H. C. Andersen: Fabeloj

Fajrilo

Sur la granda vojo marŝis soldato : "Unu, du! unu, du!" Li havis tornistron sur la dorso kaj sabron ĉe la flanko, ĉar li estis antaŭe en milito, sed nun li iris hejmen. Jen li renkontis sur la vojo maljunan sorĉistinon; ŝi estis terure malbela, ŝia malsupra lipo pendis ĝis la brusto. Ŝi diris : "Bonan tagon, soldato! Kian belan sabron kaj grandan tornistron vi havas! Vi estas vera soldato! Nun vi ricevos tiom multe da mono, kiom vi volas havi."

"Mi dankas, maljuna sorĉistino!" diris la soldato.

"Ĉu vi vidas tie la grandan arbon?" diris la sorĉistino, montrante arbon, kiu troviĝis apud ili. "Ĝi estas interne tute malplena. Se vi grimpos sur ĝi ĝis la supro, vi ekvidos truon, tra kiu vi povos enrampi kaj malleviĝi malsupren ĝis la profundo de la arbo. Mi alligos al vi ŝnuron al la korpo, por ke mi povu returne tiri vin supren, kiam vi min vokos."

"Kion do mi devas fari tie en la arbo?" demandis la soldato.

"Preni monon!" diris la sorĉistino. "Kiam vi venos sur la fundon de la arbo, vi troviĝos en longa koridoro; tie estas tute lume, ĉar tie brulas pli ol cent lampoj. Tie vi rimarkos tri pordojn. Vi povas ilin malfermi, la Ŝlosilo sidas en ili. Kiam vi eniros en la unuan ĉambron, vi ekvidos en la mezo, sur la planko, grandan keston, sur kiu sidas hundo. Ĝi havas du okulojn tiel grandajn, kiel du tasoj, sed vi ne timu pro tio! Mi donas al vi mian antaŭtukon kun bluaj ĉeloj; vi etendos ĝin sur la planko, poste aliru rapide, kaptu la hundon, metu ĝin sur mian antaŭtukon, kaj tiam malfermu la keston kaj prenu tiom da mono, kiom vi volas. La tuta mono estas kupra. Sed se vi preferas havi arĝenton, vi devas iri en la sekvantan ĉambron; tie sidas hundo, kiu havas okulojn tiel grandajn, kiel radoj de muelilo; vi tame ne timu, metu la hundon sur mian autaŭtukon kaj prenu monon. Se vi tamen volas havi oron, vi povas ĝin ankaŭ ricevi en tia granda kvanto, kian vi povos porti, se vi iros en la trian ĉambron. Sed la hundo, kiu tie sidas sur la kesto kun la mono, havas du okulojn, el kiuj ĉiu estas tiel granda, kiel ronda turo. Jes, tio estas ĝusta hundo. Vi tamen ne timu; metu la hundon sur mian anttaŭtukon, tiam ĝi nenion faros al vi, kaj prenu el la kesto tiom da oro, kiom vi volos."

"Tio tute ne estas malbona!" diris la soldato. "Sed kion mi devas doni al vi, maljuna sorĉistino? Ĉar mi povas ja kompreni, ke vi ankaŭ volas ion havi!"

"Ne", diris la sorĉistino, "eĉ unu speson mi ne volas havi. Al mi alportu nur la malnovan fajrilon, kiun mia avino forgesis, kiam ŝi estis tie interne la lastan fojon."

"Bone", diris la soldato, "alligu do al mi la ŝnuron al la korpo".

"Jen ĝi estas", diris la sorĉistino, "kaj jen estas mia antaŭtuko kun la bluaj ĉeloj."

La soldato grimpis sur la arbon, rampis tra la truo malsupren kaj troviĝis, kiel la sorĉistino diris, en la granda koridoro, kie brulis pli ol cent lampoj.

Li malfermis la unuan pordon. Ha, tie sidis hundo, kun okuloj tiel grandaj, kiel tasoj, kaj rigide lin rigardis.

