<< II. SAMUEL La Malnova Testamento

REĜOJ

LIBRO UNUA

1

La reĝo David maljuniĝis kaj atingis profundan aĝon; kaj oni kovris lin bone per vestoj, sed li ne povis varmiĝi. 2 Tiam diris al li liaj servantoj: Oni elserĉu por nia sinjoro la reĝo junulinon virgulinon, kaj ŝi staru antaŭ la reĝo kaj flegu lin kaj dormu ĉe lia brusto, kaj tiam al nia sinjoro la reĝo fariĝos varme. 3 Kaj oni serĉis belan junulinon en la tuta regiono de Izrael, kaj oni trovis la Ŝunemaninon Abiŝag kaj venigis ŝin al la reĝo. 4 La junulino estis tre bela; kaj ŝi fariĝis flegantino de la reĝo kaj servis al li; sed la reĝo ne ekkonis ŝin. 5 Dume Adonija, filo de Ĥagit, fieriĝis, kaj diris: Mi fariĝos reĝo. Kaj li havigis al si ĉarojn kaj rajdistojn kaj kvindek homojn por kuradi antaŭ li. 6 Kaj lia patro neniam afliktis lin per demando: Kial vi tion faras? Krom tio li estis tre belaspekta, kaj li estis naskita post Abŝalom. 7 Kaj li interkonsentis kun Joab, filo de Ceruja, kaj kun la pastro Ebjatar, kaj ili helpadis Adonijan. 8 Sed la pastro Cadok, kaj Benaja, filo de Jehojada, kaj la profeto Natan kaj Ŝimei kaj Rei kaj la fortuloj de David ne estis kun Adonija. 9 Adonija buĉis ŝafojn kaj bovojn kaj grasigitajn brutojn ĉe la ŝtono Zoĥelet, kiu kuŝas apud En-Rogel; kaj li invitis ĉiujn siajn fratojn, la filojn de la reĝo, kaj ĉiujn Jehudaanojn, kiuj servis al la reĝo. 10 Sed la profeton Natan kaj Benajan kaj la fortulojn kaj sian fraton Salomono li ne invitis. 11 Kaj Natan diris al Bat-Ŝeba, patrino de Salomono, jene: Ĉu vi ne aŭdis, ke Adonija, filo de Ĥagit, fariĝis reĝo, kaj nia sinjoro David tion ne scias? 12 Venu do, mi donos al vi konsilon, por ke vi savu vian animon kaj la animon de via filo Salomono. 13 Iru kaj venu al la reĝo David, kaj diru al li: Mia sinjoro, ho reĝo, vi ĵuris ja al via servantino, dirante: Via filo Salomono reĝos post mi, kaj li sidos sur mia trono; kial do Adonija fariĝis reĝo? 14 Dum vi ankoraŭ estos parolanta tie kun la reĝo, mi venos post vi kaj kompletigos viajn vortojn. 15 Kaj Bat-Ŝeba venis al la reĝo en la ĉambron; la reĝo estis tre maljuna, kaj la Ŝunemanino Abiŝag servis al la reĝo. 16 Bat-Ŝeba salutis kaj adorkliniĝis antaŭ la reĝo; kaj la reĝo diris: Kio estas al vi? 17 Kaj ŝi diris al li: Mia sinjoro, vi ĵuris al via servantino per la Eternulo, via Dio: Via filo Salomono reĝos post mi, kaj li sidos sur mia trono. 18 Sed nun jen Adonija fariĝis reĝo; kaj vi, mia sinjoro, ho reĝo, tion ne scias. 19 Li buĉis multe da bovoj kaj grasigitaj brutoj kaj ŝafoj, kaj invitis ĉiujn filojn de la reĝo kaj la pastron Ebjatar kaj la militestron Joab, sed vian servanton Salomono li ne invitis. 20 Sed vi, mia sinjoro, ho reĝo ― la okuloj de ĉiuj Izraelidoj estas turnitaj al vi, por ke vi diru al ili, kiu sidos sur la trono de mia sinjoro la reĝo post li. 21 Kiam mia sinjoro la reĝo kuŝiĝos kun siaj patroj, tiam mi kaj mia filo Salomono estos proklamitaj kulpuloj. 22 Dum ŝi ankoraŭ estis parolanta kun la reĝo, venis la profeto Natan. 23 Kaj oni raportis al la reĝo: Jen estas la profeto Natan; kaj ĉi tiu venis antaŭ la reĝon kaj adorkliniĝis antaŭ la reĝo vizaĝaltere. 24 Kaj Natan diris: Mia sinjoro, ho reĝo! ĉu vi diris: Adonija fariĝos reĝo post mi, kaj li sidos sur mia trono? 25 Ĉar li iris hodiaŭ kaj buĉis multe da bovoj kaj grasigitaj brutoj kaj ŝafoj, kaj invitis ĉiujn filojn de la reĝo kaj la militestron kaj la pastron Ebjatar; kaj jen ili manĝas kaj trinkas antaŭ li, kaj proklamas: Vivu la reĝo Adonija! 26 Sed min, vian servanton, kaj la pastron Cadok, kaj Benajan, filon de Jehojada, kaj vian servanton Salomono li ne invitis. 27 Ĉu laŭ ordono de mia sinjoro la reĝo tio fariĝis, kaj vi ne sciigis al via servanto, kiu sidos sur la trono de mia sinjoro la reĝo post li? 28 Tiam la reĝo David respondis kaj diris: Voku al mi Bat- Ŝeban. Kaj ŝi venis antaŭ la reĝon kaj stariĝis antaŭ la reĝo. 29 Kaj la reĝo ĵuris kaj diris: Kiel vivas la Eternulo, kiu liberigis mian animon el ĉiuj malfeliĉoj, 30 kiel mi ĵuris al vi per la Eternulo, Dio de Izrael, dirante: Via filo Salomono reĝos post mi kaj li sidos sur mia trono anstataŭ mi ― tiel mi faros hodiaŭ. 31 Tiam Bat-Ŝeba salutis vizaĝaltere kaj adorkliniĝis antaŭ la reĝo, kaj diris: Vivu mia sinjoro la reĝo David eterne! 32 Kaj la reĝo David diris: Voku al mi la pastron Cadok kaj la profeton Natan, kaj Benajan, filon de Jehojada. Kaj ili venis antaŭ la reĝon. 33 Kaj la reĝo diris al ili: Prenu kun vi la servantojn de via sinjoro, kaj rajdigu mian filon Salomono sur mia mulo kaj venigu lin en Giĥonon. 34 Kaj tie la pastro Cadok kaj la profeto Natan lin sanktoleu reĝo super Izrael; kaj blovu per trumpeto, kaj proklamu: Vivu la reĝo Salomono! 35 Poste revenu, sekvante lin, kaj li venu kaj sidiĝu sur mia trono; kaj li reĝos anstataŭ mi, al li mi ordonas esti estro de Izrael kaj Jehuda. 36 Tiam respondis Benaja, filo de Jehojada, al la reĝo, kaj diris: Amen! tiel diru la Eternulo, Dio de mia sinjoro la reĝo. 37 Kiel la Eternulo estis kun mia sinjoro la reĝo, tiel Li estu kun Salomono, kaj Li faru lian tronon pli granda, ol la trono de mia sinjoro, la reĝo David. 38 Kaj iris la pastro Cadok kaj la profeto Natan, kaj Benaja, filo de Jehojada, kaj la Keretidoj kaj la Peletidoj, kaj ili rajdigis Salomonon sur la mulo de la reĝo David kaj kondukis lin en Giĥonon. 39 Kaj la pastro Cadok prenis la kornon kun oleo el la tabernaklo kaj sanktoleis Salomonon; kaj oni ekblovis per trumpeto, kaj la tuta popolo diris: Vivu la reĝo Salomono! 40 Kaj la tuta popolo ekiris post li, kaj la popolo muzikis per flutoj kaj estis tre gaja, tiel ke la tero resonis de iliaj krioj. 41 Tion aŭdis Adonija, kaj ĉiuj invititoj, kiuj estis kun li; ili jam finis la manĝadon; kaj aŭdis Joab la sonadon de la trumpeto, kaj li diris: Kion signifas la tumulta bruo de la urbo? 42 Kiam li estis ankoraŭ parolanta, jen venis Jonatan, filo de la pastro Ebjatar. Kaj Adonija diris: Eniru, ĉar vi estas brava homo kaj vi sciigos bonon. 43 Kaj Jonatan respondis kaj diris al Adonija: Jes, nia sinjoro la reĝo David faris Salomonon reĝo; 44 kaj la reĝo sendis kun li la pastron Cadok kaj la profeton Natan, kaj Benajan, filon de Jehojada, kaj la Keretidojn kaj la Peletidojn, kaj ili rajdigis lin sur la mulo de la reĝo; 45 kaj la pastro Cadok kaj la profeto Natan sanktoleis lin reĝo en Giĥon, kaj ili revenis de tie gajaj, kaj la urbo tumultiĝis; tio estas la bruo, kiun vi aŭdis. 46 Kaj Salomono jam sidiĝis sur la reĝa trono. 47 Kaj jam venis la servantoj de la reĝo, por gratuli nian sinjoron, la reĝon David, dirante: Via Dio faru la nomon de Salomono pli fama, ol via nomo, kaj Li faru lian tronon pri granda, ol via trono; kaj la reĝo adorkliniĝis sur la kuŝejo. 48 Kaj ankaŭ tiele diris la reĝo: Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu donis hodiaŭ sidanton sur mia trono, kaj miaj okuloj vidas. 49 Kaj ektimis kaj leviĝis ĉiuj invititoj de Adonija, kaj foriris ĉiu sian vojon. 50 Sed Adonija timis Salomonon, kaj li leviĝis kaj iris kaj ekkaptis la kornojn de la altaro. 51 Kaj oni raportis al Salomono jene: Jen Adonija timas la reĝon Salomono, kaj li tenas la kornojn de la altaro, dirante: La reĝo Salomono ĵuru al mi hodiaŭ, ke li ne mortigos sian servanton per glavo. 52 Kaj Salomono diris: Se li estos homo brava, tiam eĉ unu el liaj haroj ne falos teren; sed se en li troviĝos malbono, tiam li mortos. 53 Kaj la reĝo Salomono sendis forprenigi lin de la altaro, kaj li venis kaj adorkliniĝis antaŭ la reĝo Salomono; kaj Salomono diris al li: Iru en vian domon.

2

Kiam por David alproksimiĝis la tempo por morti, li testamentis al sia filo Salomono jene: 2 Mi foriras la vojon de la tuta mondo; sed vi tenu vin forte kaj estu viro. 3 Kaj observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, irante laŭ Liaj vojoj, plenumante Liajn leĝojn, ordonojn, decidojn, kaj regulojn, kiel estas skribite en la instruo de Moseo, por ke vi estu saĝa en ĉio, kion vi faros, kaj kien ajn vi vin turnos; 4 por ke la Eternulo plenumu Sian vorton, kiun Li diris pri mi, parolante: Se viaj filoj observos siajn vojojn, irante antaŭ Mi en vero per sia tuta koro kaj per sia tuta animo, tiam ne mankos ĉe vi viro sur la trono de Izrael. 5 Ankaŭ vi scias, kion faris al mi Joab, filo de Ceruja, kion li faris al la du militestroj de Izrael, al Abner, filo de Ner, kaj al Amasa, filo de Jeter, ke li mortigis ilin kaj verŝis militan sangon en tempo de paco kaj makulis per milita sango sian zonon sur siaj lumboj kaj siajn ŝuojn sur siaj piedoj. 6 Agu laŭ via saĝo, ke vi ne lasu al liaj grizaj haroj iri en paco en Ŝeolon. 7 Sed al la filoj de Barzilaj, la Gileadano, faru favoron, kaj ili estu inter la manĝantoj ĉe via tablo; ĉar ili tiel alproksimiĝis al mi, kiam mi forkuris de via frato Abŝalom. 8 Kaj jen ĉe vi estas Ŝimei, filo de Gera, Benjamenido el Baĥurim; li malbenis min per kruela malbeno, kiam mi iris al Maĥanaim; sed li venis al mi renkonte ĉe Jordan, kaj mi ĵuris al li per la Eternulo, dirante: Mi ne mortigos vin per glavo. 9 Sed nun ne lasu lin senpuna, ĉar vi estas homo saĝa, kaj vi scias, kion vi devas fari al li, por malsuprenigi liajn grizajn harojn en sango en Ŝeolon. 10 Kaj David ekdormis kun siaj patroj, kaj oni lin enterigis en la urbo de David. 11 La tempo, kiun David reĝis super Izrael, estis kvardek jaroj: en Ĥebron li reĝis sep jarojn, kaj en Jerusalem li reĝis tridek tri jarojn.

12 Kaj Salomono sidis sur la trono de sia patro David, kaj lia reĝado tre fortikiĝis. 13 Adonija, filo de Ĥagit, venis al Bat- Ŝeba, patrino de Salomono. Ŝi diris: Ĉu kun paco vi venas? Kaj li respondis: Kun paco. 14 Kaj li diris: Mi havas aferon al vi. Ŝi respondis: Parolu. 15 Kaj li diris: Vi scias, ke la regno apartenis al mi, kaj al mi ĉiuj Izraelidoj turnis sian vizaĝon, ke mi reĝu; sed la reĝado deturniĝis kaj transiris al mia frato, ĉar de la Eternulo ĝi estis destinita al li. 16 Nun unu peton mi petas de vi, ne rifuzu al mi. Kaj ŝi diris al li: Parolu. 17 Kaj li diris: Diru, mi petas, al la reĝo Salomono (ĉar li ne rifuzos al vi), ke li donu al mi la Ŝunemaninon Abiŝag kiel edzinon. 18 Kaj Bat-Ŝeba diris: Bone, mi parolos pri vi kun la reĝo. 19 Kaj Bat-Ŝeba venis al la reĝo Salomono, por paroli al li pri Adonija. La reĝo leviĝis renkonte al ŝi kaj adorkliniĝis antaŭ ŝi kaj sidiĝis sur sia trono. Kaj oni starigis tronon por la patrino de la reĝo, kaj ŝi sidiĝis dekstre de li. 20 Kaj ŝi diris: Unu malgrandan peton mi petos de vi, ne rifuzu al mi. Kaj la reĝo diris al ŝi: Petu, mia patrino, ĉar mi ne rifuzos al vi. 21 Kaj ŝi diris: La Ŝunemanino Abiŝag estu donata kiel edzino al via frato Adonija. 22 Tiam respondis la reĝo Salomono kaj diris al sia patrino: Kial vi petas la Ŝunemaninon Abiŝag por Adonija? petu por li ankaŭ la reĝecon, ĉar li estas mia pli aĝa frato ― por li, kaj por la pastro Ebjatar, kaj por Joab, filo de Ceruja. 23 Kaj la reĝo Salomono ĵuris per la Eternulo, dirante: Tion kaj pli faru al mi la Eternulo; kontraŭ sia vivo Adonija diris tiujn vortojn. 24 Nun, kiel vivas la Eternulo, kiu min konfirmis kaj min sidigis sur la trono de mia patro David kaj kiu aranĝis al mi domon laŭ Sia promeso, hodiaŭ Adonija estos mortigita. 25 Kaj la reĝo Salomono sendis Benajan, filon de Jehojada, kaj ĉi tiu frapis lin, kaj li mortis. 26 Kaj al la pastro Ebjatar la reĝo diris: Iru en Anatoton, sur vian kampon; vi meritas la morton, sed mi nun ne mortigos vin, ĉar vi portis la keston de la Sinjoro, la Eternulo, antaŭ mia patro David, kaj ĉar vi suferis ĉion, kion suferis mia patro. 27 Kaj Salomono forigis Ebjataron, ke li ne estu plu pastro al la Eternulo; por ke plenumiĝu la vorto de la Eternulo, kiun Li diris pri la domo de Eli en Ŝilo. 28 La famo pri tio atingis Joabon (ĉar Joab aliĝis al Adonija, kvankam al Abŝalom li ne aliĝis); kaj Joab forkuris en la tabernaklon de la Eternulo kaj ekkaptis la kornojn de la altaro. 29 Oni raportis al la reĝo Salomono, ke Joab forkuris en la tabernaklon de la Eternulo kaj estas nun ĉe la altaro. Tiam Salomono sendis Benajan, filon de Jehojada, dirante al li: Iru, mortigu lin. 30 Benaja venis en la tabernaklon de la Eternulo, kaj diris al li: Tiele diras la reĝo: Eliru! Sed tiu respondis: Ne, ĉi tie mi mortu. Kaj Benaja raportis tion al la reĝo, dirante: Tiele diris Joab, kaj tiele li respondis al mi. 31 Tiam la reĝo diris al li: Faru, kiel li diris, mortigu lin kaj enterigu lin; por ke vi forigu de mi kaj de la domo de mia patro la senkulpan sangon, kiun Joab verŝis. 32 La Eternulo refaligu lian sangon sur lian kapon, pro tio, ke li mortigis du virojn, kiuj estis pli virtaj kaj pli bonaj ol li, kaj li mortigis ilin per glavo, dum mia patro David tion ne sciis: Abneron, filon de Ner, militestron de Izrael, kaj Amasan, filon de Jeter, militestron de Jehuda. 33 Ilia sango falu sur la kapon de Joab kaj sur la kapon de lia idaro por eterne; sed al David kaj al lia idaro kaj al lia domo kaj al lia trono estu paco por eterne de la Eternulo. 34 Tiam Benaja, filo de Jehojada, iris kaj frapis lin kaj mortigis lin, kaj oni enterigis lin en lia domo en la dezerto. 35 Kaj la reĝo starigis Benajan, filon de Jehojada, anstataŭ li kiel militestron, kaj la pastron Cadok la reĝo starigis anstataŭ Ebjatar. 36 Kaj la reĝo sendis por voki Ŝimein, kaj li diris al li: Konstruu al vi domon en Jerusalem, kaj loĝu tie kaj nenien eliru el tie; 37 se iun tagon vi eliros kaj transiros la torenton Kidron, tiam sciu, ke vi nepre mortos; via sango estos sur via kapo. 38 Kaj Ŝimei diris al la reĝo: Bone; kiel diris mia sinjoro la reĝo, tiel via servanto faros. Kaj Ŝimei loĝis en Jerusalem multe da tempo. 39 Sed post paso de tri jaroj forkuris du sklavoj de Ŝimei al Aĥiŝ, filo de Maaĥa, reĝo de Gat. Kaj oni sciigis al Ŝimei, dirante: Jen viaj sklavoj estas en Gat. 40 Tiam Ŝimei leviĝis, kaj selis sian azenon kaj iris en Gaton al Aĥiŝ, por serĉi siajn sklavojn. Kaj Ŝimei iris, kaj revenigis siajn sklavojn el Gat. 41 Kaj oni raportis al Salomono, ke Ŝimei foriris el Jerusalem en Gaton kaj revenis. 42 Tiam la reĝo sendis, kaj vokigis Ŝimein, kaj diris al li: Mi ĵurligis ja vin per la Eternulo kaj avertis vin, dirante, ke se iun tagon vi ien ajn foriros, tiam sciu, ke vi nepre mortos; kaj vi diris al mi: Bona estas tio, kion mi aŭdis. 43 Kial do vi ne observis la ĵuron per la Eternulo, kaj la ordonon, kiun mi faris al vi? 44 Kaj la reĝo diris al Ŝimei: Vi scias la tutan malbonon, kiun via koro scias kaj kiun vi faris al mia patro David; la Eternulo repagu vian malbonon sur via kapo. 45 Sed la reĝo Salomono estu benata, kaj la trono de David staru forte antaŭ la Eternulo eterne. 46 Kaj la reĝo ordonis al Benaja, filo de Jehojada, kaj ĉi tiu iris kaj frapis tiun, kaj tiu mortis. Kaj la regno fortikiĝis en la manoj de Salomono.

