone malfermita; li iris supren laŭ ŝtona ŝtuparo kun malpuraj ŝtupoj kaj glata ŝnuro anstataŭ balustrado kaj eniris en nefermitan galerion kun ĉirkaŭe pendantaj ĉifonoj. De tie kondukis ŝtuparo sur la korton, kie estis etenditaj fortikaj metalfadenoj al ĉiuj etaĝoj de la domo, kaj unu sitelo ŝvebis apud la alia, dum la levmaŝino knaris kaj la siteloj dancadis en la aero, tiel ke la akvo disŝprucadis sur la korton. Li iris ankoraŭ sur alian ruinan ŝtuparon. Du maristoj, rusoj, gaje saltis malsupren kaj preskaŭ renversis la kompatindan knabon; ili venis de sia nokta amuziĝo. Post ili venis ne tre juna, sed fortikakorpa virino kun abundaj nigraj haroj. "Kion vi alportas hejmen?" ŝi demandis la knabon.

"Ne koleru!" petis la knabo, "mi ricevis nenion, tute nenion!" Li kaptis la jupon de la patrino, kvazaŭ li volus ĝin kisi. Ili eniris en la ĉambron; ni ĝin ne priskribos, ni nur diros, ke tie staris ansopoto kun ardantaj karboj, kion ili tie nomas "marito". Ĝin ŝi prenis sur la brakon, varmigis al si la fingrojn kaj ekpuŝis la knabon per la kubuto. "Certe vi havas monon!" ŝi kriis.

La infano ploris; ŝi puŝis lin per la piedoj, kaj la infano laŭte ekkriis. "Ĉu vi silentos, aŭ mi frakasos al vi, kriisto, la kapon!" ŝi diris kaj eksvingis la fajropoton, kiun ŝi tenis en la mano. La knabo kriante alklinis sin al la tero. Tiam tra la pordo eniris la najbarino, ankaŭ kun sia "marito" sur la brako. "Felicita! Kion vi faras kun la knabo?"

"Tio estas mia infano!" respondis Felicita. "Mi povas ĝin mortigi, se mi volos, kaj vin ankaŭ, Gianina!" Kaj ŝi svingis sian fajropoton. La najbarino levis sian defende supren, kaj tiamaniere ambaŭ potoj interfrapiĝis tiel, ke en la ĉambro ekflugis potpecoj, fajro kaj cindro. Sed la knabo rapide elkuris tra la pordo, trans la korton kaj for el la domo. La kompatinda knabo kuris tiel longe, ĝis li fine plu ne povis spiri. Li haltis antaŭ la preĝejo Santa Croce, antaŭ tiu preĝejo, kies portalo en la lasta nokto malfermiĝis antaŭ li, kaj li eniris. Ĉio radiis! Li stariĝis genue apud la unua tombo dekstre - tio estis la tombo de Michel Angelo - kaj baldaŭ li laŭte ploris. Homoj eniradis kaj eliradis, la Diservo estis farata, kaj neniu zorgis pri la knabo. Nur unu maljuna urbano haltis, atente rigardis lin kaj poste foriris simile al la aliaj.

Malsato kaj soifo turmentis la knabon, li estis malsana kaj preskaŭ sveninta. Li rampis en la angulon inter la muro kaj la marmora monumento kaj endormiĝis. Estis jam ĉirkaŭ vespero, kiam li vekiĝis per tio, ke iu lin skuis. Li salte leviĝis, kaj antaŭ li staris tiu sama maljuna urbano.

"Ĉu vi estas malsana? Kie estas via hejmo? Ĉu vi estis ĉi tie dum la tuta tago?" tiel sonis kelkaj el la muliaj demandoj, kiujn faris al li la maljunulo. La demandojn la knabo respondis, kaj la maljunulo prenis lin kun si en malgrandan dometon, kiu troviĝis tre proksime en unu el la flankaj stratoj. Tio estis metiejo de gantisto; ili eniris. La edzino ĉiam ankoraŭ sidis diligente ĉe sia laboro kaj kudris, kiam ili alvenis. Malgranda blanka Bolonia hundeto, ĉirkaŭtondita tiel mallonge, ke oni povis vidi ĝian rozokoloran haŭton, saltis sur la tablon kaj komencis saltadi antaŭ la malgranda knabo.