"Vi estas brava knabo!" diris la soldato, metis ĝin sur la antaŭtukon de la sorĉistino kaj prenis tiom da kupra mono, kiom povis eniri en liajn poŝojn, poste li fermis la keston, metis sur ĝin returne la hundon kaj iris en la duan ĉambron. Al la diablo! tie sidis la hundo kun la okuloj tiel grandaj, kiel radoj de muelilo.

"Ne rigardu min tiel rigide!" diris la soldato, "ĉar la okuloj vin ekdolorus!" Kaj li metis la hundon sur la antaŭtukon de la sorĉistino. Kiam li ekvidis la multon de la arĝenta mono en la kesto, li elĵetis la tutan kupran monon kaj plenigis al si la poŝojn kaj la tornistron sole per arĝento. Poste li eniris en la trian ĉambron. Ha, kiel terure! La hundo, kiu tie estis, efektive havis du okulojn tiel grandajn, kiel rondaj turoj, kaj ili turniĝadis en ĝia kapo, kiel radoj.

"Bonan vesperon!" diris la soldato kaj ektuŝis per la mano sian ĉakon, ĉar tian hundon li neniam antaŭe vidis; sed post kiam li dum kelka tempo ĝin rigardis, li ekpensis : "Nu, nun estas sufiĉe!" kaj li metis la hundon sur la plankon kaj malfermis la keston. Ha, Dio nin gardu! Kia grandega amaso da oro! Per ĝi li povus aĉeti la tutan Kopenhagon kaj la sukeraĵojn, la stanajn soldatojn, la vipojn kaj la balancĉevalojn de la tuta mondo. Jes, tie estis bela kvanto da mono! La soldato elĵetis for la tutan arĝentan monon, per kiu li antaŭe plenigis siajn poŝojn kaj sian tornistron, kaj anstataŭ tio li prenis oron; ĉiujn poŝojn, la tornistron, la ĉakon kaj la botojn li plenigis tiel, ke li preskaŭ ne povis iri. Ho, kiom multe da mono li nun havis! La hundon li residigis sur la keston, li fermis la pordon kaj ekkriis supren tra la arbo:

"Tiru min supren, maljuna sorĉistino!"

"Ĉu vi prenis ankaŭ la fajrilon?" demandis la sorĉistino.

"Efektive" diris la soldato, "pri tio mi tute forgesis". Kaj li iris kaj prenis la fajrilon. La sorĉistino tiris lin supren, kaj li troviĝis denove sur la vojo kun poŝoj, botoj, tornistro kaj ĉako plenegaj de oro.

"Por kio vi bezonas la fajrilon?" demandis la soldato.

"Tio tute ne estas via afero!" diris la sorĉistino, "vi ricevis ja monon, nun donu al mi nur la fajrilon."

"Babilaĵo!" diris la soldato; "tuj diru al mi, por kio vi ĝin bezonas, aŭ mi eltiros mian sabron kaj dehakos al vi la kapon!"

"Ne!" diris la sorĉistino. Tiam la soldato dehakis al ŝi la kapon. Ŝi falis senviva. Sed li enligis sian tutan monon en ŝian antaŭtukon, prenis ĝin sur la dorson, kiel paksakon, metis la fajrilon en la poŝon kaj iris rekte en la urbon.

Tio estis bela urbo; kaj li engastiĝis en la plej bela hotelo, postulis la plej belajn ĉambrojn kaj tiujn manĝaĵojn, kiujn li plej multe amis, ĉar nun li estis ja riĉa, havante tiom multe da mono.

Estas vero, ke al la servisto, kiu estis purigonta liajn botojn, ŝajnis, ke tio estas tre strangaj malnovaj botoj por tiel riĉa sinjoro; sed li ankoraŭ ne aĉetis al si novajn. Sed la sekvantan tagon li ricevis botojn, kun kiuj oni efektive povus paradi, kaj ankaŭ plej bonspecajn vestojn. Nun el la soldato fariĝis eminenta sinjoro, kaj oni rakontadis al li pri ĉiuj belegaĵoj de la urbo, pri la reĝo, kaj pri tio, kia ĉarmega reĝidino estas lia filino.