3

Kaj Salomono boparenciĝis kun Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj prenis filinon de Faraono kaj venigis ŝin en la urbon de David, ĝis li finis la konstruadon de sia domo kaj de la domo de la Eternulo kaj de la muregoj de Jerusalem ĉirkaŭe. 2 Tamen la popolo alportadis ankoraŭ oferojn sur altaĵoj, ĉar ĝis tiu tempo ankoraŭ ne estis konstruita domo al la nomo de la Eternulo. 3 Kaj Salomono amis la Eternulon, irante laŭ la instrukcioj de sia patro David; tamen li oferadis kaj incensadis sur altaĵoj.

4 Kaj la reĝo iris en Gibeonon, por alporti tie oferojn, ĉar tie estis la ĉefa altaĵo. Mil bruloferojn Salomono alportis sur tiu altaro. 5 En Gibeon la Eternulo aperis al Salomono nokte en sonĝo, kaj Dio diris: Petu, kion Mi donu al vi. 6 Kaj Salomono diris: Vi faris al Via servanto, mia patro David, multe da favoro, ĉar li iradis antaŭ Vi en vero kaj en justeco kaj en pureco de la koro koncerne Vin; kaj Vi konservis por li tiun grandan favorecon, kaj Vi donis al li filon, kiu sidas nun sur lia trono. 7 Kaj nun, ho Eternulo, mia Dio, Vi reĝigis Vian servanton anstataŭ mia patro David; sed mi estas malgranda junulo; mi ne scias, kiel eliri kaj eniri. 8 Kaj Via servanto estas meze de Via popolo, kiun Vi elektis, popolo granda, kiu ne povas esti nombrata nek kalkulata pro sia multeco. 9 Donu do al Via servanto koron, kiu povoscius regi Vian popolon, distingi inter bono kaj malbono; ĉar kiu povas regi tiun Vian potencan popolon? 10 Kaj tio plaĉis al la Sinjoro, ke Salomono petis tion. 11 Kaj Dio diris al li: Ĉar vi petis ĉi tion, sed ne petis por vi longan vivon kaj ne petis por vi riĉecon kaj ne petis la animon de viaj malamikoj, sed vi petis saĝon, por povoscii regi, 12 tial jen Mi faras konforme al via parolo: jen Mi donas al vi koron saĝan kaj kompreneman, tiel ke simila al vi ekzistis neniu antaŭ vi, kaj post vi ne aperos tia, kiel vi. 13 Sed ankaŭ tion, pri kio vi ne petis, Mi donos al vi, riĉecon kaj gloron, tiamaniere, ke ne ekzistos simila al vi inter la reĝoj dum via tuta vivo. 14 Kaj se vi irados laŭ Miaj vojoj, observante Miajn leĝojn kaj ordonojn, kiel iradis via patro David, Mi longigos vian vivon. 15 Kaj Salomono vekiĝis, kaj vidis, ke tio estis sonĝo. Kaj li venis en Jerusalemon kaj stariĝis antaŭ la kesto de interligo de la Eternulo kaj alportis bruloferojn kaj faris pacoferojn, kaj li faris festenon por ĉiuj siaj servantoj.

16 Tiam venis du virinoj malĉastistinoj al la reĝo kaj stariĝis antaŭ li. 17 Kaj unu el la virinoj diris: Ho mia sinjoro! mi kaj ĉi tiu virino loĝas en unu domo; kaj mi naskis, loĝante kun ŝi en la sama domo. 18 En la tria tago post mia nasko naskis ankaŭ ĉi tiu virino; kaj ni estis kune, estis neniu fremdulo kun ni en la domo, nur ni ambaŭ estis en la domo. 19 Kaj la filo de ĉi tiu virino mortis en la nokto, ĉar ŝi dormis sur li. 20 Kaj ŝi leviĝis meze de la nokto kaj prenis mian filon de ĉe mi, kiam via servantino dormis, kaj kuŝigis lin ĉe sia brusto, kaj sian mortintan filon ŝi almetis al mia brusto. 21 Kiam mi leviĝis matene, por suĉigi mian filon, jen li estas senviva; sed kiam mi matene bone lin rigardis, mi vidis, ke tio ne estas mia filo, kiun mi naskis. 22 Sed la dua virino diris: Ne, mia filo estas la vivanta, kaj via estas la mortinta. Kaj la unua diris: Ne, via filo estas la mortinta, kaj mia estas la vivanta. Kaj tiel ili parolis antaŭ la reĝo. 23 Tiam la reĝo diris: Unu diras: Mia estas la vivanta filo, kaj via estas la mortinta; kaj la dua diras: Ne, via filo estas la mortinta, kaj mia filo estas la vivanta; 24 kaj la reĝo diris: Alportu al mi glavon. Kaj oni alportis la glavon al la reĝo. 25 Kaj la reĝo diris: Dishaku la vivantan infanon en du partojn, kaj donu duonon al unu kaj duonon al la alia. 26 Tiam la virino, kies filo estis la vivanta, ekparolis al la reĝo, ĉar ekscitiĝis ŝia kompato al ŝia filo, kaj ŝi diris: Ho mia sinjoro, donu al ŝi la infanon vivantan, sed ne mortigu ĝin. Sed la dua diris: Nek mi havu, nek vi; dishaku. 27 Tiam la reĝo respondis kaj diris: Donu al ŝi la vivantan infanon, sed ne mortigu ĝin; ŝi estas ĝia patrino. 28 Kaj ĉiuj Izraelidoj aŭdis pri la juĝo, kiun juĝis la reĝo; kaj ili ektimis la reĝon, ĉar ili vidis, ke en li estas saĝo de Dio, por fari juĝon.

4

Kaj la reĝo Salomono estis reĝo super la tuta Izrael. 2 Kaj jen estas la estroj, kiuj estis ĉe li: Azarja, filo de Cadok, pastro; 3 Eliĥoref kaj Aĥija, filoj de Ŝiŝa, skribistoj; Jehoŝafat, filo de Aĥilud, kronikisto; 4 kaj Benaja, filo de Jehojada, super la militistaro; kaj Cadok kaj Ebjatar, pastroj; 5 kaj Azarja, filo de Natan, super la administrantoj; kaj Zabud, filo de Natan, pastro, amiko de la reĝo; 6 kaj Aĥiŝar super la palaco; kaj Adoniram, filo de Abda, super la impostoj. 7 Kaj Salomono havis dek du administrantojn super la tuta Izrael, kaj ili liveradis provizaĵojn al la reĝo kaj al lia domo; unu monaton en jaro ĉiu el ili devis liveri provizaĵojn. 8 Kaj jen estas iliaj nomoj: Ben-Ĥur, sur la monto de Efraim; 9 Ben-Deker, en Makac kaj Ŝaalbim kaj Bet-Ŝemeŝ kaj Elon-Bet-Ĥanan; 10 Ben-Ĥesed, en Arubot; al li apartenis Soĥo kaj la tuta regiono Ĥefer; 11 Ben- Abinadab, super la tuta regiono Dor; Tafat, filino de Salomono, estis lia edzino; 12 Baana, filo de Aĥilud, en Taanaĥ kaj Megido kaj super la tuta Bet-Ŝean, kiu estas apud Cartan, malsupre de Jizreel, de Bet-Ŝean ĝis Abel-Meĥola, ĝis trans Jokmeam; 13 Ben- Geber, en Ramot en Gilead; al li apartenis la Vilaĝoj de Jair, filo de Manase, kiuj estis en Gilead; al li apartenis la distrikto Argob, kiu estis en Baŝan, sesdek grandaj urboj kun muregoj kaj kupraj rigliloj; 14 Aĥinadab, filo de Ido, en Maĥanaim; 15 Aĥimaac, en la regiono de Naftali; ankaŭ li prenis Basmaton, filinon de Salomono, kiel edzinon; 16 Baana, filo de Ĥuŝaj, en la regiono de Aŝer kaj en Alot; 17 Jehoŝafat, filo de Paruaĥ, en la regiono de Isaĥar; 18 Ŝimei, filo de Ela, en la regiono de Benjamen; 19 Geber, filo de Uri, en la regiono Gilead, en la lando de Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kaj de Og, reĝo de Baŝan. Unu administranto estis en tiu tuta lando. 20 Jehuda kaj Izrael estis grandnombraj kiel la sablo ĉe la maro; ili manĝis kaj trinkis kaj estis gajaj.

21 Salomono regis super ĉiuj regnoj, de la Rivero ĝis la lando Filiŝta kaj ĝis la limo de Egiptujo; ili alportadis donacojn kaj servadis al Salomono dum lia tuta vivo. 22 La manĝprovizoj de Salomono por ĉiu tago estis: tridek kor'oj da delikata faruno kaj sesdek kor'oj da simpla faruno, 23 dek grasigitaj bovoj kaj dudek bovoj de paŝtejo kaj cent ŝafoj, krom cervoj kaj gazeloj kaj kapreoloj kaj grasigitaj birdoj. 24 Ĉar li regis super la tuta transo de la Rivero, de Tifsaĥ ĝis Gaza, super ĉiuj reĝoj de trans la Rivero; kaj li havis pacon kun ĉiuj ĉirkaŭaj landoj. 25 Kaj Jehuda kaj Izrael sidis en sendanĝereco, ĉiu sub siaj vinberbranĉoj kaj sub sia figarbo, de Dan ĝis Beer-Ŝeba, dum la tuta vivo de Salomono. 26 Kaj Salomono havis kvardek mil stalojn por ĉarĉevaloj kaj dek du mil rajdistojn. 27 Kaj tiuj administrantoj liveradis manĝprovizojn por la reĝo Salomono, kaj por ĉiuj, kiuj venadis al la tablo de la reĝo Salomono, ĉiu en sia monato, nenion mankigante. 28 Kaj la hordeon kaj pajlon por la ĉevaloj kaj la kurĉevaloj ili liveradis al la loko, kie li estis, ĉiu laŭ sia instrukcio.

29 Kaj Dio donis al Salomono saĝon kaj tre multe da prudento kaj tre multe da spirito, kiel la sablo ĉe la maro. 30 Kaj la saĝeco de Salomono estis pli granda, ol la saĝeco de ĉiuj orientanoj kaj ol la tuta saĝeco de Egiptujo. 31 Kaj li estis pli saĝa, ol ĉiuj homoj, pli ol Etan la Ezraĥido, kaj Heman kaj Kalkol kaj Darda, filoj de Maĥol; kaj li estis fama inter ĉiuj popoloj ĉirkaŭe. 32 Kaj li eldiris tri mil sentencojn; kaj la nombro de liaj kantoj estis mil kaj kvin. 33 Kaj li parolis pri la arboj, de la cedro, kiu estas sur Lebanon, ĝis la hisopo, kiu elkreskas el la muro; kaj li parolis pri la brutoj kaj la birdoj kaj la rampaĵoj kaj la fiŝoj. 34 Kaj oni venadis el ĉiuj popoloj, por aŭskulti la saĝecon de Salomono, de ĉiuj reĝoj de la tero, kiuj aŭdis pri lia saĝeco.

5

Ĥiram, reĝo de Tiro, sendis siajn servantojn al Salomono, kiam li aŭdis, ke oni lin sanktoleis reĝo anstataŭ lia patro; ĉar Ĥiram estis amiko de David en la tuta tempo. 2 Kaj Salomono sendis al Ĥiram, por diri: 3 Vi scias pri mia patro David, ke li ne povis konstrui domon al la nomo de la Eternulo, lia Dio, pro la militantoj, kiuj lin ĉirkaŭis, ĝis la Eternulo metis ilin sub la plandojn de liaj piedoj. 4 Sed nun la Eternulo, mia Dio, donis al mi ripozon ĉirkaŭe; ne ekzistas kontraŭulo nek ia malbona malhelpo. 5 Tial jen mi intencas konstrui domon al la nomo de la Eternulo, mia Dio, kiel la Eternulo parolis al mia patro David, dirante: Via filo, kiun Mi sidigos anstataŭ vi sur via trono, konstruos la domon al Mia nomo. 6 Ordonu do nun, ke oni haku por mi cedrojn de Lebanon; kaj miaj servantoj estos kun viaj servantoj, kaj pagon por viaj servantoj mi donos al vi tian, kian vi diros; ĉar vi scias, ke ekzistas inter ni neniu, kiu povus haki arbojn kiel la Cidonanoj. 7 Kiam Ĥiram aŭdis la vortojn de Salomono, li tre ekĝojis, kaj diris: Benata estu hodiaŭ la Eternulo, kiu donis al David filon saĝan super tiu grandnombra popolo. 8 Kaj Ĥiram sendis al Salomono, por diri: Mi aŭskultis tion, kion vi sendis diri al mi; mi plenumos vian tutan deziron pri la arboj cedraj kaj arboj cipresaj. 9 Miaj servantoj malsuprenigos ilin de Lebanon al la maro, kaj mi flosos ilin sur la maro ĝis la loko, pri kiu vi sciigos al mi, kaj tie mi ilin disigos, kaj vi prenigos. Kaj vi plenumu mian deziron, kaj donu manĝaĵon por mia domo. 10 Kaj Ĥiram donis al Salomono lignon cedran kaj lignon cipresan, kiom li nur volis. 11 Kaj Salomono donis al Ĥiram dudek mil kor'ojn da tritiko kiel manĝaĵon por lia domo kaj dudek kor'ojn da plej pura oleo. Tiom Salomono donadis al Ĥiram ĉiujare. 12 Kaj la Eternulo donis saĝon al Salomono, kiel Li promesis al li. Kaj estis paco inter Ĥiram kaj Salomono, kaj ili ambaŭ faris inter si interligon.

13 La reĝo Salomono prenis imposton de la tuta Izrael; la imposto estis tridek mil viroj. 14 Kaj li sendis ilin sur Lebanonon, po dek mil ĉiumonate, alterne; unu monaton ili estis sur Lebanon kaj du monatojn en sia domo. Adoniram administris tiun imposton. 15 Kaj Salomono havis sepdek mil ŝarĝoportistojn kaj okdek mil montajn ŝtonhakistojn, 16 krom la tri mil tricent oficistoj, kiujn Salomono starigis super la laboroj kaj kiuj regis super la popolo okupita per la laboroj. 17 Kaj la reĝo ordonis, ke oni elhaku grandajn ŝtonojn, multekostajn ŝtonojn, por aranĝi por la domo fundamenton el ŝtonoj ĉirkaŭhakitaj. 18 Kaj hakis la konstruistoj de Salomono kaj la konstruistoj de Ĥiram kaj la Gebalanoj, kaj pretigis lignon kaj ŝtonojn, por konstrui la domon.

6

En la jaro kvarcent-okdeka post la eliro de la Izraelidoj el la lando Egipta, en la kvara jaro de la reĝado de Salomono, en la monato Ziv, tio estas la dua monato, oni komencis konstrui la domon por la Eternulo. 2 Kaj la domo, kiun la reĝo Salomono konstruis por la Eternulo, havis la longon de sesdek ulnoj, la larĝon de dudek, kaj la alton de tridek ulnoj. 3 Kaj la portiko antaŭ la templo de la domo havis la longon de dudek ulnoj, konforme al la larĝo de la domo; dek ulnoj estis ĝia larĝo antaŭ la domo. 4 Kaj li faris en la domo fenestrojn fermeblajn kaj kovreblajn. 5 Kaj li aranĝis ĉe la muro de la domo galeriojn ĉirkaŭ la muroj de la domo, ĉirkaŭ la templo kaj la plejsanktejo, kaj li faris flankajn ĉambrojn ĉirkaŭe. 6 La malsupra galerio havis la larĝon de kvin ulnoj, la meza havis la larĝon de ses ulnoj, kaj la tria havis la larĝon de sep ulnoj; ĉar ĉirkaŭ la domo ekstere li faris ŝtupaĵojn, por ne enfortikigi en la muroj de la domo. 7 Kiam la domo estis konstruata, ĝi estis konstruata el ŝtonoj prete ĉirkaŭhakitaj; martelo aŭ hakilo aŭ ia alia fera instrumento ne estis aŭdata en la domo dum ĝia konstruado. 8 La pordo de la meza galerio estis ĉe la dekstra flanko de la domo; kaj per ŝtuparo oni povis supreniri en la mezan galerion kaj el la meza en la trian. 9 Kaj li konstruis la domon kaj finis ĝin, kaj li kovris la domon per traboj kaj tabuloj el cedroj. 10 Kaj li konstruis la galeriojn ĉirkaŭ la tuta domo, havantajn la alton de kvin ulnoj; kaj li kovris la domon per cedra ligno.

11 Kaj la Eternulo ekparolis al Salomono, dirante: 12 Koncerne la domon, kiun vi konstruas: se vi irados laŭ Miaj leĝoj kaj plenumados Miajn instrukciojn kaj observados ĉiujn Miajn ordonojn, por agadi laŭ ili, tiam Mi plenumos Mian promeson pri vi, kiun Mi eldiris al via patro David, 13 kaj Mi loĝos inter la Izraelidoj kaj ne forlasos Mian popolon Izrael.

14 Kaj Salomono konstruis la domon kaj finis ĝin. 15 Kaj li konstruis la murojn de la domo interne el cedraj tabuloj; de la planko de la domo ĝis la plafono li kovris interne per ligno, kaj li kovris la plankon de la domo per cipresaj tabuloj. 16 Kaj li konstruis en la distanco de dudek ulnoj de la rando de la domo cedrotabulan muron de la planko ĝis la plafono, kaj li konstruis tion interne por interna sanktejo, la plejsanktejo. 17 Kvardek ulnojn da longo havis la domo, tio estas la antaŭa parto de la templo. 18 Sur la cedroj interne de la domo estis skulptitaj tuberoj kaj floroj; ĉio estis cedra, oni vidis nenian ŝtonon. 19 La plejsanktejon li aranĝis en la domo por tio, ke oni starigu tie la keston de interligo de la Eternulo. 20 La internon de la plejsanktejo, kiu havis la longon de dudek ulnoj, la larĝon de dudek ulnoj, kaj la alton de dudek ulnoj, li tegis per pura oro, kaj ankaŭ la cedran altaron li tegis. 21 Kaj Salomono tegis la domon interne per pura oro, kaj li tiris orajn ĉenojn antaŭ la plejsanktejo kaj tegis ĝin per oro. 22 Kaj la tutan domon li tegis per oro, absolute la tutan domon, kaj la tutan altaron antaŭ la plejsanktejo li tegis per oro. 23 Kaj li faris en la plejsanktejo du kerubojn el oleastra ligno, havantajn la alton de dek ulnoj. 24 Kvin ulnojn havis unu flugilo de kerubo, kaj kvin ulnojn la dua flugilo de kerubo; dek ulnoj estis de unu fino de ĝiaj flugiloj ĝis la dua fino de ĝiaj flugiloj. 25 Kaj dek ulnojn havis ankaŭ la dua kerubo; la saman mezuron kaj la saman formon havis ambaŭ keruboj. 26 La alto de unu kerubo estis dek ulnoj, kaj tiel same ankaŭ de la dua kerubo. 27 Kaj li starigis la kerubojn meze de la interna parto de la domo; kaj la flugiloj de la keruboj estis etenditaj, kaj la flugilo de unu kerubo estis altuŝanta la muron, kaj la flugilo de la dua kerubo estis altuŝanta la duan muron; sed la flugiloj, kiuj estis direktitaj en la mezon de la domo, estis altuŝantaj unu la alian. 28 Kaj li tegis la kerubojn per oro. 29 Kaj sur ĉiuj muroj de la domo ĉirkaŭe li faris skulptitajn figurojn de keruboj, palmoj, kaj floroj, interne kaj ekstere. 30 Ankaŭ la plankon de la domo li kovris per oro interne kaj ekstere. 31 Ĉe la enirejo en la plejsanktejon li faris pordojn el oleastra ligno kun kvinangulaj fostoj. 32 Sur du pordoj el oleastra ligno li faris skulptitajn kerubojn kaj palmojn kaj florojn kaj tegis per oro; li tegis per oro la kerubojn kaj la palmojn. 33 Ankaŭ ĉe la enirejo en la templon li faris kvarangulajn fostojn el oleastra ligno; 34 kaj du pordojn el cipresa ligno; ambaŭ duonoj de unu pordo estis kunmeteblaj, kaj ambaŭ duonoj de la dua pordo estis kunmeteblaj. 35 Kaj li faris sur ili kerubojn kaj palmojn kaj florojn kaj tegis per oro ĝuste laŭ la skulptaĵo. 36 Kaj li konstruis la internan korton el tri vicoj da ĉirkaŭhakitaj ŝtonoj kaj el vico da cedraj traboj. 37 En la kvara jaro, en la monato Ziv, estis fondita la domo de la Eternulo. 38 Kaj en la dek-unua jaro, en la monato Bul, tio estas en la oka monato, la domo estis finita en ĉiuj siaj detaloj kaj laŭ sia tuta plano; li konstruis ĝin dum sep jaroj.