"Senkulpaj animoj rekonas sin reciproke," diris la virino kaj karese ektuŝis la hundon kaj la knabon. La bonaj homoj donis al li manĝi kaj trinki kaj diris, ke li povas resti ĉe ili ankaŭ por la nokto. La sekvantan tagon patro Giuseppe parolos kun lia patrino. Oni donis al li malgrandan senkomfortan liteton, sed por li, kiu ofte devis dormi sur la ŝtona tero, la liteto estis reĝe bonega. Li dormis tre bone kaj sonĝis pri la luksaj bildoj kaj pri la kupra porko.

En la sekvanta mateno patro Giuseppe eliris, sed la kompatinda infano tute ne ĝojis pri tio, ĉar ĝi sciis, ke tiu iro havis la intencon venigi ĝin al ĝia patrino; kaj la knabo ploris kaj kisis la malgrandan viglan hundon, kaj la virino balancis al ili ambaŭ sian kapon.

Kaj kian respondon alportis patro Giuseppe? Li multe parolis kun sia edzino, kaj ŝi kapjesis kaj karesis la knabon. "Li estas ĉarmega knabo!" ŝi diris. "Li povas fariĝi tiel same brava gantisto, kiel vi estis! Kaj li havas fingrojn delikatajn kaj flekseblajn! La Dipatrino mem destinis al li, ke li fariĝu gantisto!"

Kaj la knabo restis en la domo, kaj la virino mem instruis al li la kudradon. Li bone manĝis, li bone dormis, li fariĝis vigla kaj komencis reciprokan incitetadon kun Bellissima - tiel estis nomata la hundeto. La virino minacis per la fingroj, faris riproĉojn kaj koleris, kaj la knabo prenis tion al sia koro. Enpensiĝinte li sidis en sia malgranda ĉambro, kiu per sia fenestro estis turnita al la strato, kie oni sekigadis felojn. Dikaj feraj stangoj estis antaŭ la fenestroj, li ne povis dormi, la kupra, porko okupis lian kapon, kaj subite li aŭdis ekstere ian bruon. Jes, tio certe estis ĝi! Li alsaltis al la fenestro, sed oni nenion vidis, ĉio pasis.

"Helpu al la sinjoro porti lian keston kun farboj!" diris matene la virino al la knabo, kiam la juna najbaro, pentristo, entrenis la keston kaj grandan pecon da kunrulita tolo. La infano prenis la keston, sekvis la pentriston, kaj ili ekiris la vojon al la galerio, leviĝis laŭ la sama ŝtuparo, kiun li konis de tiu nokto, kiam li rajdis sur la kupra porko. Li denove rekonis la statuojn kaj pentraĵojn, la belegan marmoran Veneron kaj ĉion, kio tie estis pentrita; li vidis denove la Dipatrinon, Jesuon kaj Johanon.

Jen ili haltis antaŭ la pentraĵo de Bronzino, sur kiu Kristo malleviĝas en la inferon kaj la infanoj ĉirkaŭ li ridetas en dolĉa certeco pri la ĉielo. La malriĉa infano ankaŭ ridetis, ĉar ĉi tie ĝi estis en sia ĉielo.

"Nun iru hejmen!" diris la pentristo al li, post kiam li staris la tutan tempon, kiu estis bezonata por aranĝi la stablon.

"Ĉu vi permesas al mi rigardi?" demandis la knabo. "Ĉu vi permesas al mi rigardi, kiel vi pentros la bildon sur la blanka peco da tolo?"

"Nun mi ankoraŭ ne pentras," respondis la sinjoro kaj elprenis sian nigran kreton. Rapide moviĝis la mano, la okulo mezuris la grandan bildon, kaj, kvankam oni vidis nur maldikan strekon, baldaŭ tie staris Kristo, ŝvebante, kiel sur la kolora bildo.

"Sed iru do!" diris la pentristo, kaj la knabo silente iris hejmen, sidiĝis sur la tablo kaj lernis kudradon de gantoj.

Sed dum la tuta tago liaj pensoj estis en la galerio de pentraĵoj, kaj tial li pikadis al si la fingrojn kaj laboris tre mallerte, sed kun Bellissima li plu ne petolis. Kiam fariĝis vespero kaj la pordo al la strato estis nefermita, li nerimarkite eliris. Estis malvarme, tamen stellume, bele kaj serene. Li vagis tra la stratoj, sur kiuj estis jam senbrue, kaj baldaŭ li haltis antaŭ la kupra porko. Li klinis sin super ĝin, kisis ĝian brilantan rostron kaj sidiĝis sur ĝia dorso. "Ho afabla besto," li diris, "kiel forte mi sopiris al vi! En ĉi tiu nokto ni devas fari rajdan promenon!"

