Estu pluv- aŭ sun-vetero,
            
         Pro la korpa estetik'
            
         Faru kun aŭ sen haltero
            
         Iom pli da gimnastik'.
            
         Ĉiutage kvaronhoron
            
         Vi dediĉu al la san'
            
         Ekzercante ĉiun poron,
            
         Ĉiun parton de organ'.
            
         Kaj por ke bacil' ne ĝermu
            
         Pro malsaĝa higien',
            
         La fenestrojn vi malfermu
            
         Post forigo de l' kurten'.
            
         Jako, veŝto, eĉ kalsono
            
         Ĝenus viajn movojn, dum
            
         ― Sendepende de l' sezono ―
            
         Taŭgas nur l' Adam-kostum'!
            
            	  
* * *
         Jen la burĝo Dikapot,
            
         Kiu vole kaj konscie
            
         Ĉiutage sen trikot'
            
         Gimnastikas energie.
            
         Unu, du ... la dekstra krur'
            
         Levas sin dum la maldekstra
            
         Sin apogas kontraŭ mur',
            
         Kio estas ĝuo ekstra,
            
         Unu, du ... nun trunkoklin'
            
         Kun postaĵ-altiĝ' kontrasta,
            
         Tiel, ke la rusta spin'
            
         Refariĝu jun-elasta.
            
         Unu, du ... jen sur la kap'
            
         Dikapot sin tenas bone;
            
         Unu, du ... ĵus forta frap'
            
         Bruis ĉe la pord' ordone!
            
         Pliinsistas jam la bru',
            
         Kvazaŭ dum koler' arpeĝoj,
            
         Kun minaco de detru'
            
         En la nomo de la leĝoj.
            
         „Nun malfermu, civitan'“,
            
         De ekstere sonas peto,
            
         „La policokapitan'
            
         Al vi venas por enketo!“
            
         Dikapot ĉe l' pordo-ans'
            
         Sur sin metas tablotukon,
            
         Ĉar en ĉiu cirkonstanc'
            
         Oni montru bonedukon.
            
         Li malfermas sen protest' ...
            
         Jen ĉe l' pordo vir' postenas
            
         Dum, pro lia stranga vest',
            
         Sinjorino preskaŭ svenas.
            
         Tuj la viro diras: „Nu,
            
         Ŝajnas, ke ni trafis ĝuste:
            
         Nuda sube de l' genu'
            
         Nuda ankaŭ ĉirkaŭbruste.
            
         Danku Dion, sinjorin',
            
         Ke ― (la mezon inkluzive) ―
            
         Li almenaŭ parte sin
            
         Kovras, kvankam primitive.
            
         Tiel statas la afer'“,
            
         ― Li al Dikapot pretendas:
            
         „Kontraŭ via nud-aper'
            
         Tiu sinjorino plendas,
            
         Ĉar vi trude dum maten'
            
         Strange vin metamorfozas;
            
         Ĉe l' fenestro, sen kurten'
            
         Vi tutnuda vin ekspozas!“
            
         „Jes, sinjoro, tiu scen' ― “
            
         Nun la sinjorin' impone
            
         Diras ― „estas abomen',
            
         Kiu ĝenas min persone.“
            
         „Sed permesu“, ― Dikapot
            
         Vigle provas sin defendi,
            
         „Ja ne temas pri komplot'
            
         Por vin iel ajn ofendi, ―
            
         Nur honeste, kun fervor',
            
         Kiel Higien' indikas,
            
         Mi dum frumatena hor'
            
         Pro la sano gimnastikas.
            
         Krome, vi konstatu, ke l'
            
         Plej proksima dom-najbaro
            
         Loĝas je duona mejl'
            
         De ĉi tiu trotuaro!“
            
         „Fakte, ja ne estas ŝanĉ'“,
            
         ― Nun la policist' komprenas,
            
         „Ke je tiu ĉi distanc'
            
         La sinjoro iun ĝenas.“
            
         Tiam la ĉastemulin'
            
         Ĵuras pure kaj lojale:
            
         „Kredu, ke mi vidas lin
            
         Per ... binoklo tre detale.“