7

Kaj sian domon Salomono konstruis dum dek tri jaroj, kaj li finis sian tutan domon. 2 Kaj li konstruis la domon de la arbaro Lebanona; ĝi havis la longon de cent ulnoj, la larĝon de kvindek ulnoj, kaj la alton de tridek ulnoj; sur kvar vicoj da cedraj kolonoj, kaj cedraj traboj estis sur la kolonoj. 3 Kaj li kovris per cedro la supron de la galerioj, kiuj estis sur kvardek kvin kolonoj, po dek kvin en unu vico. 4 Kaj da fenestraj kadroj estis tri vicoj, kaj fenestroj kontraŭ fenestroj trifoje. 5 Kaj ĉiuj pordoj kaj la fostoj estis kvarangulaj, kaj la fenestroj estis kontraŭ fenestroj trifoje. 6 Kaj ĉambregon el kolonoj li faris, havantan la longon de kvindek ulnoj kaj la larĝon de tridek ulnoj; kaj ankoraŭ ĉambron antaŭ ili kaj kolonojn kaj sojlon antaŭ ili. 7 Kaj tronan salonon, por tie juĝi, juĝan salonon li faris, kaj ĉiujn plankojn li kovris per cedro. 8 Lia domo, en kiu li loĝis, en la malantaŭa korto post la salono, estis aranĝita tiel same. Kaj li faris ankaŭ domon, similan al tiu salono, por la filino de Faraono, kiun Salomono prenis. 9 Ĉio ĉi tio estis farita el multekostaj ŝtonoj, ĉirkaŭhakitaj laŭmezure, segitaj per segilo, interne kaj ekstere, de la fundamento ĝis la tegmento, kaj ekstere ĝis la granda korto. 10 En la fundamento estis ŝtonoj multekostaj, ŝtonoj grandaj, ŝtonoj de dek ulnoj kaj ŝtonoj de ok ulnoj. 11 Kaj supre estis multekostaj ŝtonoj, ĉirkaŭhakitaj laŭmezure, kaj cedro. 12 Kaj la granda ĉirkaŭa korto havis tri vicojn da ĉirkaŭhakitaj ŝtonoj kaj unu vicon da cedraj traboj; tiel same ankaŭ la interna korto de la domo de la Eternulo kaj la salono ĉe la domo.

13 La reĝo Salomono sendis, kaj venigis el Tiro Ĥuramon. 14 Li estis filo de unu vidvino, el la tribo de Naftali; lia patro estis Tirano, kupristo. Li estis plena de saĝeco, kompetenteco, kaj sciado, por fari ĉian laboron el kupro. Kaj li venis al la reĝo Salomono kaj plenumis ĉiujn liajn laborojn. 15 Li faris du kuprajn kolonojn, el kiuj unu kolono havis la alton de dek ok ulnoj, kaj fadeno de dek du ulnoj prezentis la amplekson de la dua kolono. 16 Kaj du kapitelojn, fanditajn el kupro, li faris, por meti sur la suprojn de la kolonoj; kvin ulnoj estis la alto de unu kapitelo, kaj kvin ulnoj la alto de la dua kapitelo. 17 Retoj plektitaj kaj ŝnuretoj ĉenoformaj estis ĉe la kapiteloj, kiuj estis supre de la kolonoj; sep ĉe unu kapitelo kaj sep ĉe la dua. 18 Kaj li faris la kolonojn tiel, ke du vicoj da granatoj estis ĉirkaŭ unu reto, por kovri la kapitelon; tiel same li faris ankaŭ por la dua kapitelo. 19 La kapiteloj sur la kolonoj estis faritaj kiel la lilioj en la salono, kaj havis kvar ulnojn. 20 Kaj la kapiteloj sur la du kolonoj super la konveksaĵo, kiu estis apud la reto; kaj sur la dua kapitelo ĉirkaŭe en vicoj ducent granatoj. 21 Kaj li starigis la kolonojn antaŭ la salono de la templo; kaj li starigis la dekstran kolonon kaj donis al ĝi la nomon Jaĥin; kaj li starigis la maldekstran kolonon kaj donis al ĝi la nomon Boaz. 22 Sur la suproj de la kolonoj estis skulptaĵo en formo de lilio. Tiel estis finita la laboro de la kolonoj. 23 Kaj li faris maron fanditan, havantan dek ulnojn de rando ĝis rando, tute rondan, havantan la alton de kvin ulnoj; kaj ŝnuro de tridek ulnoj prezentis ĝian mezuron ĉirkaŭe. 24 Kaj tuberoj sub ĝia rando troviĝis ĉirkaŭe de ĝi; sur la spaco de dek ulnoj ili ĉirkaŭis la maron en du vicoj; la tuberoj estis fanditaj kune kun ĝi. 25 Ĝi staris sur dek du bovoj; tri kun la vizaĝo norden, tri kun la vizaĝo okcidenten, tri kun la vizaĝo suden, kaj tri kun la vizaĝo orienten; kaj la maro estis sur ili supre, kaj ĉiuj iliaj malantaŭaj partoj estis turnitaj internen. 26 Ĝi havis la dikon de manlarĝo; kaj ĝia rando, farita laŭ la maniero de rando de kaliko, estis simila al disvolviĝinta lilio. Ĝi ampleksis du mil bat'ojn. 27 Kaj li faris dek kuprajn bazaĵojn; ĉiu bazaĵo havis la longon de kvar ulnoj, la larĝon de kvar ulnoj, kaj la alton de tri ulnoj. 28 Kaj jen estas la aranĝo de la bazaĵoj: ili havis muretojn, muretojn inter la listeloj. 29 Kaj sur la muretoj, kiuj estis inter la listeloj, estis leonoj, bovoj, kaj keruboj; kaj sur la listeloj estis tiel supre, kaj sube de la leonoj kaj bovoj estis malsuprenpendantaj festonoj. 30 Kaj ĉiu bazaĵo havis kvar kuprajn radojn kun kupraj aksoj, kaj ĝiaj kvar anguloj havis ŝultretojn, fanditajn ŝultretojn sub la kaldrono, kaj sur ĉiu flanko estis festonoj. 31 Ĝia aperturo de la interna kapitelo ĝis la supro havis unu ulnon; ĝia aperturo estis ronda, en formo de bazeto, havanta unu ulnon kaj duonon, kaj ĉe la aperturo estis skulptaĵoj; sed ĝiaj muretoj estis kvarangulaj, ne rondaj. 32 Kaj la kvar radoj estis sub la muretoj, kaj la aksoj de la radoj estis en la bazaĵo; la alto de ĉiu rado estis unu ulno kaj duono. 33 La aranĝo de la radoj estis kiel la aranĝo de radoj de veturilo; iliaj aksoj kaj aksingoj kaj radradioj kaj radrondoj, ĉio estis fandita. 34 Kaj la kvar ŝultretoj ĉe la kvar anguloj de ĉiu bazaĵo elstaris el la bazaĵo mem. 35 Supre de la bazaĵo estis rondaĵo, havanta la alton de duono de ulno; kaj supre de la bazaĵo ĝiaj teniloj kaj muretoj elstaris el ĝi mem. 36 Kaj sur la tabuletoj de ĝiaj teniloj kaj sur ĝiaj muretoj li skulptis kerubojn, leonojn, kaj palmojn, sur ĉiu libera loko, kaj festonojn ĉirkaŭe. 37 Tiel li faris la dek bazaĵojn; ĉiuj havis egalan fandon, egalan mezuron, egalan formon. 38 Kaj li faris dek kuprajn lavujojn; ĉiu lavujo havis la amplekson de kvardek bat'oj; kvar ulnojn havis ĉiu lavujo; ĉiu lavujo staris sur unu bazaĵo el la dek bazaĵoj. 39 Kaj li starigis la bazaĵojn, kvin ĉe la dekstra flanko de la domo, kaj kvin ĉe la maldekstra flanko; kaj la maron li starigis ĉe la dekstra flanko de la domo, sudoriente. 40 Kaj Ĥuram faris la lavujojn kaj la ŝovelilojn kaj la aspergajn kalikojn. Kaj Ĥuram finis la tutan laboron, kiun li faris por la reĝo Salomono en la domo de la Eternulo: 41 la du kolonojn kaj la du globaĵojn de la kapiteloj sur la supro de la kolonoj, kaj la du retojn por kovri la du globaĵojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la supro de la kolonoj; 42 kaj la kvarcent granatojn ĉe la du retoj, po du vicoj da granatoj por ĉiu reto, por kovri la du globaĵojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la kolonoj; 43 kaj la dek bazaĵojn kaj la dek lavujojn sur la bazaĵoj; 44 kaj la unu maron kaj la dek du bovojn sub la maro; 45 kaj la kaldronojn kaj la ŝovelilojn kaj la aspergajn kalikojn. Kaj ĉiuj vazoj de la templo, kiujn Ĥuram faris al la reĝo Salomono por la domo de la Eternulo, estis el polurita kupro. 46 En la ĉirkaŭaĵo de Jordan la reĝo fandigis ilin en argila tero, inter Sukot kaj Cartan. 47 Kaj Salomono metis ĉiujn vazojn sur ilian lokon. Pro la tre granda multo la pezo de la kupro ne estis kalkulita. 48 Kaj Salomono faris ĉiujn vazojn, kiuj estas en la domo de la Eternulo: la oran altaron, kaj la oran tablon, sur kiu estas la pano de propono; 49 kaj la kandelabrojn, kvin dekstre kaj kvin maldekstre antaŭ la plejsanktejo, el pura oro; kaj la florojn kaj lucernojn kaj prenilojn, el oro; 50 kaj la tasojn, tranĉilojn, aspergajn kalikojn, kulerojn, kaj karbujojn, el pura oro; kaj la maŝojn ĉe la pordo de la interna domo, de la plejsanktejo, ĉe la pordo de la templa domo, el oro. 51 Tiamaniere estis finita la tuta laboro, kiun la reĝo Salomono faris por la domo de la Eternulo. Kaj Salomono enportis la konsekritaĵojn de sia patro David; la arĝenton kaj la oron kaj la vazojn li metis en la trezorejojn de la domo de la Eternulo.

8

Tiam Salomono kunvenigis la plejaĝulojn de Izrael kaj ĉiujn ĉefojn de la triboj, la estrojn de la patrodomoj de la Izraelidoj, al la reĝo Salomono en Jerusalemon, por transporti la keston de interligo de la Eternulo el la urbo de David, tio estas el Cion. 2 Kaj kolektiĝis al la reĝo Salomono ĉiuj Izraelidoj al la festo, en la monato Etanim, tio estas la sepa monato. 3 Kaj venis ĉiuj plejaĝuloj de Izrael; kaj la pastroj ekportis la keston. 4 Kaj oni enportis la keston de la Eternulo kaj la tabernaklon de kunveno, kaj ĉiujn sanktajn vazojn, kiuj estis en la tabernaklo; ilin portis la pastroj kaj la Levidoj. 5 Kaj la reĝo Salomono, kaj la tuta komunumo de Izrael, kiu kolektiĝis al li, estis kun li antaŭ la kesto, oferbuĉante ŝafojn kaj bovojn, kiujn oni ne povis nombri nek kalkuli pro ilia granda multeco. 6 Kaj la pastroj venigis la keston de interligo de la Eternulo sur ĝian lokon, en la profundon de la domo, en la plejsanktejon, sub la flugilojn de la keruboj. 7 Ĉar la keruboj havis siajn flugilojn etenditaj super la loko de la kesto, kaj la keruboj estis kovrantaj la keston kaj ĝiajn stangojn de supre. 8 Kaj la stangoj estis tiel longaj, ke la kapetoj de la stangoj estis videblaj el la sankta loko en la antaŭa parto de la plejsanktejo, sed ekstere ili ne estis videblaj; kaj ili restis tie ĝis la nuna tago. 9 En la kesto estis nenio krom la du ŝtonaj tabeloj, kiujn metis tien Moseo sur Ĥoreb, kiam la Eternulo faris interligon kun la Izraelidoj post ilia eliro el la lando Egipta. 10 Kiam la pastroj eliris el la sanktejo, nubo plenigis la domon de la Eternulo. 11 Kaj la pastroj ne povis stari kaj servi, pro la nubo; ĉar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo.

12 Tiam Salomono ekparolis: La Eternulo diris, ke Li deziras loĝi en mallumo; 13 tial mi konstruis domon por Via loĝado, lokon por Via restado eterna. 14 Kaj la reĝo turnis sian vizaĝon kaj benis la tutan komunumon de Izrael; kaj la tuta komunumo de Izrael staris. 15 Kaj li diris: Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu parolis per Sia buŝo al mia patro David, kaj nun plenumis per Sia mano, dirante: 16 De post la tago, kiam Mi elkondukis Mian popolon Izrael el Egiptujo, Mi elektis neniun urbon inter ĉiuj triboj de Izrael, por konstrui domon, en kiu estus Mia nomo; sed Mi elektis Davidon, ke li estu super Mia popolo Izrael. 17 Mia patro David havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael. 18 Sed la Eternulo diris al mia patro David: Intencante konstrui domon al Mia nomo, vi agis bone, havante tian intencon; 19 tamen la domon konstruos ne vi, sed nur via filo, kiu eliris el viaj lumboj, konstruos la domon al Mia nomo. 20 Kaj la Eternulo plenumis Sian vorton, kiun Li diris: mi leviĝis anstataŭ mia patro David kaj sidiĝis sur la trono de Izrael, kiel diris la Eternulo, kaj mi konstruis la domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael. 21 Kaj mi aranĝis tie lokon por la kesto, en kiu troviĝas la interligo de la Eternulo, kiun Li faris kun niaj patroj, kiam Li elkondukis ilin el la lando Egipta.

22 Kaj Salomono stariĝis antaŭ la altaro de la Eternulo kontraŭ la tuta komunumo de Izrael, kaj li etendis siajn manojn al la ĉielo, 23 kaj li parolis: Ho Eternulo, Dio de Izrael! ne ekzistas dio simila al Vi en la ĉielo supre nek sur la tero malsupre; Vi konservas la interligon kaj la favorkorecon al Viaj servantoj, kiuj iradas antaŭ Vi per sia tuta koro; 24 Vi plenumis al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li; Vi parolis per Via buŝo, kaj Vi plenumis per Via mano, kiel ni nun vidas. 25 Nun, ho Eternulo, Dio de Izrael, plenumu al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li, dirante: Ne mankos ĉe vi antaŭ Mi viro, sidanta sur la trono de Izrael, se viaj filoj nur observados sian vojon, por iradi antaŭ Mi, kiel vi iradis antaŭ Mi. 26 Nun, ho Dio de Izrael, veriĝu Via vorto, kiun Vi diris al Via servanto David, mia patro. 27 Ĉu efektive Dio loĝus sur la tero? ja la ĉielo kaj la ĉielo de ĉieloj ne povas Vin ampleksi; des pli tion ne povas ĉi tiu domo, kiun mi konstruis! 28 Sed turnu Vin al la preĝo de Via servanto kaj al lia petego, ho Eternulo, mia Dio, por aŭskulti la vokadon kaj la preĝon, per kiu Via servanto preĝas antaŭ Vi hodiaŭ; 29 por ke Viaj okuloj estu nefermitaj super ĉi tiu domo nokte kaj tage, super la loko, pri kiu Vi diris: Mia nomo tie estos; por aŭskulti la preĝon, kiun Via servanto faros sur ĉi tiu loko. 30 Kaj aŭskultu la petegon de Via servanto kaj de Via popolo Izrael, kiun ili preĝos sur ĉi tiu loko; aŭskultu sur la loko de Via loĝado en la ĉielo; kaj kiam Vi aŭskultos, Vi pardonu. 31 Kiam iu pekos kontraŭ sia proksimulo, kaj oni postulos de li ĵuron, ke li ĵuru, kaj la ĵuro estos farata antaŭ Via altaro en ĉi tiu domo: 32 tiam aŭskultu en la ĉielo, kaj faru juĝon pri Viaj servantoj, kondamnante la malbonagulon, metante lian konduton sur lian kapon, kaj montrante la pravecon de la virtulo, rekompencante lin laŭ lia virteco. 33 Se Via popolo Izrael estos frapita de malamiko pro tio, ke ĝi pekis antaŭ Vi, sed ili sin returnos al Vi kaj gloros Vian nomon kaj preĝos kaj petegos al Vi en ĉi tiu domo: 34 tiam aŭskultu en la ĉielo, kaj pardonu la pekon de Via popolo Izrael, kaj revenigu ilin sur la teron, kiun Vi donis al iliaj patroj. 35 Se la ĉielo ŝlosiĝos tiel, ke ne estos pluvo pro tio, ke ili pekis antaŭ Vi, sed ili ekpreĝos sur ĉi tiu loko kaj gloros Vian nomon kaj returnos sin de sia peko, por ke Vi aŭskultu ilin: 36 tiam aŭskultu en la ĉielo, kaj pardonu la pekon de Viaj servantoj kaj de Via popolo Izrael, montrante al ili la bonan vojon, kiun ili devas iri, kaj donu pluvon sur Vian landon, kiun Vi donis al Via popolo kiel heredaĵon. 37 Se estos malsato en la lando, aŭ se estos pesto, brulsekeco, velkado, akridoj, aŭ vermoj, aŭ se premos ilin malamiko en la lando de ilia loĝado, aŭ se estos ia plago aŭ malsano; 38 ĉe ĉiu preĝo, ĉe ĉiu petego, kiu venos de iu homo aŭ de Via tuta popolo Izrael, kiam ĉiu el ili sentos malfeliĉon en sia koro kaj etendos siajn manojn al ĉi tiu domo: 39 Vi aŭskultu en la ĉielo, en la loko de Via loĝado, kaj pardonu, kaj faru kaj redonu al ĉiu konforme al lia tuta konduto, kiel Vi konas lian koron (ĉar Vi sola konas la koron de ĉiuj homidoj); 40 por ke ili Vin timu dum la tuta tempo, kiun ili vivas sur la tero, kiun Vi donis al niaj patroj. 41 Ankaŭ koncerne aligentulon, kiu ne estas el Via popolo Izrael, sed venos el malproksima lando pro Via nomo 42 (ĉar ili aŭdos pri Via granda nomo kaj pri Via forta mano kaj pri Via etendita brako), kaj li venos kaj preĝos en ĉi tiu domo: 43 Vi aŭskultu en la ĉielo, en la loko de Via loĝado, kaj faru ĉion, pri kio vokos al Vi la aligentulo; por ke ĉiuj popoloj de la tero konu Vian nomon, por ke ili timu Vin, kiel Via popolo Izrael, kaj por ke ili sciu, ke per Via nomo estas nomata ĉi tiu domo, kiun mi konstruis. 44 Kiam Via popolo eliros milite kontraŭ sian malamikon laŭ la vojo, laŭ kiu Vi ilin sendos, kaj ili preĝos al la Eternulo, turninte sin al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo: 45 tiam aŭskultu en la ĉielo ilian preĝon kaj ilian petegon, kaj defendu ilian aferon. 46 Se ili pekos antaŭ Vi (ĉar ne ekzistas homo, kiu ne pekas), kaj Vi ekkoleros kontraŭ ili kaj transdonos ilin al malamiko, kaj iliaj kaptintoj forkondukos ilin en landon malamikan, malproksiman aŭ proksiman; 47 sed ili rekonsciiĝos en la lando, en kiu ili estos kaptitaj, konvertiĝos, kaj petegos Vin en la lando de siaj kaptintoj, dirante: Ni pekis, ni malbonagis, ni krimis; 48 kaj ili returnos sin al Vi per sia tuta koro kaj per sia tuta animo en la lando de siaj malamikoj, kiuj ilin kaptis, kaj ili preĝos al Vi, turninte sin al sia lando, kiun Vi donis al iliaj patroj, al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo: 49 tiam aŭskultu en la ĉielo, en la loko de Via loĝado, ilian preĝon kaj ilian petegon, kaj defendu ilian aferon; 50 kaj pardonu al Via popolo tion, per kio ili pekis antaŭ Vi, kaj ĉiujn iliajn krimojn, kiujn ili faris kontraŭ Vi, kaj veku por ili kompaton en iliaj kaptintoj, por ke ĉi tiuj estu favorkoraj al ili. 51 Ĉar ili estas Via popolo kaj Via heredaĵo, kiun Vi elkondukis el Egiptujo, el la fera forno. 52 Viaj okuloj estu malfermitaj al la petego de Via servanto kaj al la petego de Via popolo Izrael, por ke Vi aŭdu ilin pri ĉio, pri kio ili vokas al Vi. 53 Ĉar Vi distingis ilin kiel Vian heredaĵon el ĉiuj popoloj de la tero, kiel Vi diris per Via servanto Moseo, kiam Vi elkondukis niajn patrojn el Egiptujo, ho Sinjoro, Eternulo.

