<<  MUZIKO Raymond Schwartz: La Stranga Butiko

AŬTUNOVESPER'

Al mia samurbano Paul Verlaine.

Surprize-perfide
Enrampas avide
Aŭtunovesper'
Ĝis koro de l' urbo
Samkiel laŭ kurbo
Mistera klister'.

Kun seka folio
Nur melankolio
Defalas de l' arb';
Nudbranĉoj groteskas,
Nenio plu kreskas
Krom ― eble ― la barb'.

Kaj kvazaŭ el tombo
De prakatakombo
Plorventas kantik';
Mi tremas ekfebre
Kaj migras funebre
Al trinkobutik' .....