Meze de l' polvo kaj bruo de l' vivo
Haltu medite, pasanto, ĉar ĵus
Venis la horo de l' aperitivo ...
Aŭdu! Sonoras por vi l' anĝelus' ...
Tintas kristale invito de l' glasoj,
Loge aromas parfum' de l' aniz';
Vidu, sur ĉiuj trinkejaj terasoj
Kuŝas peceto de ter-paradiz'.
Frato, sidiĝu kaj mendu serene
Noblan trinkaĵon laŭ saĝa prefer',
Ĝuu la tagon, ― kaj danke-komprene
Havu rideton por via kelner'!
Ŝvebu tra spacoj al monda ekstremo
Sur la velura flugil' de l' forges', ―
Lasu aliajn ĉe kafo kun kremo
Ŝimi en ombro de nigra cipres'.
Meze de lumo reala aŭ reva
Inter bonhomoj vi estu bonhom'
Kaj vi facile pardonos al Eva,
Ke ― bedaŭrinde ― ŝi manĝis de l' pom'.
Kion signifos nun burĝaj mizeroj?
Kion fakturo de via tajlor'?
Velkas la rozoj ... paliĝos ciferoj ...
Oron valoras nur ora humor' !
Tiam pli alten komprena kompato
Portos la koron ĝis Ĝojo de l' Viv':
„ Pacon sur tero al ĉiu homfrato!
... Venis la horo de l' aperitiv' ... “