54 Kiam Salomono finis preĝi antaŭ la Eternulo tiun tutan preĝon kaj petegon, li leviĝis de sia genuado antaŭ la altaro de la Eternulo, kaj liaj manoj estis etenditaj al la ĉielo. 55 Kaj li stariĝis, kaj benis la tutan komunumon de Izrael per laŭta voĉo, dirante: 56 Benata estu la Eternulo, kiu donis ripozon al Sia popolo Izrael konforme al ĉio, kion Li diris: ne forfalis eĉ unu vorto el ĉiuj Liaj bonaj vortoj, kiujn Li diris per Sia servanto Moseo. 57 La Eternulo, nia Dio, estu kun ni, kiel Li estis kun niaj patroj, Li ne forlasu nin kaj ne forĵetu nin; 58 Li klinu nian koron al Si, por ke ni iru laŭ ĉiuj Liaj vojoj, kaj por ke ni observu Liajn ordonojn kaj Liajn leĝojn kaj Liajn regulojn, kiujn Li donis al niaj patroj. 59 Kaj ĉi tiuj miaj vortoj, kiujn mi preĝis antaŭ la Eternulo, estu proksimaj al la Eternulo, nia Dio, tage kaj nokte, por ke Li faru justaĵon al Sia servanto kaj justaĵon al Sia popolo Izrael en ĉiuj tagoj; 60 por ke ĉiuj popoloj de la tero sciu, ke la Eternulo estas Dio kaj ke ne ekzistas alia. 61 Via koro estu tute sindona al la Eternulo, nia Dio, por iri laŭ Liaj leĝoj kaj por observi Liajn ordonojn, kiel hodiaŭ. 62 Kaj la reĝo kaj kun li ĉiuj Izraelidoj buĉis oferojn antaŭ la Eternulo. 63 Kaj Salomono oferis la pacoferon, kiun li alportis al la Eternulo, dudek du mil bovojn kaj cent dudek mil ŝafojn. Tiamaniere la reĝo kaj ĉiuj Izraelidoj inaŭguris la domon de la Eternulo. 64 En tiu tago la reĝo sanktigis la mezon de la korto, kiu estis antaŭ la domo de la Eternulo; ĉar li faris tie la bruloferon kaj la farunoferon kaj alportis ofere la sebon de la pacoferoj; ĉar la kupra altaro, kiu estis antaŭ la Eternulo, estis tro malgranda, por doni lokon al la brulofero kaj la farunofero kaj la sebo de la pacoferoj. 65 Kaj Salomono faris tiam feston, kaj kun li la tuta Izrael, tre granda anaro, kiu kunvenis de Ĥamat ĝis la torento de Egiptujo, antaŭ la Eternulo, nia Dio, dum sep tagoj kaj ankoraŭ sep tagoj, kune dek kvar tagoj. 66 En la oka tago li forsendis la popolon; kaj ili benis la reĝon, kaj iris al siaj tendoj, gajaj kaj ĝojantaj pro la tuta bono, kiun la Eternulo faris al Sia servanto David kaj al Sia popolo Izrael.

9

Kiam Salomono finis la konstruadon de la domo de la Eternulo kaj de la reĝa domo, kaj de ĉio dezirita de Salomono, kion li deziris fari, 2 la Eternulo aperis al Salomono duan fojon, kiel Li aperis al li en Gibeon. 3 Kaj la Eternulo diris al li: Mi aŭdis vian preĝon kaj vian petegon, kiun vi faris antaŭ Mi; Mi sanktigis ĉi tiun domon, kiun vi konstruis, por ke Mi metu tien Mian nomon por eterne; kaj Miaj okuloj kaj Mia koro estos tie ĉiam. 4 Kaj pri vi, se vi irados antaŭ Mi tiel, kiel iradis via patro David, kun pura koro kaj ĝusteco, farante ĉion, kion Mi ordonis al vi, kaj observante Miajn leĝojn kaj regulojn: 5 tiam Mi fortikigos la tronon de via reĝado super Izrael por eterne, kiel Mi promesis al via patro David, dirante: Ne mankos ĉe vi viro sur la trono de Izrael. 6 Sed se vi kaj viaj filoj deturnos vin de Mi, kaj ne observos Miajn ordonojn kaj Miajn leĝojn, kiujn Mi donis al vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adorkliniĝos al ili: 7 tiam Mi ekstermos Izraelon de la lando, kiun Mi donis al li; kaj ĉi tiun domon, kiun Mi sanktigis por Mia nomo, Mi forpuŝos de antaŭ Mia vizaĝo; kaj Izrael fariĝos proverbo kaj moko inter ĉiuj popoloj. 8 Kaj pri ĉi tiu domo, kiu estas tre alta, ĉiu preteriranto miregos kaj fajfos; kaj oni diros: Pro kio la Eternulo agis tiele kun ĉi tiu lando kaj kun ĉi tiu domo? 9 Kaj oni respondos: Pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, ilian Dion, kiu elkondukis iliajn patrojn el la lando Egipta, kaj ili aliĝis al aliaj dioj kaj adorkliniĝis al ili kaj servis al ili ― pro tio la Eternulo venigis sur ilin ĉi tiun tutan malbonon.

10 Post paso de la dudek jaroj, dum kiuj Salomono konstruis la du domojn, la domon de la Eternulo kaj la reĝan domon 11 (por kiuj Ĥiram, la reĝo de Tiro, liveris al Salomono cedrajn arbojn kaj cipresajn arbojn kaj oron laŭ lia tuta deziro), la reĝo Salomono tiam donis al Ĥiram dudek urbojn en la lando Galilea. 12 Kaj Ĥiram eliris el Tiro, por rigardi la urbojn, kiujn donis al li Salomono; kaj ili ne plaĉis al li. 13 Kaj li diris: Kio estas tiuj urboj, kiujn vi donis al mi, mia frato? Kaj li donis al ili la nomon lando Kabul ĝis la nuna tago. 14 Kaj Ĥiram sendis al la reĝo cent dudek kikarojn da oro.

15 Jen estas la aranĝo pri la impostoj, kiujn starigis la reĝo Salomono, por konstrui la domon de la Eternulo kaj sian domon kaj Milon kaj la muregon de Jerusalem kaj Ĥacoron kaj Megidon kaj Gezeron. 16 (Faraono, reĝo de Egiptujo, venis kaj venkoprenis Gezeron kaj forbruligis ĝin per fajro, kaj mortigis la Kanaanidojn, kiuj loĝis en la urbo, kaj li donis ĝin kiel donacon al sia filino, edzino de Salomono.) 17 Kaj Salomono konstruis Gezeron, kaj la malsupran Bet-Ĥoronon, 18 kaj Baalaton, kaj Tadmoron en la dezerto, en la lando, 19 kaj ĉiujn urbojn de provizoj, kiujn Salomono havis, kaj la urbojn por la ĉaroj kaj la urbojn por la rajdistoj, kaj ĉion, kion Salomono deziris konstrui en Jerusalem kaj sur Lebanon kaj en la tuta lando de sia regado. 20 Koncerne la tutan popolon, kiu restis el la Amoridoj, Ĥetidoj, Perizidoj, Ĥividoj, kaj Jebusidoj, kiuj ne estis el la idoj de Izrael: 21 iliajn infanojn, kiuj restis post ili en la lando kaj kiujn la Izraelidoj ne povis ekstermi, Salomono faris tributuloj- laboristoj ĝis la nuna tago. 22 Sed el la Izraelidoj Salomono ne faris laboristojn; ili estis militistoj, liaj servantoj, liaj eminentuloj, liaj militestroj, liaj ĉarestroj, kaj liaj rajdistoj. 23 La nombro de la ĉefaj oficistoj super la laboroj de Salomono estis kvincent kvindek; ili regis la popolon, kiu faris la laborojn. 24 La filino de Faraono transiris el la urbo de David en sian domon, kiun li konstruis por ŝi; tiam li konstruis Milon. 25 Kaj Salomono alportadis tri fojojn en jaro bruloferojn kaj pacoferojn sur la altaron, kiun li konstruis al la Eternulo, kaj incensadis ĉe ĝi antaŭ la Eternulo. Kaj li finkonstruis la domon.

26 Kaj ŝiparon faris la reĝo Salomono en Ecjon-Geber, kiu troviĝas apud Elat, sur la bordo de la Ruĝa Maro, en la lando de Edom. 27 Kaj Ĥiram sendis en la ŝiparo siajn servantojn ŝipistojn, spertajn maristojn, kun la servantoj de Salomono. 28 Kaj ili venis Ofiron, kaj prenis de tie kvarcent dudek kikarojn da oro kaj venigis al la reĝo Salomono.

10

Kiam la reĝino de Ŝeba aŭdis la famon pri Salomono kaj pri la domo de la Eternulo, ŝi venis, por elprovi lin per enigmoj. 2 Kaj ŝi venis Jerusalemon kun tre granda akompanantaro, kun kameloj, portantaj aromaĵojn, tre multe da oro, kaj multekostajn ŝtonojn. Kaj ŝi venis al Salomono, kaj parolis kun li pri ĉio, kion ŝi havis en sia koro. 3 Kaj Salomono solvis al ŝi ĉiujn ŝiajn demandojn; kaj estis nenio, kion la reĝo ne scius kaj kion li ne solvus al ŝi. 4 Kaj la reĝino de Ŝeba vidis la tutan saĝecon de Salomono, kaj la domon, kiun li konstruis, 5 kaj la manĝaĵon ĉe lia tablo kaj la loĝejon de liaj sklavoj kaj la oficojn de liaj servantoj kaj iliajn vestojn kaj liajn vinverŝistojn, kaj liajn bruloferojn, kiujn li oferadis en la domo de la Eternulo; kaj ŝi estis tute ravita. 6 Kaj ŝi diris al la reĝo: Vera estas tio, kion mi aŭdis en mia lando pri viaj aferoj kaj pri via saĝeco; 7 mi ne kredis al la diroj, ĝis mi venis kaj ĝis miaj okuloj ekvidis; sed nun mi vidas, ke oni ne rakontis al mi eĉ duonon; vi havas pli da saĝo kaj bono, ol diras la famo, kiun mi aŭdis. 8 Feliĉaj estas viaj homoj, feliĉaj estas viaj servantoj, kiuj ĉiam staras antaŭ vi kaj aŭdas vian saĝecon. 9 Benata estu la Eternulo, via Dio, kiu favoras vin kaj sidigis vin sur la tronon de Izrael. Pro Sia eterna amo al Izrael Li faris vin reĝo, por ke vi zorgu pri juĝo kaj justeco. 10 Kaj ŝi donacis al la reĝo cent dudek kikarojn da oro kaj tre multe da aromaĵoj kaj multekostajn ŝtonojn; neniam plu venis tiom multe da aromaĵoj, kiom la reĝino de Ŝeba donacis al la reĝo Salomono. 11 Kaj la ŝiparo de Ĥiram, kiu venigis oron el Ofir, alvenigis el Ofir tre multe da santala ligno kaj multekostajn ŝtonojn. 12 Kaj el la santala ligno la reĝo faris pilastrojn por la domo de la Eternulo kaj por la reĝa domo, ankaŭ harpojn kaj psalterojn por la kantistoj; neniam venis tiom da santala ligno, nek estis vidata, ĝis la nuna tago. 13 Kaj la reĝo Salomono donis al la reĝino de Ŝeba ĉion, kion ŝi deziris kaj kion ŝi petis, krom tio, kion li donis al ŝi el la mano de la reĝo Salomono mem. Kaj ŝi foriris returne en sian landon, ŝi kaj ŝiaj servantoj.

14 La pezo de la oro, kiu estis alportita al Salomono dum unu jaro, estis sescent sesdek ses kikaroj da oro; 15 krom tio, kio venis de la butikistoj kaj de la komerco de negocistoj kaj de ĉiuj reĝoj de Arabujo kaj de la regionestroj. 16 Kaj la reĝo Salomono faris ducent grandajn ŝildojn el forĝita oro (sescent sikloj da oro estis uzitaj por ĉiu ŝildo) 17 kaj tricent malgrandajn ŝildojn el forĝita oro (tri min'oj da oro estis uzitaj por ĉiu el tiuj ŝildoj); kaj la reĝo metis ilin en la arbardomon de Lebanon. 18 Kaj la reĝo faris grandan tronon el eburo kaj tegis ĝin per pura oro. 19 Ses ŝtupojn havis la trono, rondan supron havis la trono malantaŭe, kaj brakapogojn ambaŭflanke de la sidloko, kaj du leonojn, starantajn apud la brakapogoj. 20 Kaj ankoraŭ dek du leonoj tie staris sur la ses ŝtupoj ambaŭflanke; ne ekzistis io simila en iu ajn regno. 21 Kaj ĉiuj trinkvazoj de la reĝo Salomono estis el oro, kaj ĉiuj vazoj de la Lebanona arbardomo estis el pura oro; nenio estis el arĝento; en la tempo de Salomono ĝi estis rigardata kiel senvalora. 22 Ĉar Tarŝiŝan ŝiparon la reĝo havis sur la maro kun la ŝiparo de Ĥiram; unu fojon en tri jaroj venadis la Tarŝiŝa ŝiparo, alportante oron, arĝenton, eburon, simiojn, kaj pavojn. 23 Tiel la reĝo Salomono superis ĉiujn reĝojn de la tero per riĉeco kaj per saĝeco. 24 Kaj ĉiuj sur la tero penis vidi Salomonon, por aŭdi lian saĝon, kiun Dio enmetis en lian koron. 25 Kaj ili alportadis ĉiu sian donacon: vazojn arĝentajn, vazojn orajn, vestojn, batalilojn, aromaĵojn, ĉevalojn, kaj mulojn, ĉiujare. 26 Kaj Salomono kolektis al si ĉarojn kaj rajdistojn; kaj li havis mil kvarcent ĉarojn kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de ĉaroj kaj ĉe la reĝo en Jerusalem. 27 Kaj la reĝo atingis tion, ke la arĝento estis en Jerusalem kiel ŝtonoj, kaj la cedroj estis en tiel granda kvanto, kiel sikomoroj sur malaltaj lokoj. 28 La ĉevalojn al Salomono oni venigadis el Egiptujo; kaj societo de komercistoj de la reĝo aĉetadis ilin amase laŭ difinita prezo. 29 Ĉiu ĉaro estis liverata el Egiptujo pro sescent sikloj da arĝento, kaj ĉiu ĉevalo pro cent kvindek; tiel same ili estis liverataj per iliaj manoj al ĉiuj reĝoj de la Ĥetidoj kaj al la reĝoj de Sirio.

11

La reĝo Salomono amis multajn aligentajn virinojn, la filinon de Faraono, Moabidinojn, Amonidinojn, Edomidinojn, Cidonaninojn, Ĥetidinojn, 2 el tiuj popoloj, pri kiuj la Eternulo diris al la Izraelidoj: Ne iru al ili, kaj ili ne iru al vi, ĉar ili turnos vian koron al siaj dioj; al ili Salomono aliĝis per amo. 3 Kaj li havis da ĉefaj edzinoj sepcent kaj da kromvirinoj tricent; kaj liaj edzinoj forklinis lian koron. 4 En la tempo de maljuneco de Salomono liaj edzinoj turnis lian koron al aliaj dioj, kaj lia koro ne estis tiel plene fordonita al la Eternulo, lia Dio, kiel la koro de lia patro David. 5 Kaj Salomono sekvis Aŝtaron, diaĵon de la Cidonanoj, kaj Milkomon, abomenindaĵon de la Amonidoj. 6 Kaj Salomono faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj ne sekvis plene la Eternulon, kiel lia patro David. 7 Tiam Salomono konstruis altaĵon al Kemoŝ, abomenindaĵo de la Moabidoj, sur la monto, kiu estas antaŭ Jerusalem, kaj al Moleĥ, abomenindaĵo de la Amonidoj. 8 Kaj tiel li faris por ĉiuj siaj aligentaj edzinoj, kiuj incensadis kaj alportadis oferojn al siaj dioj.

9 Kaj la Eternulo ekkoleris Salomonon pro tio, ke li forklinis sian koron de la Eternulo, Dio de Izrael, kiu aperis al li du fojojn, 10 kaj kiu ordonis al li pri tiu afero, ke li ne sekvu aliajn diojn; sed li ne observis tion, kion la Eternulo ordonis. 11 Kaj la Eternulo diris al Salomono: Pro tio, ke ĉi tio fariĝis ĉe vi, kaj ke vi ne observis Mian interligon kaj Miajn leĝojn, kiujn Mi donis al vi, Mi forŝiros de vi la regnon kaj donos ĝin al via servanto. 12 Tamen dum via vivo Mi tion ne faros, pro via patro David; el la manoj de via filo Mi ĝin forŝiros. 13 Sed ne la tutan regnon Mi forŝiros; unu tribon Mi donos al via filo, pro Mia servanto David, kaj pro Jerusalem, kiun Mi elektis.

14 Kaj la Eternulo aperigis kontraŭulon kontraŭ Salomono, Hadadon, la Edomidon, el la reĝa semo de Edom. 15 Kiam David estis en Edomujo, kaj la militestro Joab venis, por enterigi la mortigitojn, li mortigis ĉiujn virseksulojn en Edomujo 16 (ĉar ses monatojn tie restis Joab kaj ĉiuj Izraelidoj, ĝis ili ekstermis ĉiujn virseksulojn en Edomujo); 17 tiam forkuris Hadad kune kun viroj Edomidoj el la servantoj de lia patro, por iri Egiptujon; Hadad estis tiam malgranda knabo. 18 Ili elmoviĝis el Midjan kaj venis Paranon kaj prenis kun si homojn el Paran, kaj venis Egiptujon al Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj ĉi tiu donis al li domon kaj nutraĵon, kaj ankaŭ landon li donis al li. 19 Hadad tre ekplaĉis al Faraono, kaj ĉi tiu donis al li kiel edzinon fratinon de sia edzino, fratinon de la reĝino Taĥpenes. 20 Kaj la fratino de Taĥpenes naskis al li lian filon Genubat. Kaj Taĥpenes edukis lin en la domo de Faraono, kaj Genubat loĝis en la domo de Faraono inter la filoj de Faraono. 21 Kiam Hadad aŭdis en Egiptujo, ke David ekdormis kun siaj patroj kaj ke la militestro Joab mortis, Hadad diris al Faraono: Forliberigu min, ke mi iru en mian landon. 22 Faraono diris al li: Ĉu io mankas al vi ĉe mi, ke vi deziras iri en vian landon? Kaj li respondis: Ne, tamen forliberigu min.

