Mi vidis ilin ĉe l' marbordo
            
         En bankostumo, sen rembur',
            
         Reveni al natura ordo,
            
         Al pralinioj de l' figur' ;
            
         Mi vidis ilin sen glazuro,
            
         Sen ŝminkoŝel' de l' civiliz'
            
         Kaj kiaj ilin la naturo
            
         Prezentis iam: ... sen ĉemiz' ...
            
            	   
* * *
         Vestita nur per inkognito
            
         La baronin' ne pensas plu
            
         Pri teda devo de vizito
            
         En la salonoj de l' enu';
            
         Kaj se mi fidas al lorneto,
            
         Ŝi liberigis de bandaĝ',
            
         De brustoŝnuroj kaj korseto
            
         La ĉarmojn de matura aĝ'.
            
         Sed tiuj ĉarmoj sen hezito
            
         Aplikas sekvon de l' instru'
            
         Kaj siavice, por vizito,
            
         La mamoj kuras al genu' ...
            
         El kio ni konkludas prave
            
         Eternan veron de l' maksim' :
            
         „ Se la natur' nin tenas sklave,
            
         Pli sklave tenas nin kutim'! “
            
            	    
* * *
         Ĉe l' mara bordo eĉ ministro
            
         Sin kredas en la paradiz',
            
         Kaj li dum ripoziga distro
            
         Forgesas grincon de la Kriz';
            
         Li ludas nun kun sia filo
            
         Kaj donas pruvojn de kapabl'
            
         Farante per ludŝovelilo
            
         Profundajn truojn en la sabl' ...
            
         Ne diru, ke mi moke ŝercas
            
         Per senpripensa rimo-ĵet'!
            
         Li tre verŝajne sin ekzercas
            
         Por ... fari truojn en budĝet'.
            
         El kio ni konkludas prave
            
         Eternan veron de l' maksim':
            
         „ Se la natur' nin tenas sklave,
            
         Pli sklave tenas nin kutim'! “
            

         Sinjoro Hak. ― Ni lin suspektas
            
         Pri novriĉula pozici'.
            
         Ĉar sinjorino Hak aspektas
            
         Kiel juvelekspozici';
            
         Li tre riĉiĝis, ― jes ni scias,
            
         Sed kie do? En kiu fak'?
            
         Aŭskultu, ― nun konversacias
            
         Kun la edzin' sinjoro Hak:
            
         „ Se tiuj nudaj hom-amasoj
            
         Nun sekvus min kun karn' kaj ost',
            
         Cent kilometrojn da kolbasoj
            
         Mi farus je malalta kost'! “
            
         El kio ni konkludas prave
            
         Eternan veron de l' maksim':
            
         „ Se la natur' nin tenas sklave,
            
         Pli sklave tenas nin kutim'! “
            
         Kaj bankieron ni invitis:
            
         „ Nin akompanu al la grot',
            
         Ĉar vi neniam ĝin vizitis,
            
         Alkuru do kun ban-trikot';
            
         Ni tie banos nin libere
            
         Sen ia timo de delfen',
            
         Ĉar tiu groto taŭgas vere
            
         Mirinde kiel ban-basen'! “
            
         Li tiam preĝis al ĉielo 
            
         Tremante kvazaŭ pro komplot':
            
         „ Ho bona Di' de Izraelo,
            
         Protektu min de la ... bangrot'! “
            
         El kio ni konkludas prave
            
         Eternan veron de l' maksim':
            
         „ Se la natur' nin tenas sklave,
            
         Pli sklave tenas nin kutim'! “