La kupra porko kuŝis senmove, kaj la freŝa akvo fluetis el ĝia buŝo. La knabo sidis kvazaŭ kavaliro, kaj subite iu ektiris lin je la basko. Li ekrigardis, - tio estis Bellissima, la malgranda ĝisnude tondita Bellissima. La hundo elŝteliĝis el la domo kune kun li kaj sekvis lin, ne rimarkate de li. Bellissima bojis, kvazaŭ ĝi volus diri: "Vidu, jen mi estas, kial vi sidiĝis ĉi tie?" Neniu fajrokraĉanta drako povus ektimigi la knabon pli, ol la hundeto sur ĉi tiu loko. Bellissima sur la strato, kaj krom tio ne vestita, kiel parolis la maljuna patrino, - kio fariĝos el tio! En vintra tempo la hundo neniam eliris, ne ricevinte sur sin pritonditan kaj bele ĉirkaŭkudritan ŝafidan felon. La felo povis esti alfortikigata per ruĝa rubando al la kolo, sur kiu pendis banto kaj tintilo; tiel same ĝi estis ligata ankaŭ sub la ventro. Kiam la hundo en vintra tempo eliris en tiu kostumo kun la sinjorino, ĝi aspektis preskaŭ kiel juna kapro. Nun Bellissima eliris kun li, kaj ne vestita! Kio fariĝos el tio! Ĉiuj revoj malaperis, tamen la knabo kisis la kupran porkon, prenis Bellissiman, tremantan de malvarmo, sub la brakon kaj ekkuris hejmen tiel rapide, kiel li povis.

"Kun kio vi forkuras!" ekkriis du ĝendarmoj, kiujn li renkontis; kaj Bellissima bojis. "Kie vi ŝtelis la belan hundon?" ili demandis kaj prenis la hundon.

"Ho, redonu ĝin al mi!" plorkriis la knabo.

"Se vi ĝin ne ŝtelis, tiam vi povas diri hejme, ke oni povas ricevi la hundon returne en la gardejo." Ili diris al li la nomon de la loko kaj foriris kun Bellissima.

Kia mizero kaj malfeliĉo! Li ne sciis, ĉu li devas ĵeti sin en Arnon aŭ iri hejmen kaj ĉion konfesi. "Ili certe min batmortigos," li pensis. "Sed mi volonte lasos batmortigi min, tiam mi ja venos al Jesuo kaj al la Dipatrino!" Kaj li iris hejmen, preskaŭ speciale por esti batmortigita.

La pordo estis ŝlosfermita, la pordan martelon li ne povis atingi, kaj sur la strato estis neniu; sed unu ŝtono el la pavimo estis elliberiĝinta, kaj per ĝi li ekfrapis je la pordo. "Kiu estas?" oni demandis el interne.

"Estas mi," li kriis, "Bellissima malaperis! Malfermu al mi kaj batmortigu miu!"

Ha, kia teruro nun fariĝis pro la kompatinda Bellissima, precipe ĉe la sinjorino. Ŝi tuj ekrigardis sur la muron, kie estis konservata la kovraĵo de la hundo, kaj la malgranda felo tie pendis!

"Bellissima en la gardejo!" ŝi ekkriis akre. "Ho malbona infano! Kiamaniere vi ĝin ellasis! Ĝi mortos de frosto! La delikata besto inter la krudaj soldatoj!"

La patro devis tuj kuri! La virino kriis, kaj la knabo ploris. Ĉiuj loĝantoj de la domo kurkolektiĝis, ankaŭ la pentristo. Li prenis la knabon inter siajn genuojn, faris al li demandojn, kaj iom post iom li eksciis la tutan historion pri la kupra porko kaj la galerio de pentraĵoj. Tute klare komprenebla ĝi ne estis, la pentristo tamen konsolis la knabeton, penis trankviligi la virinon, sed ĉi tiu kontentiĝis ne pli frue ol tiam, kiam venis la patro kun Bellissima, kiu estis troviĝinta inter la soldatoj. Tiam fariĝis granda ĝojo, kaj la pentristo karesis la kompatindan knabon kaj donis al li kelke da pentraĵetoj.

Kiaj belegaj pecoj tio estis, kiaj komikaj kapoj! Sed antaŭ ĉio inter tiuj bildoj troviĝis la kupra porko mem, tute kiel vivanta! Nenio povis esti pli bela! En malmulte da strekoj ĝi staris sur la papero, kaj eĉ la domo malantaŭe estis aludita.