23 Dio starigis kontraŭ li ankoraŭ kontraŭulon, Rezonon, filon de Eljada, kiu forkuris de sia sinjoro Hadadezer, reĝo de Coba. 24 Kaj li kolektis kontraŭ li virojn kaj fariĝis estro de bando, kiam David ilin mortigis; kaj ili iris Damaskon kaj ekloĝis tie kaj ekregis en Damasko. 25 Kaj li estis kontraŭulo de la Izraelidoj dum la tuta vivo de Salomono, krom la malbono, kiu venadis de Hadad. Kaj li havis malamon kontraŭ la Izraelidoj, kaj li fariĝis reĝo de Sirio.

26 Kaj Jerobeam, filo de Nebat, Efratano el Cereda, kies patrino havis la nomon Cerua kaj estis vidvino, servanto de Salomono, levis la manon kontraŭ la reĝon. 27 Kaj jen estas la kaŭzo, pro kiu li levis la manon kontraŭ la reĝon: Salomono konstruis Milon; li riparis la breĉojn de la urbo de sia patro David. 28 Jerobeam estis viro forta kaj kuraĝa. Kiam Salomono vidis, ke la junulo estas laborkapabla, li starigis lin administranto de la tributlaboroj de la domo de Jozef. 29 En tiu tempo okazis, ke Jerobeam eliris el Jerusalem; kaj renkontis lin sur la vojo la profeto Aĥija, la Ŝiloano; li portis sur si novan veston; ili ambaŭ estis solaj sur la kampo. 30 Kaj Aĥija prenis la novan veston, kiu estis sur li, kaj disŝiris ĝin en dek du pecojn. 31 Kaj li diris al Jerobeam: Prenu al vi dek pecojn; ĉar tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Jen Mi forŝiras la regnon el la manoj de Salomono kaj donas al vi dek tribojn 32 (sed unu tribo restos ĉe li, pro Mia servanto David, kaj pro la urbo Jerusalem, kiun Mi elektis el ĉiuj triboj de Izrael); 33 pro tio, ke ili forlasis Min, kaj adorkliniĝis al Aŝtar, diaĵo de la Cidonanoj, al Kemoŝ, dio de Moab, kaj al Milkom, dio de la Amonidoj, kaj ne iris laŭ Miaj vojoj, por plenumi tion, kio plaĉas al Mi, kaj Miajn leĝojn kaj Miajn regulojn, kiel lia patro David. 34 Mi ne prenos la tutan regnon el liaj manoj, sed Mi faros, ke li restos reganto dum sia tuta vivo, pro Mia servanto David, kiun Mi elektis kaj kiu observis Miajn ordonojn kaj Miajn leĝojn. 35 Sed Mi prenos la regnon el la manoj de lia filo, kaj Mi donos el ĝi al vi dek tribojn; 36 kaj al lia filo Mi donos unu tribon, por ke restu lumilo por ĉiam al Mia servanto David antaŭ Mi en Jerusalem, en la urbo, kiun Mi elektis al Mi, por meti tien Mian nomon. 37 Vin Mi prenos, kaj vi regos super ĉio, kion via animo deziros, kaj vi estos reĝo super Izrael. 38 Kaj se vi obeos ĉion, kion Mi ordonos al vi, kaj iros laŭ Miaj vojoj, kaj faros tion, kio plaĉas al Mi, observante Miajn leĝojn kaj Miajn ordonojn, kiel faris Mia servanto David, tiam Mi estos kun vi, kaj konstruos al vi domon fidindan, kiel Mi konstruis al David, kaj Mi donos al vi Izraelon. 39 Kaj per tio Mi humiligos la semon de David, tamen ne por ĉiam. 40 Salomono intencis mortigi Jerobeamon; sed Jerobeam leviĝis kaj forkuris en Egiptujon, al Ŝiŝak, reĝo de Egiptujo, kaj li restis en Egiptujo ĝis la morto de Salomono.

41 La tuta cetera historio de Salomono, kaj ĉio, kion li faris, kaj lia saĝeco estas priskribitaj en la libro de kroniko de Salomono. 42 La tempo, dum kiu Salomono reĝis en Jerusalem super la tuta Izrael, estis kvardek jaroj. 43 Kaj Salomono ekdormis kun siaj patroj kaj estis enterigita en la urbo de sia patro David. Kaj anstataŭ li ekreĝis Reĥabeam, lia filo.

12

Reĥabeam iris en Ŝeĥemon, ĉar en Ŝeĥemon venis ĉiuj Izraelidoj, por fari lin reĝo. 2 Kiam tion aŭdis Jerobeam, filo de Nebat (ĉar li estis ankoraŭ en Egiptujo, kien li forkuris de la reĝo Salomono, kaj Jerobeam loĝis en Egiptujo, 3 sed oni sendis kaj vokis lin), tiam Jerobeam kaj la tuta komunumo de Izrael venis, kaj ekparolis al Reĥabeam, dirante: 4 Via patro tro pezigis nian jugon; nun deprenu iom de la malfacilaj laboroj de via patro, kaj de lia peza jugo, kiun li metis sur nin, kaj tiam ni servados al vi. 5 Kaj li diris al ili: Iru, kaj post tri tagoj revenu al mi. Kaj la popolo disiris. 6 Kaj la reĝo Reĥabeam konsiliĝis kun la maljunuloj, kiuj staradis antaŭ lia patro Salomono dum lia vivo, kaj li diris: Kiel vi konsilas respondi al ĉi tiu popolo? 7 Kaj ili diris al li jene: Se hodiaŭ vi estos servanto al ĉi tiu popolo kaj komplezos al ili kaj kontentigos ilin kaj parolos al ili bonajn vortojn, ili estos al vi servantoj por ĉiam. 8 Sed li ne atentis la konsilon de la maljunuloj, kiun ili donis al li, kaj li konsiliĝis kun la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li kaj staris antaŭ li. 9 Kaj li diris al ili: Kion vi konsilas, ke ni respondu al ĉi tiu popolo, kiu diris al mi jene: Faru malpli peza la jugon, kiun via patro metis sur nin? 10 Kaj la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li, parolis al li, dirante: Tiele diru al ĉi tiu popolo, kiu diris al vi: Via patro faris nian jugon tro peza, kaj vi faru ĝin malpli peza ― tiele diru al ili: Mia malgranda fingro estas pli dika, ol la lumboj de mia patro; 11 tial se mia patro ŝarĝis vin per peza jugo, mi ankoraŭ plipezigos vian jugon; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj. 12 Kaj Jerobeam kaj la tuta popolo venis al Reĥabeam en la tria tago, kiel la reĝo ordonis, dirante: Revenu al mi en la tria tago. 13 Kaj la reĝo respondis al la popolo malafable, kaj ne atentis la konsilon de la maljunuloj, kiun ili donis; 14 kaj li parolis al ili laŭ la konsilo de la junuloj, dirante: Mia patro pezigis vian jugon, sed mi ankoraŭ pli pezigos vian jugon; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj. 15 Kaj la reĝo ne aŭskultis la popolon; ĉar estis destinite de la Eternulo, por ke plenumiĝu Lia vorto, kiun la Eternulo diris per Aĥija, la Ŝiloano, al Jerobeam, filo de Nebat. 16 Kiam ĉiuj Izraelidoj vidis, ke la reĝo ilin ne obeas, tiam la popolo respondis al la reĝo, dirante: Kian parton ni havas en David? ni ne havas heredaĵon en la filo de Jiŝaj. Al viaj tendoj, ho Izrael! nun zorgu mem pri via domo, ho David! Kaj la Izraelidoj disiris al siaj tendoj. 17 Sed super la Izraelidoj, kiuj loĝis en la urboj de Judujo, reĝis Reĥabeam. 18 Kaj la reĝo Reĥabeam sendis Adoramon, la estron super la impostoj; sed ĉiuj Izraelidoj ĵetis sur lin ŝtonojn, kaj li mortis. Kaj la reĝo Reĥabeam rapide sidiĝis en ĉaro, por forkuri en Jerusalemon. 19 Tiamaniere Izrael defalis de la domo de David ĝis la nuna tago. 20 Kiam ĉiuj Izraelidoj aŭdis, ke Jerobeam revenis, ili sendis kaj vokis lin al la kunveno kaj faris lin reĝo super ĉiuj Izraelidoj. La domon de David sekvis sole nur la tribo de Jehuda.

21 Kaj kiam Reĥabeam venis en Jerusalemon, li kolektis el la tuta domo de Jehuda kaj el la tribo de Benjamen cent okdek mil elektitajn militistojn, por militi kontraŭ la domo de Izrael, por revenigi la regnon al Reĥabeam, filo de Salomono. 22 Sed aperis vorto de Dio al Ŝemaja, homo de Dio, dirante: 23 Diru al Reĥabeam, filo de Salomono, reĝo de Judujo, kaj al la tuta domo de Jehuda kaj de Benjamen kaj al la cetera popolo jene: 24 Tiele diras la Eternulo: Ne iru kaj ne militu kontraŭ viaj fratoj, la Izraelidoj; reiru ĉiu al sia domo, ĉar de Mi estas farita ĉi tiu afero. Kaj ili obeis la vorton de la Eternulo, kaj retenis sin de irado, konforme al la vorto de la Eternulo.

25 Kaj Jerobeam prikonstruis Ŝeĥemon sur la monto de Efraim kaj ekloĝis en ĝi; kaj li eliris el tie kaj konstruis Penuelon. 26 Kaj Jerobeam diris en sia koro: Nun la regno povas reveni al la domo de David; 27 se ĉi tiu popolo irados, por fari oferojn en la domo de la Eternulo en Jerusalem, tiam la koro de ĉi tiu popolo returniĝos al ilia sinjoro, al Reĥabeam, reĝo de Judujo; kaj ili mortigos min kaj revenos al Reĥabeam, reĝo de Judujo. 28 Kaj la reĝo aranĝis konsiliĝon, kaj li faris du orajn bovidojn, kaj diris al la popolo: Ne iradu plu en Jerusalemon; jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elkondukis vin el la lando Egipta. 29 Kaj li starigis unu en Bet-El, kaj la duan li instalis en Dan. 30 Kaj ĉi tiu afero fariĝis kaŭzo de pekado: la popolo komencis iradi al unu el ili ĝis Dan. 31 Kaj li konstruis domojn de altaĵoj, kaj li starigis pastrojn el la popolo, kiuj ne estis el la idoj de Levi. 32 Kaj Jerobeam starigis feston en la oka monato, en la dek-kvina tago de la monato, simile al la festo en Judujo, kaj li suriris sur la altaron; tiel li faris en Bet-El, alportante oferojn al la bovidoj, kiujn li faris; kaj li loĝigis en Bet-El la pastrojn de la altaĵoj, kiujn li aranĝis. 33 Kaj li suriris sur la altaron, kiun li faris en Bet-El, en la dek-kvina tago de la oka monato, kiun li mem elpensis; kaj li faris feston por la Izraelidoj, kaj suriris sur la altaron, por incensi.

13

Kaj jen homo de Dio venis el Judujo laŭ ordono de la Eternulo en Bet-Elon, kiam Jerobeam staris sur la altaro, por incensi. 2 Kaj li vokis al la altaro laŭ ordono de la Eternulo kaj diris: Ho altaro, altaro! tiele diras la Eternulo: Jen en la domo de David naskiĝos filo, kies nomo estos Joŝija, kaj li buĉos sur vi la pastrojn de la altaĵoj, incensantajn sur vi, kaj homaj ostoj estos bruligitaj sur vi. 3 Kaj li donis en tiu tago signon, dirante: Ĉi tio estas la signo, ke tion parolis la Eternulo: jen la altaro disfendiĝos, kaj la cindro, kiu estas sur ĝi, disŝutiĝos. 4 Kiam la reĝo aŭdis la vortojn de la homo de Dio, kiujn li vokis al la altaro en Bet-El, Jerobeam etendis sian manon de sur la altaro, kaj diris: Kaptu lin! Sed rigidiĝis lia mano, kiun li etendis kontraŭ lin, kaj li ne povis retiri ĝin al si. 5 Kaj la altaro disfendiĝis, kaj la cindro de la altaro disŝutiĝis, konforme al la signo, kiun donis la homo de Dio laŭ la ordono de la Eternulo. 6 Kaj la reĝo ekparolis kaj diris al la homo de Dio: Faru peton antaŭ la Eternulo, via Dio, kaj preĝu por mi, por ke mia mano revenu al mi. Kaj la homo de Dio faris peton antaŭ la Eternulo, kaj la mano de la reĝo revenis al li kaj fariĝis kiel antaŭe. 7 Tiam la reĝo diris al la homo de Dio: Iru kun mi en la domon kaj fortigu vin per manĝo, kaj mi donos al vi donacon. 8 Sed la homo de Dio diris al la reĝo: Eĉ se vi donos al mi duonon de via domo, mi ne iros kun vi, kaj mi ne manĝos panon nek trinkos akvon en ĉi tiu loko; 9 ĉar tiele estas ordonite al mi per la vorto de la Eternulo: Ne manĝu panon nek trinku akvon, kaj ne reiru laŭ la vojo, laŭ kiu vi venis. 10 Kaj li iris laŭ alia vojo, kaj ne reiris laŭ la vojo, laŭ kiu li venis en Bet-Elon.

11 Unu profeto maljunulo loĝis en Bet-El. Kaj venis liaj filoj, kaj rakontis al li la tutan aferon, kiun faris la homo de Dio hodiaŭ en Bet-El; la vortojn, kiujn li diris al la reĝo, ili rakontis al sia patro. 12 Kaj ilia patro diris al ili: Laŭ kiu vojo li iris? Kaj liaj filoj montris la vojon, laŭ kiu iris la homo de Dio, kiu venis el Judujo. 13 Tiam li diris al siaj filoj: Selu al mi la azenon. Kaj ili selis al li la azenon, kaj li ekrajdis sur ĝi, 14 kaj sekvis la homon de Dio kaj trovis lin sidanta sub kverko, kaj diris al li: Ĉu vi estas la homo de Dio, kiu venis el Judujo? Kaj tiu diris: Mi. 15 Kaj li diris al li: Venu kun mi en la domon kaj manĝu panon. 16 Sed tiu diris: Mi ne povas reiri kun vi kaj veni al vi, kaj mi ne manĝos panon nek trinkos ĉe vi akvon en ĉi tiu loko; 17 ĉar estas dirite al mi per la vorto de la Eternulo: Ne manĝu panon nek trinku tie akvon, ne reiru laŭ la vojo, laŭ kiu vi venis. 18 Kaj li diris al li: Mi ankaŭ estas profeto, kiel vi, kaj anĝelo diris al mi laŭ ordono de la Eternulo jene: Revenigu lin kun vi en vian domon, por ke li manĝu panon kaj trinku akvon. Li mensogis al li. 19 Kaj li reiris kun li kaj manĝis panon en lia domo kaj trinkis akvon. 20 Dum ili sidis ankoraŭ ĉe la tablo, venis la vorto de la Eternulo al la profeto, kiu lin revenigis. 21 Kaj li vokis al la homo de Dio, kiu venis el Judujo, dirante: Tiele diras la Eternulo: Pro tio, ke vi malobeis la buŝon de la Eternulo, kaj ne plenumis la ordonon, kiun faris al vi la Eternulo, via Dio, 22 sed vi reiris kaj manĝis panon kaj trinkis akvon en la loko, pri kiu Li diris al vi, ke vi ne manĝu panon kaj ne trinku akvon, via kadavro ne venos en la tombon de viaj patroj. 23 Post kiam li manĝis panon kaj trinkis, oni selis por li la azenon, por la profeto, kiun li revenigis. 24 Kaj li iris, kaj sur la vojo renkontis lin leono kaj mortigis lin. Kaj lia kadavro kuŝis ĵetita sur la vojo, kaj la azeno staris apude, kaj la leono staris apud la kadavro. 25 Kaj jen pasis homoj, kaj vidis la kadavron kuŝantan sur la vojo, kaj la leonon starantan apud la kadavro, kaj ili iris kaj rakontis en la urbo, en kiu loĝis la maljuna profeto. 26 Kiam tion aŭdis la profeto, kiu revenigis lin de la vojo, li diris: Tio estas la homo de Dio, kiu malobeis la buŝon de la Eternulo; la Eternulo transdonis lin al leono, kiu disŝiris kaj mortigis lin konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris al li. 27 Kaj li diris al siaj filoj jene: Selu al mi la azenon. Kaj ili selis. 28 Kaj li iris kaj trovis lian kadavron kuŝantan sur la vojo, kaj la azenon kaj la leonon starantajn apud la kadavro; la leono ne manĝis la kadavron kaj ne disŝiris la azenon. 29 Kaj la profeto levis la kadavron de la homo de Dio kaj metis ĝin sur la azenon kaj veturigis ĝin returne. Kaj la maljuna profeto venis en la urbon, por priplori kaj enterigi lin. 30 Kaj li metis lian kadavron en sian tombon; kaj ili priploris lin: Ho ve, mia frato! 31 Post kiam oni enterigis lin, li diris al siaj filoj jene: Kiam mi mortos, entombigu min en la tombo, en kiu estas entombigita la homo de Dio; apud liajn ostojn metu miajn ostojn. 32 Ĉar plenumiĝos la vorto, kiun li eldiris laŭ ordono de la Eternulo pri la altaro, kiu estas en Bet-El, kaj pri ĉiuj domoj de altaĵoj, kiuj troviĝas en la urboj de Samario.

33 Post tiu okazintaĵo Jerobeam ne retiris sin de sia malbona vojo, sed li denove starigis el la popolo pastrojn por la altaĵoj; kiun li volis, tiun li konsekris, ke li fariĝu pastro de altaĵoj. 34 Kaj ĉi tio fariĝis peko por la domo de Jerobeam, por pereo kaj ekstermiĝo de sur la tero.

