Sub signo de Gaja Muzo.
Raymond Schwartz

titolo

La Stranga Butiko

kun multaj ilustraĵoj de Raymond Laval

Paris Esperantista Presejo, 9, Rue Hallé, 9 1931

„Kiu alportas multon, alportas iom al ĉiu“

Goethe

„Iom da ĉio, ― resume: nenio!“

Alia aŭtoro

lastranga


La Stranga Butiko

Senkapitala Entrepreno

Telegramadreso: Strabu

Parizo, dum Decembro
de l' krizjaro 1931.

Cirkulero

Al mia tre ŝatata klientaro!

Mi havas la honoron informi vin, ke ĵus mi malfermis butikon ĉe angulo de la stratoj Optimismo kaj Bonhumoro, kontraŭ la konata statuo de la Granda Krizo.

Tie mi pacience atendas vian viziton.

Tie vi havos la okazon konvinkiĝi pri la alta kvalito de freŝaj varoj kaj pri la modereco de l' prezoj. Tie vi povos admiri la plaĉajn bildojn, desegnitajn speciale por vi sur pakpapero, de mia bona amiko, la jama artisto Raymond Laval.

La firmo liveros rapide ĉiujn deziratajn artiklojn krom sentimentala butero, flatpomado, ricin- aŭ gad-oleo, kies provizo jam antaŭ longe elĉerpiĝis.

Esperante viajn baldaŭajn mendojn, mi restas serveme-verseme Raymond Schwartz, Butikisto.


Enhavo


Al Mia Anonima Kritikanto

Post apero de ĉiu verko mia, mi ricevas senmanke kritikan leteron, subskribitan X. Tiu letero, ĉiam sincera, nepedanta, venas ― se mi povas fidi al la poŝtstampo ― el Annecy (Francujo). Ĝi entenas multajn utilajn rimarkojn kaj saĝajn konsilojn, kaj ĝin mi ĉiam legas kun granda intereso. Tial mi deziras esprimi ĉi tie, ne povante fari tion alimaniere, mian koran dankon al la anonima kritikanto, al mia fidela nekonata kliento.

R. S.


fonto: butiko.xml