"Kie oni povas ŝin vidi?" demandis la soldato.

"Oni tute ne povas ŝin vidi!" oni respondis al li. "Ŝi loĝas en granda kupra kastelo, defendata ĉirkaŭe de multe da muregoj kaj turoj. Neniu krom la reĝo, havas la permeson venadi al ŝi, ĉar estis antaŭdirite, ke ŝi edziniĝos kun tute simpla soldato, kaj tion la reĝo ne povas toleri."

"Mi tre volus ŝin vidi!" pensis la soldato, sed por tio li kornpreneble ne povis ricevi la permeson.

Li ekvivis tre gaje, iradis tre ofte en la teatron, veturadis en la ĝardenon de la reĝo kaj donadis multe da mono al la malriĉuloj, kio estis tre laŭdinda. Li sciis ja el la antaŭa tempo, kiel malbone estas, kiam oni ne posedas eĉ unu speson. Nun li estis riĉa, havis bonspecajn vestojn kaj ricevis multe da amikoj, kiuj ĉiuj diris, ke li estas brava homo, vera kavaliro, kaj tio tre plaĉis al la soldato. Sed ĉar li ĉiutage nur elspezadis monon kaj neniam ion enspezis, tial fine restis al li nur dek spesoj; kaj el la belegaj ĉambroj, en kiuj li antaŭe loĝis, li devis transloĝiĝi tre alten, en malgrandan frontonan ĉambreton tute sub la tegmento, li devis mem brosadi al si siajn botojn kaj flikadi ilin per flikkudrilo, kaj neniu el liaj amikoj venadis al li, ĉar oni devis leviĝi al li per tro multe da ŝtupoj.

Estis tre malluma vespero, kaj li ne povis eĉ aĉeti al si kandelon; tiam li subite rememoris, ke verŝajne troviĝas ankoraŭ peceto da meĉo en la fajrilo, kiun li kunportis kun si el la kaverno de la arbo, en kiun la sorĉistino envenigis lin. Li elprenis la fajrilon kaj la meĉon; sed apenaŭ li ekbatis fajron kaj la fajreroj ekflugis el la fajrilo, la pordo rapide malfermiĝis, kaj la hundo, kiu havis okulojn kiel tasojn kaj kiujn li vidis siatempe sub la arbo, staris nun antaŭ li kaj diris : "Kion mia sinjoro ordonas?"

"Kio tio estas!" diris la soldato, "tio estas ja stranga fajrilo, se mi povas ricevi per ĝi tion, kion mi volas! Havigu al mi iom da mono", li diris al la hundo; kaj fulmorapide ĝi malaparis, kaj fulmorapide ĝi reaperis, tenante en sia buŝo grandan monujon plenan de mono.

Nun la soldato sciis, kia eksterordinara fajrilo tio estis. Se li batis unu fojon, venis la hundo, kiu sidis sur la kesto kun la kupra mono; se li batis du fojojn, venis tiu, kiu havis la arĝentan monon; kaj se li batis tri fojojn, venis tiu, kiu havis la oron. Nun la soldato denove transloĝiĝis en belegajn ĉambrojn malsupre, vestis sin per bonaj vestoj, kaj tiam tuj rekonis lin ĉiuj liaj bonaj amikoj kaj tre forte lin estimis.

Unu fojon li ekpensis: "Estas ja efektive strange, ke oni ne povas vidi la reĝidinon! Ĉiuj diras, ke ŝi estas eksterordinare bela, sed kion oni havas de tio, se ŝi ĉiam devas sidi en la granda kupra kastelo kun la multo da turoj? Ĉu mi tute ne povus ŝin vidi? Kie estas mia fajrilo?" Li ekbatis fajron, kaj fulmorapide aperis la hundo kun la okuloj kiel tasoj.