14

En tiu tempo malsaniĝis Abija, filo de Jerobeam. 2 Kaj Jerobeam diris al sia edzino: Leviĝu kaj aliaspektiĝu, por ke oni ne sciu, ke vi estas edzino de Jerobeam, kaj iru en Ŝilon; tie troviĝas la profeto Aĥija, kiu antaŭdiris al mi, ke mi estos reĝo super ĉi tiu popolo. 3 Kaj prenu en vian manon dek panojn kaj biskvitojn kaj kruĉon da mielo, kaj iru al li; li diros al vi, kio estos al la knabo. 4 Kaj la edzino de Jerobeam tiel faris; ŝi leviĝis kaj iris en Ŝilon kaj venis en la domon de Aĥija. Aĥija ne povis vidi, ĉar liaj okuloj ĉesis funkcii pro maljuneco. 5 Sed la Eternulo diris al Aĥija: Jen la edzino de Jerobeam iras, por demandi vin pri sia filo, ĉar li estas malsana; tiel kaj tiel diru al ŝi; kiam ŝi venos, ŝi prezentos sin kiel alian personon. 6 Kaj kiam Aĥija ekaŭdis la sonadon de ŝiaj piedoj, kiam ŝi eniris en la pordon, li diris: Eniru, edzino de Jerobeam; por kio vi prezentas vin kiel alian personon? mi estas sendita al vi kun sciigo premanta. 7 Iru, diru al Jerobeam: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Ĉar Mi altigis vin el inter la popolo kaj faris vin princo super Mia popolo Izrael, 8 kaj Mi forŝiris la regnon de la domo de David kaj donis ĝin al vi; sed vi ne estis kiel Mia servanto David, kiu observis Miajn ordonojn kaj sekvis Min per sia tuta koro, farante nur tion, kio plaĉas al Mi; 9 kaj vi agis pli malbone, ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ vi, kaj vi iris kaj faris al vi aliajn diojn kaj idolojn, por kolerigi Min, kaj Min vi ĵetis malantaŭ vian dorson: 10 tial Mi venigos malbonon sur la domon de Jerobeam, kaj Mi ekstermos ĉe Jerobeam ĉiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael, kaj Mi elbalaos la domon de Jerobeam, kiel oni elbalaas malpuraĵon, ĉion ĝis la fino. 11 Kiu mortos ĉe Jerobeam en la urbo, tiun formanĝos la hundoj, kaj kiu mortos sur la kampo, tiun formanĝos la birdoj de la ĉielo; ĉar la Eternulo tion diris. 12 Kaj vi leviĝu, iru al via domo; kiam via piedo eniros en la urbon, la infano mortos. 13 Kaj priploros lin ĉiuj Izraelidoj kaj enterigos lin; ĉar li sola ĉe Jerobeam iros en tombon, ĉar en li el la tuta domo de Jerobeam troviĝis io bona koncerne la Eternulon, Dion de Izrael. 14 Kaj la Eternulo starigos al Si super Izrael reĝon, kiu ekstermos la domon de Jerobeam en tiu tago kaj baldaŭ. 15 Kaj la Eternulo frapos Izraelon, similigante lin al kano, kiu ŝanceliĝas en la akvo, kaj Li elŝiros la Izraelidojn el tiu bona tero, kiun Li donis al iliaj patroj, kaj Li disblovos ilin trans la Riveron pro tio, ke ili faris siajn sanktajn stangojn, kolerigante la Eternulon. 16 Kaj Li transdonos Izraelon pro la pekoj de Jerobeam, per kiuj li pekis kaj per kiuj li pekigis Izraelon. 17 Kaj leviĝis la edzino de Jerobeam kaj foriris kaj venis en Tircan. Apenaŭ ŝi paŝis sur la sojlon de la domo, la knabo mortis. 18 Kaj oni enterigis lin, kaj ĉiuj Izraelidoj priploris lin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Sia servanto, la profeto Aĥija. 19 La cetera historio de Jerobeam, kiel li militis kaj kiel li reĝis, estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael. 20 La tempo, dum kiu reĝis Jerobeam, estis dudek du jaroj. Kaj li ekdormis kun siaj patroj. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Nadab.

21 Reĥabeam, filo de Salomono, reĝis en Judujo. La aĝon de kvardek unu jaroj havis Reĥabeam, kiam li fariĝis reĝo; kaj dek sep jarojn li reĝis en Jerusalem, la urbo, kiun la Eternulo elektis inter ĉiuj triboj de Izrael, por estigi tie Sian nomon. La nomo de lia patrino estis Naama, la Amonidino. 22 Kaj la Judoj faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj incitis Lin pli ol ĉio, kion faris iliaj patroj per siaj pekoj, kiujn ili pekis. 23 Kaj ankaŭ ili konstruis al si altaĵojn, statuojn, kaj sanktajn stangojn sur ĉiu alta monteto kaj sub ĉiu branĉoriĉa arbo. 24 Ankaŭ malĉastistoj estis en la lando; ili faris ĉiujn abomenindaĵojn de la popoloj, kiujn la Eternulo forpelis antaŭ la Izraelidoj. 25 En la kvina jaro de la reĝo Reĥabeam iris Ŝiŝak, reĝo de Egiptujo, kontraŭ Jerusalemon. 26 Kaj li forprenis la trezorojn de la domo de la Eternulo kaj la trezorojn de la reĝa domo, ĉion li prenis; li prenis ankaŭ ĉiujn orajn ŝildojn, kiujn faris Salomono. 27 Kaj la reĝo Reĥabeam faris anstataŭ ili ŝildojn kuprajn, kaj transdonis ilin en la manojn de la estroj de korpogardistoj, kiuj gardadis la enirejon de la reĝa domo. 28 Kaj ĉiufoje, kiam la reĝo iris en la domon de la Eternulo, la korpogardistoj ilin portis, kaj poste returne portis ilin en la ĉambron de la korpogardistoj. 29 La cetera historio de Reĥabeam, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo. 30 Kaj inter Reĥabeam kaj Jerobeam estis milito dum ilia tuta vivo. 31 Kaj Reĥabeam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. La nomo de lia patrino estis Naama, Amonidino. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Abijam.

15

En la dek-oka jaro de la reĝo Jerobeam, filo de Nebat, ekreĝis Abijam super Judujo. 2 Tri jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Maaĥa, filino de Abiŝalom. 3 Li iradis en ĉiuj pekoj de sia patro, kiujn ĉi tiu faris antaŭ li; kaj lia koro ne estis plene fordonita al la Eternulo, lia Dio, kiel la koro de lia patro David. 4 Sed pro David la Eternulo, lia Dio, donis al li lumilon en Jerusalem, starigante lian filon post li kaj subtenante Jerusalemon; 5 pro tio, ke David faradis tion, kio plaĉas al la Eternulo, kaj dum sia tuta vivo ne forkliniĝis de ĉio, kion Li ordonis al li, krom la afero kun Urija, la Ĥetido. 6 Kaj milito estis inter Reĥabeam kaj Jerobeam dum lia tuta vivo. 7 La cetera historio de Abijam, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo. Kaj milito estis inter Abijam kaj Jerobeam. 8 Kaj Abijam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Asa.

9 En la dudeka jaro de la reĝado de Jerobeam super Izrael ekreĝis Asa super Judujo. 10 Kaj kvardek unu jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Maaĥa, filino de Abiŝalom. 11 Kaj Asa agadis, kiel plaĉas al la Eternulo, kiel lia patro David. 12 Kaj li elpelis la malĉastistojn el la lando, kaj forigis ĉiujn idolojn, kiujn faris liaj patroj. 13 Kaj eĉ sian patrinon Maaĥa li senigis je ŝia titolo de reĝino, pro tio, ke ŝi faris idolon por Aŝtar. Kaj Asa dishakis ŝian idolon kaj forbruligis ĉe la torento Kidron. 14 Tamen la altaĵoj ne estis forigitaj; sed la koro de Asa estis perfekta ĉe la Eternulo dum lia tuta vivo. 15 Li enportis en la domon de la Eternulo la konsekritaĵojn de sia patro kaj siajn proprajn konsekritaĵojn, arĝenton kaj oron kaj vazojn. 16 Kaj milito estis inter Asa kaj Baaŝa, reĝo de Izrael, dum ilia tuta vivo. 17 Kaj Baaŝa, reĝo de Izrael, iris kontraŭ Judujon, kaj li konstruis Raman, por bari la eliradon kaj eniradon al Asa, reĝo de Judujo. 18 Tiam Asa prenis la tutan arĝenton kaj oron, kiu restis en la trezorejo de la domo de la Eternulo kaj en la trezorejo de la reĝa domo, kaj donis tion en la manojn de siaj servantoj; kaj la reĝo Asa sendis ilin al Ben-Hadad, filo de Tabrimon, filo de Ĥezjon, reĝo de Sirio, kiu loĝis en Damasko, kaj dirigis al li: 19 Estas interligo inter mi kaj vi, inter mia patro kaj via patro; jen mi sendas al vi donacon, arĝenton kaj oron; neniigu vian interligon kun Baaŝa, reĝo de Izrael, por ke li foriru de mi. 20 Kaj Ben-Hadad obeis la reĝon Asa, kaj sendis siajn militestrojn kontraŭ la urbojn de Izrael kaj venkobatis Ijonon kaj Danon kaj Abel-Bet-Maaĥan kaj la tutan Kineroton, la tutan landon de Naftali. 21 Kiam Baaŝa tion aŭdis, li ĉesis konstrui Raman kaj restis en Tirca. 22 Tiam la reĝo Asa kunvokis ĉiujn Judojn, sen escepto; kaj ili forportis la ŝtonojn de Rama kaj ĝian lignon, el kiuj Baaŝa faris la konstruadon; kaj la reĝo Asa konstruis el tio Geban de Benjamen kaj Micpan. 23 La cetera historio de Asa, kaj lia heroeco, kaj ĉio, kion li faris, kaj la urboj, kiujn li konstruis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo. Nur en sia maljuneco li malsaniĝis je siaj piedoj. 24 Kaj Asa ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de lia patro David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jehoŝafat.

25 Nadab, filo de Jerobeam, fariĝis reĝo super Izrael en la dua jaro de Asa, reĝo de Judujo; kaj li reĝis super Izrael du jarojn. 26 Kaj li faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj iris laŭ la vojo de sia patro kaj en liaj pekoj, per kiuj li pekigis Izraelon. 27 Kaj faris konspiron kontraŭ li Baaŝa, filo de Aĥija, el la domo de Isaĥar, kaj Baaŝa mortigis lin ĉe Gibeton de la Filiŝtoj, kiam Nadab kaj ĉiuj Izraelidoj sieĝis Gibetonon. 28 Kaj Baaŝa mortigis lin en la tria jaro de Asa, reĝo de Judujo, kaj ekreĝis anstataŭ li. 29 Kaj kiam li fariĝis reĝo, li mortigis la tutan domon de Jerobeam; li ne restigis ĉe Jerobeam eĉ unu animon, ĝis li tute lin ekstermis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Sia servanto Aĥija, la Ŝiloano; 30 pro la pekoj de Jerobeam, per kiuj li pekis kaj per kiuj li pekigis Izraelon, pro la incito, per kiu li kolerigis la Eternulon, Dion de Izrael. 31 La cetera historio de Nadab, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael. 32 Milito estis inter Asa kaj Baaŝa, reĝo de Izrael, dum ilia tuta vivo.

33 En la tria jaro de Asa, reĝo de Judujo, ekreĝis Baaŝa, filo de Aĥija, super la tuta Izrael en Tirca por la daŭro de dudek kvar jaroj. 34 Kaj li faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj iris laŭ la vojo de Jerobeam kaj en liaj pekoj, per kiuj li pekigis Izraelon.

16

Kaj aperis la vorto de la Eternulo al Jehu, filo de Ĥanani, pri Baaŝa, dirante: 2 Ĉar mi levis vin el la polvo kaj faris vin reganto super Mia popolo Izrael kaj vi iras laŭ la vojo de Jerobeam kaj pekigas Mian popolon Izrael, incitante Min per iliaj pekoj, 3 tial Mi elbalaos Baaŝan kaj lian domon, kaj Mi faros kun via domo kiel kun la domo de Jerobeam, filo de Nebat. 4 Kiu mortos ĉe Baaŝa en la urbo, tiun formanĝos la hundoj, kaj kiu mortos ĉe li sur la kampo, tiun formanĝos la birdoj de la ĉielo. 5 La cetera historio de Baaŝa, kaj tio, kion li faris, kaj lia potenco estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael. 6 Kaj Baaŝa ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Tirca. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Ela. 7 Per la profeto Jehu, filo de Ĥanani, aperis la vorto de la Eternulo pri Baaŝa kaj pri lia domo pro la tuta malbono, kiun li faris antaŭ la okuloj de la Eternulo, incitante Lin per la faroj de siaj manoj, estante kiel la domo de Jerobeam, kaj pro tio, ke li mortigis lin.

8 En la jaro dudek-sesa de Asa, reĝo de Judujo, ekreĝis Ela, filo de Baaŝa, super Izrael en Tirca por la daŭro de du jaroj. 9 Kaj faris konspiron kontraŭ li lia servanto Zimri, estro de duono de la ĉaroj. Kiam li en Tirca drinkis ĝis ebrieco en la domo de Arca, palacestro de Tirca, 10 tiam venis Zimri kaj frapis lin kaj mortigis lin, en la jaro dudek-sepa de Asa, reĝo de Judujo, kaj faris sin reĝo anstataŭ li. 11 Kiam li fariĝis reĝo, kiam li eksidis sur lia trono, li mortigis la tutan domon de Baaŝa, restigante ĉe li neniun virseksulon, kaj ankaŭ liajn parencojn kaj amikojn. 12 Kaj Zimri ekstermis la tutan domon de Baaŝa, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris pri Baaŝa per la profeto Jehu, 13 pro ĉiuj pekoj de Baaŝa kaj la pekoj de lia filo Ela, per kiuj ili pekis kaj per kiuj ili pekigis Izraelon, incitante la Eternulon, Dion de Izrael, per siaj idolaĵoj. 14 La cetera historio de Ela, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.

15 En la dudek-sepa jaro de Asa, reĝo de Judujo, ekreĝis Zimri por la daŭro de sep tagoj en Tirca, kiam la popolo sieĝis Gibetonon de la Filiŝtoj. 16 Kiam la sieĝanta popolo aŭdis, ke Zimri faris konspiron kaj mortigis la reĝon, tiam la tuta popolo en la sama tago elektis kiel reĝon Omrin, la militestron de Izrael. 17 Kaj Omri kune kun la tuta Izrael foriris de Gibeton kaj eksieĝis Tircan. 18 Kiam Zimri vidis, ke la urbo estas prenita, li iris en la palacon de la reĝa domo kaj ekbruligis ĉirkaŭ si per fajro la reĝan domon, kaj mortis, 19 pro siaj pekoj, per kiuj li pekis, farante malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, irante laŭ la vojo de Jerobeam kaj en lia peko, kiun li faris, pekigante Izraelon. 20 La cetera historio de Zimri, kaj lia konspiro, kiun li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.

21 Tiam la popolo Izraela dividiĝis en du partojn: duono de la popolo aliĝis al Tibni, filo de Ginat, por reĝigi lin, kaj la dua duono aliĝis al Omri. 22 Kaj la popolo, kiu aliĝis al Omri, venkis tiun popolon, kiu aliĝis al Tibni, filo de Ginat; kaj Tibni mortis, kaj ekreĝis Omri. 23 En la tridek-unua jaro de Asa, reĝo de Judujo, Omri ekreĝis super Izrael por la daŭro de dek du jaroj. En Tirca li reĝis dum ses jaroj. 24 Kaj li aĉetis la monton Samario de Ŝemer pro du kikaroj da arĝento, kaj li prikonstruis tiun monton, kaj al la urbo, kiun li konstruis, li donis la nomon Samario, laŭ la nomo de Ŝemer, la mastro de la monto. 25 Kaj Omri faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj li agis pli malbone, ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ li. 26 Kaj li iris laŭ la tuta vojo de Jerobeam, filo de Nebat, kaj en liaj pekoj, per kiuj li pekigis Izraelon, incitante la Eternulon, Dion de Izrael, per iliaj idolaĵoj. 27 La cetera historio de Omri, tio, kion li faris, kaj liaj heroaĵoj, kiujn li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael. 28 Kaj Omri ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Aĥab.

29 Aĥab, filo de Omri, ekreĝis super Izrael en la tridek-oka jaro de Asa, reĝo de Judujo. Kaj Aĥab, filo de Omri, reĝis super Izrael en Samario dudek du jarojn. 30 Kaj Aĥab, filo de Omri, faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, pli ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ li. 31 Ne sufiĉis al li, ke li iris en la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat: li prenis al si kiel edzinon Izebelon, filinon de Etbaal, reĝo de la Cidonanoj, kaj li iris kaj servis al Baal kaj adorkliniĝis al li. 32 Kaj li starigis altaron al Baal en la domo de Baal, kiun li konstruis en Samario. 33 Kaj Aĥab faris sanktajn stangojn, kaj Aĥab faris pli da incitado kontraŭ la Eternulo, Dio de Izrael, ol ĉiuj reĝoj de Izrael, kiuj estis antaŭ li. 34 En lia tempo Ĥiel, Bet-Elano, konstruis Jeriĥon. Kun perdo de sia unuenaskito Abiram li fondis ĝin, kaj kun perdo de sia plej juna filo Segub li starigis ĝiajn pordegojn, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Josuo, filo de Nun.

17

Kaj Elija, la Teŝebano, el la loĝantoj de Gilead, diris al Aĥab: Kiel vivas la Eternulo, Dio de Izrael, antaŭ kiu mi staras, ne estos en ĉi tiuj jaroj roso nek pluvo, krom en la okazo, se mi tion diros. 2 Kaj aperis la vorto de la Eternulo al li, dirante: 3 Foriru de ĉi tie, kaj direktu vin orienten, kaj kaŝu vin ĉe la torento Kerit, kiu estas oriente de Jordan. 4 El tiu torento vi trinkados, kaj al la korvoj Mi ordonis, ke ili tie vin nutru. 5 Kaj li iris kaj faris, kiel ordonis la Eternulo; li iris kaj restis ĉe la torento Kerit, kiu estas oriente de Jordan. 6 Kaj la korvoj alportadis al li panon kaj viandon matene kaj panon kaj viandon vespere; kaj el la torento li trinkadis. 7 Post kelka tempo la torento elsekiĝis, ĉar ne estis pluvo en la lando.

8 Tiam aperis al li la vorto de la Eternulo, dirante: 9 Leviĝu, iru Carfaton, kiu apartenas al Cidon, kaj restu tie; Mi ordonis tie al virino vidvino, ke ŝi liveradu al vi manĝaĵon. 10 Kaj li leviĝis, kaj iris Carfaton. Kiam li venis al la pordego de la urbo, li ekvidis virinon vidvinon, kiu kolektis lignon. Kaj li vokis al ŝi, kaj diris: Alportu al mi iom da akvo en vazo, por ke mi trinku. 11 Kaj ŝi ekiris, por preni; tiam li vokis al ŝi, kaj diris: Alportu al mi pecon da pano en viaj manoj. 12 Sed ŝi respondis: Kiel vivas la Eternulo, via Dio, mi ne havas bakitaĵon, sed nur plenmanon da faruno en la vazo kaj iom da oleo en la kruĉo; jen mi kolektis du pecojn da ligno, kaj mi iros kaj pretigos tion por mi kaj por mia filo, kaj ni tion manĝos kaj mortos. 13 Kaj Elija diris al ŝi: Ne timu, iru kaj faru, kiel vi diris; tamen antaŭe faru al mi el tio malgrandan bakitaĵon kaj alportu al mi; kaj por vi kaj por via filo vi faros poste. 14 Ĉar tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: La faruno en la vazo ne konsumiĝos, kaj la oleo en la kruĉo ne mankos, ĝis la tago, kiam la Eternulo donos pluvon sur la teron. 15 Kaj ŝi iris kaj faris, kiel ordonis Elija; kaj manĝis ŝi kaj li kaj ŝia domo dum kelka tempo. 16 La faruno en la vazo ne konsumiĝis, kaj la oleo en la kruĉo ne mankis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Elija. 17 Post tiu okazintaĵo malsaniĝis la filo de la virino, la dommastrino; kaj lia malsano estis tre forta, tiel, ke li tute ĉesis spiri. 18 Tiam ŝi diris al Elija: Kio estas inter mi kaj vi, homo de Dio? Vi venis al mi, por rememorigi pri miaj pekoj kaj mortigi mian filon! 19 Kaj li diris al ŝi: Donu al mi vian filon. Kaj li prenis lin el ŝiaj brakoj, kaj portis lin en la subtegmenton, en kiu li loĝis, kaj metis lin sur sian liton. 20 Kaj li vokis al la Eternulo, kaj diris: Ho Eternulo, mia Dio! ĉu eĉ al la vidvino, ĉe kiu mi loĝas, Vi faros malbonon, mortigante ŝian filon? 21 Kaj li etendis sin super la infano tri fojojn, kaj vokis al la Eternulo, kaj diris: Ho Eternulo, mia Dio, revenigu la animon de ĉi tiu infano en lian internon. 22 Kaj la Eternulo aŭskultis la voĉon de Elija, kaj la animo de la infano revenis en lian internon, kaj li reviviĝis. 23 Kaj Elija prenis la infanon kaj portis lin malsupren el la subtegmento en la domon kaj redonis lin al lia patrino; kaj Elija diris: Rigardu, via filo vivas. 24 Tiam la virino diris al Elija: Nun mi eksciis, ke vi estas homo de Dio kaj ke la vorto de la Eternulo en via buŝo estas vera.

