<<  BRUMM KAJ PIPENBEK Raymond Schwartz: La Stranga Butiko

Al mia bona amiko, Jan Kostecki.

VI RESANIĜIS!

Mi ĵus konstatis, kara Jan,
Ke reprosperas via san'
Samkiel kverko;
Sen febro nun kaj sen kolik'
Vi floras kiel florbrasik'
En grasa sterko!

Sed kio resanigis vin?
Ĉu talisman', ĉu medicin'?
Ĉu pentofaro?
Ha, kia ŝerc', ― mi scias, ke
Eĉ ne sukcesis helpo de
... Veterinaro!

Mi longe pensis pri la kaŭz'
De via kontraŭvivo-naŭz'
Kaj min konvinkis
La fakto, ke vi febris nur,
Ĉar peke kontraŭ la natur'
Vi ... akvon trinkis!

Ĉu vi memoras? ― Jes, ĉe mi
Vi tiel tede petis pri
Freŝ-akva guto,
Ke mi konsentis pro la pac',
Kaj vi ... ĝin trinkis sen grimac'
Samkiel bruto!

Kunkulpa en la krima far'
Mi pente pensis pri ripar'
De ĉi blasfemo.
Mi lavis ĝin per ruĝa vin',
Kaj tio ŝajne savis vin
De l' anatemo,

Ĉar mi trinkadis, kara Jan,
Ĝis tia grad' je via san'
Kaj malpereo,
Ke sufiĉegus ĝi por re-
...laksigi regimenton de
La Sav-Armeo!