"Estas vero, ke nun estas malfrue en la nokto", diris la soldato, "mi tamen tre forte dezirus vidi la reĝidinon, almenaŭ por unu malgranda momento!"

La hundo tuj malaperis, kaj autaŭ ol la soldato povis pensi pri tio, li vidis ĝin jam returne kun la reĝidino. Ŝi sidis kaj dormis sur la dorso de la hundo, kaj ŝi estis tiel bela, ke ĉiu povus vidi, ke ŝi estas vera reĝidino. La soldato ne povis sin deteni kaj kisis ŝin, ĉar li estis vera soldato.

Post tio la hundo kun la reĝidino forkuris returne. Kiam fariĝis mateno kaj la reĝo kaj la reĝino sidis ĉe la matenmanĝo, la reĝidino diris, ke ŝi havis en la nokto tre strangan sonĝon pri hundo kaj soldato; ke ŝi rajdis sur la hundo kaj la soldato ŝin kisis.

"Tio estus efektive bela historio!" diris la reĝino. Oni decidis, ke en la venonta nokto unu el la maljunaj sinjorinoj de la kortego maldormos ĉe la reĝidino, por vidi, ĉu tio estis efektiva sonĝo, aŭ kio alia ĝi estas.

La soldato terure sopiris vidi denove la belan reĝidinon, kaj tial la hundo denove venis en la nokto, prenis la reĝidinon kaj kuris kiel rapide ĝi povis; sed la maljuna korteganino metis sur sin akvobotojn kaj postkuris tiel same rapide. Kiam ŝi vidis, ke ili malaperis en granda domo, ŝi pensis: "Nun mi scias, kie estas la loko!" kaj ŝi markis per peco da kreto sur la pordo grandan krucon. Post tio ŝi iris hejmen kaj kuŝiĝis, kaj ankaŭ la hundo kun la reĝidino revenis. Sed kiam la hundo vidis, ke sur la pordo, kie loĝas la soldato, estas desegnita kruco, ĝi ankaŭ prenis pecon de kreto kaj faris krucojn sur ĉiuj pordoj en la tuta urbo. Tio estis saĝa ago, ĉar nun la korteganino ne povis ja trovi la ĝustan pordon, ĉar sur ĉiuj troviĝis krucoj.

Frue matene venis la reĝo kaj la reĝidino, la maljuna korteganino kaj ĉiuj oficiroj, por vidi, kie la reĝidino estis en la nokto.

"Jen ĝi estas!" diris la reĝo, kiam li ekvidis la unuan pordon, markitan per kruco.

"Ne, ĝi estas tie, kara edzeto!" diris la reĝino, kiam ŝi rimarkis la duan pordon kun la kruco.

"Sed jen estas ankaŭ, kaj jen estas denove!" ili ĉiuj ekkriis; kien ajn ili rigardis, troviĝis krucoj sur la pordoj. Tiam ili komprenis, ke ĉia serĉado estus vana.

Sed la reĝino estis tre saĝa virino, kiu povosciis pli ol nur veturadi en kaleŝo. Si prenis sian grandan oran tondilon, distranĉis grandan pecon da silka ŝtofo kaj kudris malgrandan beletan saketon, kiun ŝi plenigis per delikata poligona grio kaj alligis al la dorso de la reĝidino; ŝi faris en la saketo malgrandan truon, tiel, ke la grio povis ŝutmarki la tutan vojon, kiun la reĝidino trapasus.

En la nokto la hundo venis denove, prenis la reĝidinon sur sian dorson kaj kuris kun ŝi al la soldato, kiu ŝin tre forte amis kaj tre dezirus esti princo, por povi edziĝi kun ŝi.