18

Post multe da tempo aperis la vorto de la Eternulo al Elija en la tria jaro, dirante: Iru, montru vin al Aĥab, kaj Mi donos pluvon sur la teron. 2 Kaj Elija iris, por montri sin al Aĥab. La malsato estis forta en Samario. 3 Aĥab vokis Obadjan, kiu estis lia palacestro. (Obadja estis tre diotima; 4 kiam Izebel ekstermis la profetojn de la Eternulo, Obadja prenis cent profetojn kaj kaŝis ilin en kavernoj po kvindek homoj kaj nutradis ilin per pano kaj akvo.) 5 Kaj Aĥab diris al Obadja: Iru tra la lando al ĉiuj akvaj fontoj kaj al ĉiuj torentoj; eble ni trovos herbon, por ke ni povu konservi la vivon al la ĉevaloj kaj muloj kaj ne ekstermiĝu al ni ĉiuj brutoj. 6 Kaj ili dividis inter si la landon, por trairi ĝin: Aĥab iris aparte laŭ unu direkto, kaj Obadja iris aparte laŭ alia direkto. 7 Kiam Obadja estis sur la vojo, subite venis al li renkonte Elija. Tiu rekonis lin kaj ĵetis sin vizaĝaltere, kaj diris: Ĉu tio estas vi, mia sinjoro Elija? 8 Kaj ĉi tiu respondis al li: Mi; iru, diru al via sinjoro, ke Elija estas ĉi tie. 9 Kaj li diris: Per kio mi pekis, ke vi transdonas vian servanton en la manon de Aĥab, por ke li mortigu min? 10 Kiel vivas la Eternulo, via Dio, ne ekzistas popolo aŭ regno, kien mia sinjoro ne estus sendinta min, por serĉi vin; kaj kiam ili diris, ke vi tie ne estas, li ĵurigis tiun regnon kaj popolon, ke oni ne trovis vin. 11 Kaj nun vi diras: Iru, diru al via sinjoro, ke Elija estas ĉi tie. 12 Kaj okazos, ke kiam mi foriros de vi, la spirito de la Eternulo forportos vin, mi ne scias kien; mi venos, por diri al Aĥab, kaj li ne trovos vin, kaj tiam li mortigos min; kaj via servanto estas diotima de sia juneco. 13 Ĉu oni ne rakontis al mia sinjoro, kion mi faris, kiam Izebel mortigis la profetojn de la Eternulo, ke mi kaŝis cent homojn el la profetoj de la Eternulo en kavernoj po kvindek homoj kaj nutradis ilin per pano kaj akvo? 14 Kaj nun vi diras: Iru, diru al via sinjoro, ke Elija estas ĉi tie! li ja mortigos min. 15 Tiam Elija diris: Kiel vivas la Eternulo Cebaot, antaŭ kiu mi staras, hodiaŭ mi montros min al li. 16 Kaj Obadja iris renkonte al Aĥab kaj diris al li. Tiam Aĥab iris renkonte al Elija. 17 Kaj kiam Aĥab ekvidis Elijan, Aĥab diris al li: Ĉu tio estas vi, kiu senordigas Izraelon? 18 Sed li respondis: Izraelon senordigis ne mi, sed vi kaj la domo de via patro, per tio, ke vi forlasis la ordonojn de la Eternulo kaj sekvis la Baalojn. 19 Kaj nun sendu, kunvenigu al mi la tutan Izraelon sur la monton Karmel, ankaŭ la kvarcent kvindek profetojn de Baal kaj la kvarcent profetojn de Aŝtar, kiuj estas nutrataj ĉe la tablo de Izebel. 20 Kaj Aĥab sendis al ĉiuj Izraelidoj, kaj li kunvenigis la profetojn sur la monton Karmel. 21 Tiam Elija aliris al la tuta popolo, kaj diris: Kiel longe ankoraŭ vi lamos sur du flankoj? se la Eternulo estas Dio, sekvu Lin; kaj se Baal, tiam sekvu lin. Kaj la popolo nenion respondis al li. 22 Kaj Elija diris al la popolo: Mi restis la sola profeto de la Eternulo, kaj da profetoj de Baal estas kvarcent kvindek homoj. 23 Oni donu do al ni du bovojn; kaj ili elektu al si unu el la bovoj kaj dishaku ĝin kaj metu sur la lignon, sed fajron ili ne submetu; kaj mi pretigos la duan bovon kaj metos sur la lignon, kaj fajron mi ne submetos. 24 Kaj voku al la nomo de via dio, kaj mi vokos al la nomo de la Eternulo; kaj tiu Dio, kiu respondos per fajro, estu konfesata kiel Dio. Kaj la tuta popolo respondis kaj diris: Bone. 25 Kaj Elija diris al la profetoj de Baal: Elektu al vi unu el la bovoj kaj pretigu antaŭe, ĉar vi estas multaj; kaj voku al la nomo de via dio, sed fajron ne submetu. 26 Kaj ili prenis la bovon, kiun li donis al ili, kaj pretigis, kaj vokadis al la nomo de Baal de la mateno ĝis la tagmezo, dirante: Ho Baal, aŭskultu nin! Sed aperis nenia voĉo nek respondo. Kaj ili saltadis ĉirkaŭ la altaro, kiun ili faris. 27 Kiam fariĝis tagmezo, Elija mokis ilin, kaj diris: Kriu per laŭta voĉo, ĉar li estas dio; eble li havas interparoladon, aŭ eble li foriris, aŭ eble li vojaĝas; eble li dormas, li do vekiĝos. 28 Kaj ili kriis per laŭta voĉo, kaj pikis sin laŭ sia kutimo per glavoj kaj lancoj, ĝis sango verŝiĝis sur ili. 29 Kiam pasis la tagmezo, ili ĉiam ankoraŭ faradis la ceremoniojn, ĝis venis la tempo, kiam oni faras la farunoferojn; sed estis nenia voĉo, nenia respondo, nenia atento. 30 Tiam Elija diris al la tuta popolo: Aliru al mi. Kaj la tuta popolo aliris al li. Kaj li rekonstruis la detruitan altaron de la Eternulo. 31 Kaj Elija prenis dek du ŝtonojn, laŭ la nombro de la triboj de la filoj de Jakob, al kiu aperis la vorto de la Eternulo, dirante: Via nomo estu Izrael. 32 Kaj li konstruis el la ŝtonoj altaron en la nomo de la Eternulo, kaj li faris ĉirkaŭ la altaro foson, havantan la amplekson de du grenmezuroj. 33 Kaj li aranĝis la lignon, kaj dishakis la bovon kaj metis ĝin sur la lignon. 34 Kaj li diris: Plenigu kvar sitelojn per akvo, kaj oni verŝu tion sur la bruloferon kaj sur la lignon. Poste li diris: Ripetu. Kaj oni ripetis. Kaj li diris: Faru same la trian fojon. Kaj oni faris same la trian fojon. 35 Kaj la akvo verŝiĝis ĉirkaŭen de la altaro, kaj ankaŭ la tuta foso pleniĝis de akvo. 36 Kaj kiam venis la tempo, kiam oni faras farunoferon, la profeto Elija aliris, kaj diris: Ho Eternulo, Dio de Abraham, Isaak, kaj Izrael! hodiaŭ oni eksciu, ke Vi estas Dio ĉe Izrael kaj mi estas Via servanto, kaj ke laŭ Via vorto mi faris ĉion ĉi tion. 37 Aŭskultu min, ho Eternulo, aŭskultu min, por ke ĉi tiu popolo eksciu, ke Vi, Eternulo, estas Dio, kaj por ke Vi konvertu ilian koron returne. 38 Tiam falis fajro de la Eternulo kaj konsumis la bruloferon kaj la lignon kaj la ŝtonojn kaj la polvon; kaj la akvon, kiu estis en la foso, ĝi forlekis. 39 Kiam la tuta popolo tion vidis, ili ĵetis sin vizaĝaltere, kaj diris: La Eternulo estas Dio, la Eternulo estas Dio. 40 Tiam Elija diris al ili: Kaptu la profetojn de Baal, ke neniu el ili saviĝu. Kaj oni kaptis ilin; kaj Elija forkondukis ilin al la torento Kiŝon kaj buĉis ilin tie. 41 Kaj Elija diris al Aĥab: Iru, manĝu kaj trinku, ĉar aŭdiĝas bruo de pluvo. 42 Kaj Aĥab iris, por manĝi kaj trinki; sed Elija suriris sur la supron de Karmel kaj kliniĝis al la tero kaj metis sian vizaĝon inter siajn genuojn. 43 Kaj li diris al sia junulo: Iru kaj rigardu en la direkto al la maro. Tiu iris kaj rigardis, kaj diris: Estas nenio. Kaj li diris: Iru denove, sep fojojn. 44 En la sepa fojo tiu diris: Jen malgranda nubo, kiel manplato de homo, leviĝas de la maro. Tiam li diris: Iru, diru al Aĥab: Jungu kaj forveturu, por ke vin ne retenu la pluvo. 45 Dume de momento al momento la ĉielo mallumiĝis de nuboj kaj vento, kaj fariĝis granda pluvo. Kaj Aĥab ekveturis kaj direktis sin al Jizreel. 46 Kaj la mano de la Eternulo estis super Elija. Li zonis siajn lumbojn kaj kuris antaŭ Aĥab ĝis Jizreel.

19

Aĥab rakontis al Izebel ĉion, kion faris Elija, kaj tion, ke li mortigis ĉiujn profetojn per glavo. 2 Tiam Izebel sendis senditon al Elija, por diri: La dioj faru al mi tion kaj pli, se mi morgaŭ en ĉi tiu tempo ne faros kun via animo, kiel estas farite kun la animo de ĉiu el ili. 3 Li ektimis, kaj leviĝis kaj foriris, por savi sian vivon; kaj li venis en Beer-Ŝeban, kiu troviĝas en Judujo, kaj restigis tie sian junulon. 4 Sed li mem iris en la dezerton vojiron de unu tago, kaj venis kaj sidiĝis sub unu genisto kaj petis morton por sia animo, kaj diris: Sufiĉas nun, ho Eternulo! prenu mian animon, ĉar mi ne estas pli bona ol miaj patroj. 5 Kaj li kuŝiĝis kaj endormiĝis sub la genisto; kaj jen anĝelo ektuŝis lin, kaj diris al li: Leviĝu, manĝu. 6 Li ekrigardis, kaj jen ĉe sia kaploko li ekvidis bakitan paneton kaj kruĉon kun akvo. Kaj li manĝis kaj trinkis, kaj denove kuŝiĝis, por dormi. 7 Kaj la anĝelo de la Eternulo revenis duan fojon kaj ektuŝis lin, kaj diris: Leviĝu, manĝu, ĉar vin atendas granda vojo. 8 Kaj li leviĝis kaj manĝis kaj trinkis; kaj per la forto, kiun li ricevis de tiu manĝado, li iris kvardek tagojn kaj kvardek noktojn ĝis Ĥoreb, la monto de Dio. 9 Kaj tie li eniris en kavernon kaj tradormis tie. Kaj jen aperis al li vorto de la Eternulo, kaj diris al li: Kion vi faras ĉi tie, Elija? 10 Kaj li respondis: Mi fervoris pro la Eternulo, Dio Cebaot, ĉar la Izraelidoj forlasis Vian interligon, detruis Viajn altarojn, kaj mortigis Viajn profetojn per glavo; mi sola restis, sed oni serĉas mian animon, por forpreni ĝin. 11 Kaj Li diris: Eliru kaj stariĝu sur la monto antaŭ la Eternulo. Kaj jen la Eternulo preteriras, kaj granda kaj forta vento disŝiras montojn kaj disrompas rokojn antaŭ la Eternulo; sed ne en la vento estis la Eternulo. Post la vento estis tertremo, sed ne en la tertremo estis la Eternulo. 12 Post la tertremo estis fajro, sed ne en la fajro estis la Eternulo. Post la fajro aŭdiĝis blovado de delikata venteto. 13 Kiam Elija tion ekaŭdis, li kovris sian vizaĝon per sia mantelo, kaj eliris kaj stariĝis ĉe la enirejo de la kaverno. Kaj jen aperis al li voĉo, kaj diris: Kion vi faras ĉi tie, Elija? 14 Kaj li respondis: Mi fervoris pro la Eternulo, Dio Cebaot, ĉar la Izraelidoj forlasis Vian interligon, detruis Viajn altarojn, kaj mortigis Viajn profetojn per glavo; mi sola restis, sed oni serĉas mian animon, por forpreni ĝin. 15 Kaj la Eternulo diris al li: Iru returne vian vojon tra la dezerto al Damasko; kiam vi venos, sanktoleu Ĥazaelon kiel reĝon super Sirio; 16 kaj Jehun, filon de Nimŝi, sanktoleu kiel reĝon super Izrael; kaj Eliŝan, filon de Ŝafat, el Abel-Meĥola, sanktoleu kiel profeton anstataŭ vi. 17 Kaj estos, ke kiu saviĝos de la glavo de Ĥazael, tiun mortigos Jehu; kaj kiu saviĝos de la glavo de Jehu, tiun mortigos Eliŝa. 18 Mi restigos el Izrael sep mil, ĉiujn, kies genuoj ne fleksiĝis antaŭ Baal kaj kies buŝo ne kisis lin. 19 Kaj li foriris de tie, kaj trovis Eliŝan, filon de Ŝafat, kiu estis pluganta; dek du bovoparoj estis antaŭ li, kaj li mem estis ĉe la dek-dua. Kaj Elija aliris al li kaj ĵetis al li sian mantelon. 20 Kaj tiu forlasis la brutojn kaj ekkuris al Elija, kaj diris: Permesu al mi nur kisi mian patron kaj mian patrinon, kaj mi sekvos vin. Kaj li diris al li: Iru kaj revenu, ĉar kion mi faris al vi? 21 Kaj tiu foriris de li, kaj prenis paron da bovoj kaj buĉis ilin, kaj sur la jungaĵo de la bovoj li kuiris la viandon kaj donis al la homoj, kaj ili manĝis. Kaj li leviĝis kaj eksekvis Elijan kaj ekservis lin.

20

Ben-Hadad, reĝo de Sirio, kolektis sian tutan militistaron; kun li estis tridek du reĝoj, kaj ĉevalojn kaj ĉarojn; kaj li iris kaj eksieĝis Samarion kaj militis kontraŭ ĝi. 2 Kaj li sendis senditojn al Aĥab, reĝo de Izrael, en la urbon, 3 kaj dirigis al li: Tiele diras Ben-Hadad: Via arĝento kaj via oro devas esti miaj, kaj viaj edzinoj kaj viaj plej bonaj filoj devas esti miaj. 4 Kaj la reĝo de Izrael respondis kaj diris: Konforme al via diro, mia sinjoro, ho reĝo, al vi apartenas mi, kaj ĉio, kion mi havas. 5 La senditoj venis denove, kaj diris: Tiele diras Ben- Hadad: Ĉar mi sendis al vi, por diri, ke vian arĝenton kaj vian oron kaj viajn edzinojn kaj viajn filojn vi donu al mi, 6 tial morgaŭ en ĉi tiu tempo mi sendos miajn servantojn al vi, por ke ili traserĉu vian domon kaj la domojn de viaj servantoj, kaj por ke ĉion, kio estas kara al vi, ili prenu en siajn manojn kaj forportu. 7 Tiam la reĝo de Izrael kunvokis ĉiujn plejaĝulojn de la lando, kaj diris: Sciu kaj rigardu, kian malbonon li intencas; ĉar li sendis al mi, por postuli miajn edzinojn kaj miajn filojn kaj mian arĝenton kaj mian oron, kaj mi ne rifuzis al li. 8 Kaj ĉiuj plejaĝuloj kaj la tuta popolo diris al li: Ne obeu, kaj ne konsentu. 9 Tiam li diris al la senditoj de Ben-Hadad: Diru al mia sinjoro la reĝo: Ĉion, pri kio vi sendis al via servanto la unuan fojon, mi plenumos; sed ĉi tion mi ne povas fari. Kaj la senditoj iris kaj transdonis la vortojn. 10 Tiam Ben-Hadad sendis al li, kaj dirigis: La dioj faru al mi tion kaj pli, se la polvo de Samario sufiĉos, ke ĉiuj homoj, kiuj min sekvas, povu preni manplenon da ĝi. 11 Sed la reĝo de Izrael respondis kaj diris: Diru: Kiu surmetas la zonon, ne fanfaronu kiel tiu, kiu ĝin demetas. 12 Kiam Ben-Hadad aŭdis tiujn vortojn, dum li kaj la reĝoj estis drinkantaj en la tendoj, li diris al siaj servantoj: Aranĝu vin. Kaj ili aranĝis sin kontraŭ la urbo. 13 Kaj jen unu profeto aliris al Aĥab, reĝo de Izrael, kaj diris: Tiele diras la Eternulo: Ĉu vi vidas tiun tutan grandan amason? jen Mi hodiaŭ transdonos ĝin al vi, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo. 14 Kaj Aĥab diris: Per kiu? Kaj tiu respondis: Tiele diras la Eternulo: Per la junuloj de la regionestroj. Kaj li diris: Kiu komencos la batalon? Kaj tiu respondis: Vi. 15 Tiam li kalkulis la junulojn de la regionestroj, kaj montriĝis, ke ilia nombro estas ducent tridek du; post ili li kalkulis la tutan popolon, ĉiujn Izraelidojn, sep mil. 16 Ili eliris en tagmezo, kiam Ben- Hadad drinkis ebria en la tendoj, li kaj la reĝoj, la tridek du reĝoj, kiuj helpis lin. 17 Antaŭe eliris la junuloj de la regionestroj. Ben-Hadad sendis, kaj oni raportis al li, dirante: Viroj eliris el Samario. 18 Tiam li diris: Se por paco ili eliris, kaptu ilin vivajn; kaj se ili eliris por milito, ankaŭ kaptu ilin vivajn. 19 Tiuj eliris el la urbo, la junuloj de la regionestroj, kaj la militistaro post ili. 20 Kaj ili batis ĉiu sian renkontiton; kaj la Sirianoj forkuris, kaj la Izraelidoj ilin postkuris. Kaj Ben-Hadad, reĝo de Sirio, savis sin sur ĉevalo kun la rajdistoj. 21 Tiam eliris la reĝo de Izrael kaj venkobatis la ĉevalojn kaj la ĉarojn, kaj li faris inter la Sirianoj grandan buĉon. 22 Kaj aliris la profeto al la reĝo de Izrael, kaj diris al li: Iru, fortigu vin, atendu kaj rigardu, kion vi devas fari; ĉar post paso de unu jaro la reĝo de Sirio iros kontraŭ vin.

