Bone, ― vi volas dorloti min
Kvazaŭ mi estus ankoraŭ infano,
Eta infano sur via sin',
Kiun vi tenus je l' mano.
Bone, ― do lulu kaj vartu min
Ĝoje pro mia balbuta babilo,
Kaj ― antaŭ ĉio ― savgardu min
De malagrabla morbilo!
Estu kompleta la komedi':
Kiel pupeton vi povas min ŝminki,
Sed ― mi petegas, pro l' bona Di':
Donu nun ankaŭ por trinki!