La hundo tute ne rimarkis, kiel la tuta vojo de la kastelo ĝis la fenestro, tra kiu ĝi eniris kun la reĝidino, estis ŝutmarkita. Tial matene la reĝo kaj la reĝino vidis klare, kie ilia filino estis en la nokto, kaj tiam ili prenis la soldaton kaj ĵetis lin en malliberejon.

Tie do li sidis. Ha, kiel mallume kaj enuige estis tie! Oni ankaŭ diris al li: "Morgaŭ oni vin pendigos!". Tio ne estis tre agrabla sciigo; kaj plie li restigis sian fajrilon en la hotelo. Matene li tra la fera krado antaŭ sia malgranda fenestro povis vidi, kiel la popolo el la urbo rapide alkuras, por vidi, kiel oni lin pendigos. Li aŭdis la tamburadon kaj vidis la marŝantajn soldatojn. Ĉiuj loĝantoj, de la urbo estis sur la piedoj; inter ili estis ankaŭ unu botista bubo kun leda antaŭtuko kaj pantofloj; li kuris tiel rapide, ke unu pantoflo desaltis kaj falis ĝuste antaŭ la muro malantaŭ kiu sidis la soldato kaj rigardis tra la krado.

"Aŭskultu, botisteto! vi ne bezonas tiel rapidi", diris al li la soldato, "oni ja nenion faros, antaŭ ol mi venos. Sed se vi kuros al mia antaŭa loĝejo kaj alportos al mi mian fajrilon, vi ricevos kelke da spesdekoj. Sed kuru rapide, prenu la piedojn en la manojn!". La botista bubo volis havi la monon, kaj rapide kiel sago li kuris, prenis la fajrilon, donis ĝin al la soldato, kaj... nun ni baldaŭ aŭdos.

Ekster la urbo estis konstruita granda pendigilo, ĉirkaŭe staris la soldatoj kaj multaj miloj da homoj. La reĝo kaj la reĝino sidis sur belega trono, ĝuste kontraŭe de la juĝistoj kaj de la tuta konsilistaro.

Jam la soldato staris supre sur la ŝtuparo; sed kiam oni volis meti la ŝnuron ĉirkaŭ lian kolon, li diris, ke antaŭ ol mizera pekinto estas ekzekutata, oni ja ĉiam plenumas al li ian senkulpan deziron; li tre dezirus fumi pipon da tabako, tio estos ja la lasta pipo, kiun li ricevos en ĉi tiu mondo!

Tion la reĝo ne dolis rifuzi al li; la soldato prenis do sian fajrilon kaj ekbatis fajron, unu, du, tri fojojn. Kaj jen aperis ĉiuj hundoj, tiu kun la okuloj kiel tasoj, tiu kun la okuloj kiel radoj de muelilo kaj tiu, kiu havis okulojn tiel grandajn, kiel rondaj turoj.

"Helpu al mi, ke oni min ne pendigu!" diris la soldato. Tiam la hundoj ĵetis sin sur la juĝistojn kaj sur ta tutan konsilistaron, kaptis unu je la piedoj, alian je la nazo, kaj ĵetis ilin tiel alten en la aeron, ke ĉe la refalado ili disrompiĝis en pecetojn.

"Mi ne volas!" diris la reĝo, sed la plej granda hundo kaptis lin kaj la reĝinon kaj ĵetis ilin, kiel ĉiujn aliajn. Tiam la soldatoj ektimis, kaj la tuta popolo ekkriis: "Kara soldato, vi estos nia reĝo kaj ricevos la belan reĝidinon!"

Post tio oni sidigis la soldaton en la kaleŝo de la reĝo, kaj ĉiuj tri hundoj dancis antaŭe kaj kriis "Hura!" kaj la knaboj fajfis tra la fingroj, kaj la soldatoj faris prezentadon. La reĝidino estis elliberigita el la kupra kastelo kaj fariĝis reĝino, kaj tio certe plaĉis al ŝi. La edziĝa festo daŭris ok tagojn, kaj la hundoj sidis ankaŭ ĉe la tablo kaj rigardis per grandaj okuloj.