"Ho, se mi ankaŭ povoscius desegni kaj pentri! Mi povus ja tiam alproprigi al mi la tutan mondon!"

En la sekvanta tago, en la unua minuto, en kiu li estis sola, la knabeto prenis la krajonon kaj provis sur la blanka flanko de unu el la pentraĵetoj fari desegnon de la kupra porko; kaj li sukcesis! La desegno estis iom malrekta, iom tro alta aŭ tro malalta, unu piedo dika, alia maldika, ĝi tamen estis rekonebla; li mem ĝojegis pri tio. La krajono nur ne volis iri tiel ĝuste, kiel ĝi devis, tion li bone rimarkis. Sed en la sekvanta tago troviĝis jam alia kupra porko apud la unua, kaj ĝi estis centoble pli bona; la tria estis tiel bona, ke ĉiu povis ĝin rekoni tuj per la unua rigardo.

Sed kun la kudrado de gantoj la afero iris malbone; en sia metio li progresadis nur malrapide; ĉar la kupra porko nun instruis lin, ke ĉiujn bildojn oni povas transporti sur paperon, kaj la urbo Florenco estas tuta lernolibro, se oni nur volas folii en ĝi. Sur la Piazza della Trinitá staras gracia kolono kaj sur ĝi la diino de justeco kun ligitaj okuloj kaj kun pesilo; baldaŭ ĝi staris sur papero, kaj ĝin starigis tie la malgranda knabo de la gantisto. La kolekto da bildoj kreskis, sed ĝis nun nur senvivaj objektoj donis por tio la materialon. Jen unu tagon saltis antaŭ li Bellissima. "Staru trankvile!" li vokis al ĝi, "tiam vi fariĝos glora kaj trovos lokon inter miaj bildoj!" Sed Bellissima ne volis stari trankvile, tial oni devis ĝin ligi: Ĝiajn kapon kaj voston li alligis, ĝi bojis kaj saltis, li devis streĉi la Ŝnuron. Tiam eniris la sinjorino.

"Ho malbonega knabo! La malfeliĉa besto!" estis ĉio, kion ŝi povis diri. Ŝi puŝis la knabon je la flanko, tretis lin per la piedoj kaj forpelis lin el sia domo, lin, kiu montriĝis plej sendanka sentaŭgulo, plej malpia infano. Kaj kun ploro ŝi kisis sian malgrandan duone sufokitan Bellissiman.

En tiu momento sur la ŝtuparo iris malsupren la pentristo.... Ĉi tie estas la punkto de turniĝo de la historio.

En la jaro 1834 en Florenco, en la Academia delle Arte, estis ekspozicio; du pentraĵoj, troviĝantaj unu apud la alia, kolektis ĉirkaŭ si amason da admirantoj. Sur la malpli granda bildo estis prezentita malgranda vigla knabo, kiu sidis kaj desegnis. Kiel modelon li havis blankan mallonge pritonditan mopson; sed la besto, kiu ne volis stari trankvile, pro tio estis alligita je la kapo kaj la vosto per ŝnuretoj. Tiu bildo havis en si tian vivon kaj verecon, ke ĝi ĉiujn altiris. La pentrinto, kiel oni rakontis, estis juna Florencano, kiu, estante malgranda knabo, estis trovita sur la strato kaj edukita de maljuna gantisto. La pentradon li lernis mem. Unu nun glora pentristo eltrovis la talenton, kiam oni intencis forpeli la knabon pro tio, ke la favoraton de la sinjorino, la malgrandan mopson, li ligis kaj faris modelo.

La gantista knabo fariĝis granda pentristo, tion montris la bildo, precipe tion montris la apude pendanta pli granda pentraĵo. Ĉi tie estis nur unu sola figuro, ĉifonaĵe vestita bela knabo, kiu sidis sur la strato kaj dormis. Li apogis sin al la kupra porko sur la strato Porta Rossa. Ĉiuj rigardantoj konis la lokon. La brakoj de la knabo ripozis sur la kapo de la porko; la knabo dormis tute senzorge, la lampo antaŭ la bildo de la Dipatrino ĵetadis fortan lumon sur la palan belan vizaĝon de la infano. Tio estis belega pentraĵo; granda orita kadro ĝin ĉirkaŭis, kaj super la supro de la kadro pendis laŭra krono, sed inter la verdaj folioj troviĝis plektita nigra banto, kaj de ĝi pendis malsupren longa funebra krepo.

La juna artisto mortis antaŭ ketke da tagoj!