23 Kaj la servantoj de la reĝo de Sirio diris al li: Ilia Dio estas Dio de montoj, tial ili venkis nin; sed se ni batalos kontraŭ ili sur ebenaĵo, ni certe venkos ilin. 24 Faru jenon: forigu la reĝojn ĉiun de lia loko, kaj starigu anstataŭ ili regionestrojn; 25 kaj kolektu al vi militistaron egalan al tiu, kiu falis ĉe vi, kaj ĉevalojn nombregale al tiuj ĉevaloj kaj ĉarojn nombregale al tiuj ĉaroj; kaj ni batalos kontraŭ ili sur ebenaĵo, kaj tiam ni certe ilin venkos. Kaj li obeis ilian voĉon kaj faris tiel. 26 Post paso de la jaro Ben-Hadad revuis la Sirianojn, kaj iris en Afekon, por militi kontraŭ la Izraelidoj. 27 Kaj la Izraelidoj ankaŭ pretigis sin kaj provizis sin per nutraĵoj kaj iris renkonte al ili. Kaj la Izraelidoj stariĝis tendare kontraŭ ili, kiel du malgrandaj kapraroj; sed la Sirianoj plenigis la tutan landon. 28 Tiam aliris homo de Dio, kaj diris al la reĝo de Izrael: Tiele diras la Eternulo: Pro tio, ke la Sirianoj diris, ke la Eternulo estas Dio de montoj kaj Li ne estas Dio de valoj, Mi transdonos tiun tutan grandan amason en vian manon, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo. 29 Kaj staris tendare unuj kontraŭ la aliaj dum sep tagoj. En la sepa tago komenciĝis la batalo; kaj la Izraelidoj mortigis el la Sirianoj cent mil piedirantojn en unu tago. 30 La ceteraj forkuris en la urbon Afek. Kaj la murego falis sur la restintajn dudek sep mil. Kaj Ben-Hadad kuris kaj venis en la urbon, en plej internan ĉambron de unu domo. 31 Kaj liaj servantoj diris al li: Ni aŭdis, ke la reĝoj de la domo de Izrael estas reĝoj kompatemaj; ni metu do sakaĵon sur niajn lumbojn kaj ŝnurojn sur niajn kapojn, kaj ni eliru al la reĝo de Izrael; eble li lasos la vivon al via animo. 32 Kaj ili zonis per sakaĵo siajn lumbojn kaj metis ŝnurojn sur siajn kapojn, kaj venis al la reĝo de Izrael, kaj diris: Via servanto Ben-Hadad diras: Mi petas lasi la vivon al mia animo. Kaj tiu diris: Ĉu li vivas ankoraŭ? li estas mia frato. 33 La homoj prenis tion kiel bonan signon, kaj rapidis certiĝi, ĉu tio estas pri li, kaj ili diris: Via frato Ben-Hadad. Kaj li diris: Iru, venigu lin. Tiam eliris al li Ben-Hadad, kaj li sidigis lin sur la ĉaro. 34 Kaj tiu diris al li: La urbojn, kiujn mia patro prenis de via patro, mi redonos; kaj vi povas aranĝi al vi stratojn en Damasko, kiel mia patro aranĝis en Samario. (Kaj Aĥab diris:) Kaj mi forliberigos vin kun jena interligo. Kaj li faris kun li interligon kaj forliberigis lin.

35 Tiam unu viro el la profetidoj diris al sia kamarado laŭ la vorto de la Eternulo: Batu min. Sed tiu homo ne volis lin bati. 36 Tiam li diris al tiu: Pro tio, ke vi ne obeis la voĉon de la Eternulo, mortigos vin leono, kiam vi foriros de mi. Tiu foriris de li, kaj lin renkontis leono kaj mortigis lin. 37 Li trovis alian homon, kaj diris: Batu min. Kaj la homo lin batis tiel, ke li vundis lin per la batado. 38 Tiam la profeto iris kaj stariĝis antaŭ la reĝo sur la vojo kaj kovris per kovrotuko siajn okulojn. 39 Kiam la reĝo iris pretere, li ekkriis al la reĝo, kaj diris: Via servanto eliris en batalon, kaj jen unu homo sin deturnis kaj alkondukis al mi alian homon, kaj diris: Gardu ĉi tiun homon; se li malaperos, tiam via animo anstataŭos lian animon, aŭ vi devos pese pagi kikaron da arĝento. 40 Dum via servanto estis faranta tion kaj alion, tiu malaperis. Kaj la reĝo de Izrael diris al li: Tio estas via verdikto, vi mem decidis. 41 Tiam li rapide forprenis la kovrotukon de siaj okuloj, kaj la reĝo rekonis lin, ke li estas el la profetoj. 42 Kaj li diris al li: Tiele diras la Eternulo: Pro tio, ke vi forlasis el la mano la homon, kiun Mi kondamnis, via animo anstataŭos lian animon kaj via popolo lian popolon. 43 Kaj la reĝo de Izrael iris hejmen malĝoja kaj afliktita, kaj venis Samarion.

21

Post tiu historio okazis jeno: Nabot, Jizreelano, havis vinberĝardenon en Jizreel, apud la palaco de Aĥab, reĝo de Samario. 2 Kaj Aĥab ekparolis al Nabot, dirante: Donu al mi vian vinberĝardenon, por ke ĝi fariĝu por mi legomĝardeno, ĉar ĝi estas proksime de mia domo; kaj mi donos al vi anstataŭ ĝi vinberĝardenon pli bonan ol ĝi; se vi volas, mi donos al vi per arĝento ĝian prezon. 3 Sed Nabot diris al Aĥab: La Eternulo gardu min, ke mi ne fordonu al vi la heredaĵon de miaj patroj. 4 Tiam Aĥab revenis hejmen malĝoja kaj afliktita pro la vortoj, kiujn diris al li Nabot, la Jizreelano, dirante: Mi ne donos al vi la heredaĵon de miaj patroj. Kaj li kuŝiĝis sur sia lito kaj forturnis sian vizaĝon kaj ne manĝis panon. 5 Kaj venis al li lia edzino Izebel, kaj diris al li: Kial via spirito estas tiel malĝoja, ke vi ne manĝas panon? 6 Li respondis al ŝi: Kiam mi parolis al Nabot, la Jizreelano, kaj diris al li: Donu al mi vian vinberĝardenon pro mono, aŭ, se vi volas, mi donos al vi alian vinberĝardenon anstataŭ ĝi, li diris: Mi ne donos al vi mian vinberĝardenon. 7 Tiam diris al li lia edzino Izebel: Nun vi montru vian reĝecon super Izrael; leviĝu, manĝu panon, kaj estu bonhumora: mi donos al vi la vinberĝardenon de Nabot, la Jizreelano. 8 Kaj ŝi skribis leterojn en la nomo de Aĥab kaj sigelis per lia sigelilo, kaj ŝi sendis la leterojn al la plejaĝuloj kaj al la eminentuloj, kiuj loĝis kun Nabot en lia urbo. 9 Kaj ŝi skribis en la leteroj jenon: Proklamu faston kaj sidigu Naboton sur la ĉefa loko inter la popolo; 10 kaj sidigu apud li du homojn malvirtajn, kaj ili atestu kontraŭ li kaj diru: Vi blasfemis kontraŭ Dio kaj la reĝo; kaj oni elkonduku lin, kaj priĵetu lin per ŝtonoj, ke li mortu. 11 Kaj la viroj de lia urbo, la plejaĝuloj kaj la eminentuloj, kiuj loĝis en lia urbo, faris kiel ordonis al ili Izebel, kiel estis skribite en la leteroj, kiujn ŝi sendis al ili. 12 Ili proklamis faston kaj sidigis Naboton sur la ĉefa loko inter la popolo. 13 Kaj venis du homoj malvirtaj kaj sidiĝis apud li, kaj la malvirtaj homoj atestis kontraŭ Nabot antaŭ la popolo, dirante: Nabot blasfemis kontraŭ Dio kaj la reĝo. Kaj oni elkondukis lin ekster la urbon kaj priĵetis lin per ŝtonoj, kaj li mortis. 14 Kaj oni sendis al Izebel, por diri: Nabot estas priĵetita per ŝtonoj kaj mortis. 15 Kiam Izebel aŭdis, ke Nabot estas priĵetita per ŝtonoj kaj mortis, Izebel diris al Aĥab: Leviĝu, ekposedu la vinberĝardenon de Nabot, la Jizreelano, kiun li ne volis doni al vi pro mono; ĉar Nabot jam ne vivas; li mortis. 16 Kiam Aĥab aŭdis, ke Nabot mortis, Aĥab leviĝis, por iri en la vinberĝardenon de Nabot, la Jizreelano, por ekposedi ĝin.

17 Tiam aperis la vorto de la Eternulo al Elija, la Teŝebano, dirante: 18 Leviĝu, iru renkonte al Aĥab, reĝo de Izrael, kiu estas en Samario; jen li nun estas en la vinberĝardeno de Nabot, kien li iris, por ekposedi ĝin; 19 kaj diru al li jene: Tiele diras la Eternulo: Vi mortigis, kaj vi ankoraŭ prenas en posedon! Kaj diru al li: Tiele diras la Eternulo: Sur la loko, kie la hundoj lekis la sangon de Nabot, la hundoj lekos ankaŭ vian sangon. 20 Kaj Aĥab diris al Elija: Vi trovis min, ho mia malamiko! Kaj tiu diris: Mi trovis, ĉar vi vin vendis, por fari malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo. 21 Jen Mi venigos sur vin malbonon, kaj forbalaos la postesignojn post vi, kaj Mi ekstermos ĉe Aĥab ĉiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael. 22 Kaj Mi agos kun via domo, kiel kun la domo de Jerobeam, filo de Nebat, kaj kiel kun la domo de Baaŝa, filo de Aĥija, pro la incito, per kiu vi Min incitis kaj pekigis Izraelon. 23 Kaj ankaŭ pri Izebel parolis la Eternulo, dirante: La hundoj formanĝos Izebelon apud la murego de Jizreel. 24 Kiu mortos ĉe Aĥab en la urbo, tiun manĝos la hundoj; kaj kiu mortos sur la kampo, tiun manĝos la birdoj de la ĉielo. ( 25 Estis neniu tia, kiel Aĥab, kiu fordonis sin al farado de malbono antaŭ la okuloj de la Eternulo, al kio instigadis lin lia edzino Izebel. 26 Li fariĝis tre abomeninda, sekvante la idolojn, konforme al ĉio, kion faradis la Amoridoj, kiujn la Eternulo forpelis de antaŭ la Izraelidoj.) 27 Kiam Aĥab aŭdis tiujn vortojn, li disŝiris siajn vestojn kaj metis sakaĵon sur sian korpon kaj fastis kaj dormis en la sakaĵo kaj iradis malĝoje. 28 Tiam aperis vorto de la Eternulo al Elija, la Teŝebano, dirante: 29 Ĉu vi vidas, kiel Aĥab humiliĝis antaŭ Mi? Pro tio, ke li humiliĝis antaŭ Mi, Mi ne venigos la malbonon dum lia vivo; dum la vivo de lia filo Mi venigos la malbonon sur lian domon.

22

Pasis tri jaroj, kaj estis nenia milito inter Sirio kaj Izrael. 2 En la tria jaro Jehoŝafat, reĝo de Judujo, venis al la reĝo de Izrael. 3 La reĝo de Izrael diris al siaj servantoj: Ĉu vi scias, ke Ramot en Gilead apartenas al ni? kaj ni ne zorgas preni ĝin el la manoj de la reĝo de Sirio! 4 Kaj li diris al Jehoŝafat: Ĉu vi iros kun mi milite kontraŭ Ramoton en Gilead? Kaj Jehoŝafat diris al la reĝo de Izrael: Mi estas kiel vi, mia popolo kiel via popolo, miaj ĉevaloj kiel viaj ĉevaloj. 5 Kaj Jehoŝafat diris al la reĝo de Izrael: Demandu hodiaŭ la vorton de la Eternulo. 6 Tiam la reĝo de Izrael kunvenigis la profetojn, ĉirkaŭe kvarcent homojn, kaj diris al ili: Ĉu mi iru milite kontraŭ Ramoton en Gilead, aŭ mi tion ne faru? Kaj ili respondis: Iru, la Sinjoro ĝin transdonos en la manon de la reĝo. 7 Sed Jehoŝafat diris: Ĉu ne troviĝas ĉi tie ankoraŭ iu profeto de la Eternulo, kiun ni povus demandi? 8 Kaj la reĝo de Izrael diris al Jehoŝafat: Ekzistas ankoraŭ unu homo, per kiu ni povas demandi la Eternulon, sed mi lin malamas, ĉar li profetas pri mi ne bonon, sed nur malbonon; tio estas Miĥaja, filo de Jimla. Sed Jehoŝafat diris: La reĝo ne parolu tiel. 9 Tiam la reĝo de Izrael alvokis unu korteganon, kaj diris: Venigu rapide Miĥajan, filon de Jimla. 10 La reĝo de Izrael, kaj Jehoŝafat, reĝo de Judujo, sidis ĉiu sur sia seĝo, vestitaj per siaj vestoj, sur placo antaŭ la pordego de Samario, kaj ĉiuj profetoj profetadis antaŭ ili. 11 Kaj Cidkija, filo de Kenaana, faris al si ferajn kornojn, kaj diris: Tiele diras la Eternulo: Per ĉi tio vi kornobatos la Sirianojn, ĝis vi ilin tute ekstermos. 12 Kaj ĉiuj profetoj profetis tiel same, dirante: Iru kontraŭ Ramoton en Gilead kaj sukcesu, kaj la Eternulo ĝin transdonos en la manon de la reĝo. 13 La sendito, kiu iris por voki Miĥajan, diris al li: Jen la vortoj de la profetoj unuanime antaŭdiras bonon al la reĝo; estu do via vorto simila al la vorto de ĉiu el ili, kaj antaŭdiru bonon. 14 Sed Miĥaja diris: Kiel vivas la Eternulo: kion diros la Eternulo al mi, tion mi diros. 15 Kaj kiam li venis al la reĝo, la reĝo diris al li: Miĥaja! ĉu ni iru milite kontraŭ Ramoton en Gilead, aŭ ni tion ne faru? Kaj tiu respondis al li: Iru kaj sukcesu, kaj la Eternulo ĝin transdonos en la manon de la reĝo. 16 Kaj la reĝo diris al li: Multfoje mi vin ĵurligas, ke vi parolu al mi nur la veron en la nomo de la Eternulo. 17 Kaj tiu diris: Mi vidis ĉiujn Izraelidojn disĵetitaj sur la montoj, kiel ŝafoj, kiuj ne havas paŝtanton; kaj la Eternulo diris: Ili ne havas estrojn, ili reiru pace ĉiu al sia domo. 18 Kaj la reĝo de Izrael diris al Jehoŝafat: Ĉu mi ne diris al vi, ke li profetos pri mi ne bonon, sed nur malbonon? 19 Sed Miĥaja diris: Tial aŭskultu la vorton de la Eternulo: mi vidis la Eternulon, sidantan sur Sia trono, kaj la tuta armeo de la ĉielo staris antaŭ Li dekstre kaj maldekstre de Li. 20 Kaj la Eternulo diris: Kiu allogos Aĥabon, ke li iru kaj falu en Ramot en Gilead? Kaj unu parolis tiel, alia parolis alie. 21 Tiam eliris spirito kaj stariĝis antaŭ la Eternulo, kaj diris: Mi lin allogos. Kaj la Eternulo diris al li: Per kio? 22 Kaj tiu diris: Mi eliros kaj faros min spirito mensoga en la buŝo de ĉiuj liaj profetoj. Tiam Li diris: Vi allogos kaj havos sukceson; eliru kaj agu tiel. 23 Kaj nun jen la Eternulo metis mensogan spiriton en la buŝon de ĉiuj tiuj viaj profetoj, kaj la Eternulo decidis por vi malbonon. 24 Tiam aliris Cidkija, filo de Kenaana, kaj frapis Miĥajan sur la vango, kaj diris: Per kiu vojo la spirito de la Eternulo transiris de mi, por paroli per vi? 25 Kaj Miĥaja respondis: Jen vi tion vidos en tiu tago, kiam vi eniros en internan ĉambron, por vin kaŝi. 26 Tiam la reĝo de Izrael diris: Prenu Miĥajan, kaj konduku lin al la urbestro Amon kaj al la reĝido Joaŝ; 27 kaj diru: Tiele diras la reĝo: Metu ĉi tiun en malliberejon, kaj nutru lin per mizera pano kaj mizera akvo, ĝis mi revenos en paco. 28 Kaj Miĥaja diris: Se vi revenos en paco, en tiu okazo ne parolis per mi la Eternulo. Kaj li diris: Aŭskultu, ĉiuj popoloj.

29 Kaj la reĝo de Izrael, kaj Jehoŝafat, reĝo de Judujo, iris al Ramot en Gilead. 30 Kaj la reĝo de Izrael diris al Jehoŝafat: Mi alivestos min kaj iros en la batalon; sed vi surmetu viajn vestojn. Kaj la reĝo de Izrael alivestis sin kaj iris en la batalon. 31 La reĝo de Sirio ordonis al la tridek du ĉarestroj, kiuj estis ĉe li, dirante: Batalu ne kontraŭ iu malgranda aŭ granda, sed sole nur kontraŭ la reĝo de Izrael. 32 Kiam la ĉarestroj ekvidis Jehoŝafaton, ili pensis, ke tio certe estas la reĝo de Izrael, kaj ili turnis sin kontraŭ lin, por batali; kaj Jehoŝafat ekkriis. 33 Kiam la ĉarestroj vidis, ke tio ne estas la reĝo de Izrael, ili forturnis sin de li. 34 Kaj unu viro sen ia celo streĉis la pafarkon, kaj pafe trafis la reĝon de Izrael inter la artikoj de la kiraso. Tiam ĉi tiu diris al sia veturiganto: Turnu vian manon, kaj elveturigu min el la militistaro, ĉar mi estas vundita. 35 Sed la batalo plifortiĝis en tiu tago, kaj la reĝo staris sur la ĉaro kontraŭ la Sirianoj, kaj li mortis vespere. Kaj la sango el la vundo fluis en la mezon de la ĉaro. 36 Post la subiro de la suno tra la militistaro ekkuris voko: Ĉiu en sian urbon, ĉiu en sian landon. 37 La reĝo mortis, kaj oni venigis lin en Samarion, kaj oni enterigis la reĝon en Samario. 38 Kaj oni lavis la ĉaron ĉe la lageto de Samario, kaj la hundoj lekis lian sangon kaj malĉastistinoj lavis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris. 39 La cetera historio de Aĥab, kaj ĉio, kion li faris, kaj la ebura domo, kiun li konstruis, kaj ĉiuj urboj, kiujn li konstruis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael. 40 Kiam Aĥab ekdormis kun siaj patroj, anstataŭ li ekreĝis lia filo Aĥazja.

41 Jehoŝafat, filo de Asa, ekreĝis super Judujo en la kvara jaro de Aĥab, reĝo de Izrael. 42 Jehoŝafat havis la aĝon de tridek kvin jaroj, kiam li fariĝis reĝo, kaj dudek kvin jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Azuba, filino de Ŝilĥi. 43 Li iradis tute laŭ la vojo de sia patro Asa; li ne deturniĝis de ĝi, agante tiel, kiel plaĉas al la Eternulo. Nur la altaĵoj ne estis forigitaj; la popolo ankoraŭ oferportadis kaj incensadis sur la altaĵoj. 44 Kaj Jehoŝafat havis pacon kun la reĝo de Izrael. 45 La cetera historio de Jehoŝafat, kaj liaj heroaĵoj, kiujn li faris, kaj kiel li militis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo. 46 La lastan kvanton da malĉastistoj, kiuj restis ankoraŭ dum la vivo de lia patro Asa, li ekstermis el la lando. 47 Tiam ne estis reĝo en Edomujo; estis anstataŭanto de reĝo. 48 Jehoŝafat faris Tarŝiŝajn ŝipojn, kiuj devis iri Ofiron, por preni oron; sed ili ne iris, ĉar la ŝipoj rompiĝis en Ecjon-Geber. 49 Tiam Aĥazja, filo de Aĥab, diris al Jehoŝafat: Permesu, ke miaj servantoj iru kun viaj servantoj sur la ŝipoj; sed Jehoŝafat ne konsentis. 50 Jehoŝafat ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de lia patro David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jehoram.

51 Aĥazja, filo de Aĥab, fariĝis reĝo super Izrael en Samario en la dek-sepa jaro de Jehoŝafat, reĝo de Judujo, kaj li reĝis super Izrael du jarojn. 52 Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj iradis laŭ la vojo de sia patro kaj de sia patrino, kaj laŭ la vojo de Jerobeam, filo de Nebat, kiu pekigis Izraelon. 53 Kaj li servadis al Baal kaj adorkliniĝadis al li, kaj incitadis la Eternulon, Dion de Izrael, tute tiel, kiel faradis lia patro.